84. Demando de Sep-jara Knabo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  84. Demando de Sep-jara Knabo

  [Ses Valoraj Metodoj]

    Iam antaŭe riĉulo vivis en Benareso de norda Hindio. Li havis filon, kiu estis tre inteligenta, scivolema kaj lernema. Lia filo decidis eltrovi, kio estas vere valora, kvankam li estis nur 7-jara.        Iutage la malgranda knabo demandis sian patron: "Kio estas la metodoj por gajni la plej valoraj aferoj en la homa vivo?"

  Lia patro respondis: "Nur valoraj metodoj kondukas al valoraj celoj. Estas ses valoraj metodoj. Jen estas ili:

  Tenu vin sana kaj forta;

  estu bonkora en ĉiu maniero;

  aŭskultu tiujn, kiuj havas pli da spertoj;

  lernu de tiuj, kiuj havas pli da scio;

  vivu laŭ la Vero;

  agu kun sincero sed ne nur kun energio."

  La knabo atente aŭskultis la vortojn de la patro. Ekde tiam li strebis por praktiki tiuj metodojn. Kiam li plenaĝiĝis kaj fariĝis saĝulo, li konsciis, ke la ses valoraj metodoj estas la plej valoraj kaj nedisigeblaj aferoj en la homa vivo.

  La moralinstruo estas: "Serioza demando meritas seriozan respondon."