83. Heroo Nomata Misŝanciganto

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  83. Heroo Nomata Misfortuno

  [Amikeco]

  Iam antaŭe estis granda riĉulo, kiu estis fama bonulo. Li havis bonan amikon, kiu ial havis strangan nomon Misfortuno. Ili amikiĝis intime kiam ili estis malgrandaj infanoj kune farantaj argilajn kukojn. Ili vizitis la samajn lernejojn kaj ĉiam helpis unu al la alia.

  Misfortuno havis tre malfacilan tempon post la diplomiĝo. Li ne povis trovi laboron por sin vivteni. Do li iris viziti sian intiman amikon, la riĉulon prosperan kaj sukcesplenan. La riĉulo estis bonkora kaj konsolis sian amikon Misfortuno, kaj ĝojplene dungis lin por mastrumi siajn havaĵojn kaj aferojn.

  Post kiam Misfortuno eklaboris en la etaĝdomo de la riĉulo, lia nomo fariĝis komuna en la domo. Oni diris: "Atendu momenton, Misfortuno." "Rapide, Misfortuno." "Faru ĉi tion, Misfortuno." "Faru tion, Misfortuno."

  Post nelonge la najbaroj de la riĉulo venis al li kaj diris: "Kara amiko kaj najbaro, ni maltrankviliĝas pri tio, ke misfortuno trafos vin. Via administranto de la etaĝdomo havas nomon tre strangan kaj malbenan. Ne plu lasu lin loĝi ĉe vi. Lia nomo plenigis vian domon per la diro, 'Atendu momenton, Misfortuno.' 'Rapidu, Misfortuno.' 'Faru ĉi tion, Misfortuno.' 'Faru tion, Misfortuno.' Oni nur uzas la vorton 'Misfortuno' kiam oni volas kaŭzi al iu malbonan ŝancon aŭ misfortunon. Eĉ hejmaj feoj timiĝus kaj forkurus konstante aŭdinte tiun vorton. Tio nur donos misfortunon al via familio. La viro nomata Misfortuno estas malbeno al vi. Li estis mizera kaj malbela. Kian profiton vi povos havigi al vi restigante tian homon ĉe vi?"

  La riĉulo respondis: "Misfortuno estas mia plej bona amiko! Ni subtenis kaj prizorgis unu la alian ekde kiam ni estis malgrandaj infanoj kune farantaj argilajn kukojn. Mi ne povas rifuzi lin kaj perdi nian amikecon nur pro lia nomo. Krome, nomo nur estas uzata por rekoni iun."

  "La saĝuloj ne atentas pri la nomoj. Nur malsaĝuloj estas superstiĉaj pri la sonoj, vortoj kaj nomoj. Nomoj donas nek bonan sanĉon, nek malbonan ŝancon." Tiel dirinte, la riĉulo rifuzis sekvi la admonon de siaj enmiksiĝemaj najbaroj.

  Iutage li forvojaĝis al sia hejmvilaĝo. Kiam li forlasis, li petis sian amikon Misfortuno mastrumi sian hejmon.

  Okazis hHazardeo, ke bando de banditoj aŭdis pri la forvojaĝo de la riĉulo. Ili opiniis, ke estas perfekta tempo por prirabi lian etaĝdomon. Do ili sin armis per diversaj armiloj kaj ĉirkaŭis la domon de la riĉulo dum la nokto.

  Samtempe, la fidela Misfortuno supozis, ke eble atakos banditoj. Do li restis tutan nokton por gardi la posedaĵon de sia amiko. Kiam li vidis rabistojn ĉirkaŭanta la domon, li vekis ĉiujn en la domo. Li ordonis ilin sonigi kornojn, frapi tamburojn kaj fari tiel grandan bruon kiel ili povis.

  Aŭdinte tion, la banditoj pensis: "Oni donis al ni eraran informon. Certe estas multaj homoj en la etaĝdomo kaj la riĉulo ankoraŭ restas en la hejmo." Do ili tuj forkuris forĵetinte siajn bastonojn kaj aliajn armilojn.

  La sekvan matenon, oni el la etaĝdomo surpriziĝis vidinte la forĵetintajn armilojn. Ili diris unu al alia: "Se ni ne havus tiel saĝan domprotektanton, ĉiuj havaĵoj de ni en la etaĝdomo forŝteliĝus. Misfortuno fariĝis heroo! Anstataŭ alporti misfortunon, tiu forta amiko estas granda beno al la riĉulo."

  Kiam la mastro de la etaĝdomo revenis, liaj najbaroj vidis lin kaj raportis la okazaĵo al li. Li diris: "Vi ĉiuj deadmonis min lasi mian amikon resti ĉe mi. Se mi agus laŭ via admono, mi havus neniun moneron hodiaŭ!

  "Kune piediri sep paŝojn estas sufiĉe por komenci amikecon, daŭre piediri dek du paŝojn faros intiman amikecon. resti kune dum monato faras proksiman parenciĝon, kaj por pli longa tempo, la amiko fariĝos dua memo. Do mia amiko Misfortuno ne plu estas misfortuno, sed granda fortuno!"

  La moralinstruo estas: Ju pli longas la amikeco, des pli grandas la rekompencoj.