86, 290, 362. Leciono el Serpento

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  86, 290, 362. Leciono el Serpento

  [Valoro de Bona Konduto]

  Iam antaŭe Reĝo Brahmadato de Benareso havis tre eminentan pastran konsilanton. Li naskiĝis en riĉa nobela familio. Li estis inteligenta kaj plena de scio. Li estis malavara pri siaj riĉaĵo kaj scio, el kiuj li retenis nenion. Ĉiuj opiniis, ke li estas homo bonkora kaj bonkonduta.

  Per praktiko de Kvin Trejnaj Ŝtupoj, li tenis sian menson for de la kvin fikondutoj. Li trovis, ke li pliboniĝos en sia propra kutimo, rezignante ĉiujn fikondutojn, kiuj estas detrui vivon, ĉar por mortigi iun alian, vi mortigas parton de vi mem; preni tion, kion oni ne donis al vi, ĉar tio faras la posedanton koleri kontraŭ vi; fari seksan miskonduton, ĉar tio kondukas vin al doloro de ĵaluzo kaj malamo; paroli mensoge, ĉar vi ne povas esti vera al vi mem kaj falsa al la aliaj samtempe; perdi la menson pro alkoholaĵo, ĉar tiam vi eble malutilas al vi mem per farado de aliaj kvar fikondutoj.

  Vidinte lian vivmanieron, Reĝo Brahmadato pensis: "Tiu vere estas bonulo."

  La pastro avidis lerni pli multe pri la valoro de boneco. Li pensis: "La reĝo honoras kaj respektas min pli ol siajn aliajn pastrojn. Sed mi volas scii, pro kio li vere plej respektas min. Ĉu pro mia nacieco, nobela naskiĝo aŭ familia riĉaĵo? Ĉu pro mia granda scio kaj vasta saĝo? Aŭ pro mia bona konduto? Mi devas trovi la respondon pri tio."

  Do li volis fari eksperimenton por trovi la respondon. Li decidis sin ŝajnigi ŝtelisto.

  Sekvan tagon, kiam li forlasis la palacon, li trapasis la reĝan monerfaranton, kiu faris monerojn el oro. La bona pastro prenis moneron kaj daŭrigis sian iradon el la palaco sen intenco posedi la moneron. La monerfaranto tre admiris la faman pastron, do li daŭre sidis kaj diris nenion.

  En alia tago la falsa ŝtelisto prenis du monerojn. La kortega monerfaranto ankoraŭ ne protestis.

  Fine en la tria tago la pastro favorata de la reĝo kaptis manplenon da ormoneroj. Ĉifoje la monerfaranto ne plu zorgis la reputacion kaj pozicion de la pastro. Li kriis: "Jen la tria fojo de via prirabo de la Reĝa Moŝto." Kaptante lin, li kriis: "Mi kaptis la ŝteliston, kiu ŝtelis monon de la reĝo! Mi kaptis la ŝteliston, kiu ŝtelis monon de la reĝo! Mi kaptis la ŝteliston, kiu ŝtelis monon de la reĝo!"

  Tuj alkuris amaso da homoj, kriante: "Ha! Vi ŝajnigas vin pli bona ol ni, ekzemplo de bonkonduto!" Ili batis lin, ligis liajn manojn malantaŭe, kaj kondukis lin al la reĝo.

  Sur la vojo ili iris preter kelkaj serpentistoj. La serpentistoj amuzis la rigardantojn el la kortego per venena kobro. Ili tenis la serpenton je la kolo kaj vosto, volvis ĝin ĉirkaŭ sia kolo por montri, kiel kuraĝaj ili estis.

  La ligita malliberulo diris al ili: "Bonvolu esti atentemaj! Ne kaptu la kobron je la vosto. Ne kaptu lin je la kolo. Kaj ne volvu la venenan serpenton cirkaŭ via kolo. Ĝi mordus vin kaj kaŭzos subitan finon de viaj vivoj!"

  La serpentistoj diris: "Senscia pastro, vi ne komprenas pri tiu ĉi kobro. Fakte ĝi estas tre ĝentila kaj bona, tute ne estas tiel malbona kiel vi! Vi estas ŝtelisto, kiu ŝtelis monon de la reĝo. Pro via konduto malbona kaj krima oni malliberigis vin kun viaj manoj ligitaj malantaŭe. Sed ne estas bezono por ligi la bonan serpenton!"

  La pastro pensis: "Eĉ venena kobro, kiu mordas aŭ malutiligas neniun, estas nomitaj 'bona'. Fakte bonkonduto estas la kvalito, kiun oni plej admiras en la mondo!"

  Kiam ili atingis la tronan ĉambron, la reĝo demandis: "Kio okazis, miaj subuloj?" Ili respondis: "Li estas ŝtelisto, kiu priŝtelis vian reĝan trezorejon." La reĝo diris: "Do punu lin laŭ la leĝo."

  La pastra konsilanto diris: "Via Reĝa Moŝto, mi ne estas ŝtelisto!" "Do pro kio vi prenis la orajn monerojn de la palaco?" demandis la reĝo.

  La pastro eksplikis: "Mi faris tion nur kiel eksperimenton por trovi kial Via Reĝa Moŝto pli honoras kaj respektas min ol la aliajn, ĉu pro mia familia fono aŭ riĉaĵo, aŭ pro mia granda scio. Ĝuste pro tio mi sukcese foriris preninte unu aŭ du orajn monerojn. Ĉu vi respektas mian bonkonduton pli ol aliajn? Estas klare, ke pro preno de manpleno da ormoneroj mi ne plu havis la nomon 'bonulo'. Nur tio ŝanĝis respekton en humiligon!

  "Eĉ venena kobro, kiu malutilas al neniu, estis nomata 'bona'. Do ne plu necesas alia titolo."

  Por emfazi la lecionon, kiun li lernis, la saĝa pastro recitis:

  "Mi trovis, ke altklasa naskiĝo, riĉaĵo aŭ eĉ abunda scio estas malpli admirindaj ol boneco por homaro."

  La reĝo pardonis sian eminentan pastran konsilanton.

  Li petis la permeson, ke li forlasu la servon al la reĝo en ordinara mondo kaj fariĝu arbara monaĥo. Post la sepfoja rifuzado, la reĝo finfine donis al li la permeson.

  La pastro iris al Himalajo kaj meditis pace. Post kiam li mortis, li renaskiĝis en ĉiela mondo.

  La moralinstruo estas: Oni plej premias bonecon.