94. La Sanktulo Strebis por Esti pli Sankta

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  94. La Sanktulo Strebis por Esti pli Sankta

  [Ekstremeco]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto vivis en mondo, kie plej multaj religioj estis similaj. Ili instruis, ke la metodo por forigi la suferon el la menso estas suferigi la korpon anstataŭe. Eble ŝajne strange, plej multaj homoj opiniis, ke la plej sanktaj el la sanktuloj estis tiuj, kiuj plej serioze torturis siajn korpojn. Ĉar ĉiuj konsentis tion, la Bodisatvo decidis eltrovi per si mem, ĉu tio estis vera.

  Li ne plu vivis ordinaran ĉiutagan vivon, sed fariĝis sanktulo laŭ tiama kutimo. Tio signifis, ke li rezignis ĉion, eĉ siajn vestaĵojn. Li sin tenis nuda, kun la korpo kovrita nur per polvo kaj malpuraĵo.

  Por eviti la manĝemo al bonaj manĝaĵoj, li sin devigis manĝi nur naŭzaĵojn, kiuj estas malpuraĵo, urino kaj bovfekaĵo.

  Li loĝis en la plej danĝeraj partoj de la arbaro por ke li povu koncentriĝi sen alies ĝeno. Se li vidis homon, li tuj forkuris kiel timema cervo.

  En vintro li pasigis siajn tagojn sub la arboj kaj noktojn sub la ĉielo. Do tage li estis infuzita de malvarma akvo falanta de glacipendaĵoj sur la arbaj branĉoj, kaj nokte li estis kovrita de falinta neĝo. Tiamaniere en vintro li suferigis sian korpon per plej ekstrema malvarmo tagnokte.

  En somero li pasigis siajn tagojn sub la ĉielo kaj noktojn sub la arboj. Do en tago li suferis de brulo el la plej arda sunradio, kaj en la nokto li estis blovita de malvarma vento sub la ĉielo. Tiamaniere en somero li suferigis sian korpon per ekstrema varmo tagnokte.

  Jen kiel li luktis, klopodante por pacigi sian menson. Li estis tiel firmvola, ke li pasigis sian tutan vivon tiamaniere.

  Poste tuj kiam li mortis, li vidis vizion de si mem renaskiĝi en infera mondo. La vizio trafis lin kiel fulmo, kaj li tuj konsciis, ke ĉiuj metodoj, per kiuj li torturis sian korpon, estis tute senutilaj. El ili ne rezultis la mensa paco. Do li forrezignis sian falsan kredon kaj persistis en la vero. Li forpasis kaj renaskiĝis en ĉiela mondo!

  La moralinstruo estas: Eĉ en la lasta momento "La vero povas liberigi vin."