58. Reĝido de Simioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  58. Reĝido de Simioj

  [Singardemo]

  Iam antaŭe estis kruela Simia Reĝo reganta en Himalajoj. Ĉiuj simioj en lia regno estis liaj edzinoj kaj infanoj. Li timis, ke iu el siaj filoj elkreskiĝos, fariĝos reĝo kaj transprenos la regadon, do li starigis leĝon, ke li mordu ĉiun filon tuj kiam tiu naskiĝis. Tio faris la filojn tro malfortaj por difii sian patron.  

  Iu el la edzinoj de la reĝo gravediĝis, kaj la naskiĝonto estis knabo, do ŝi volis protekti lin de la kruela leĝo de sia edzo. Ŝi forkuris al arbaro ĉe la piedo de malproksima monto. Tie ŝi naskis brilan simian bebon.

  Post nelonge la bebo kreskiĝis granda kaj forta. Iutage li demandis sian patrinon: "Kie estas mia patro?" Ŝi diris al li: "Li estas la reĝo de simioj vivantaj ĉe malproksima montpiedo. Do vi estas reĝido!"

  La simia reĝido petis: "Estu afable konduki min al mia patro." Lia patrino respondis: "Ne, mia filo. Mi timas tion fari. Via patro morde vundas ĉiujn siajn filojn por malfortigi ilin dum ilia tuta vivo. Li timas, ke iu el liaj filoj anstataŭos lin kiel reĝon." La reĝido diris: "Ne timu por mi, panjo. Mi povas prizorgi min men." Tio donis al ŝi fidon, kaj ŝi konsentis konduki lin al ties patro.

  Kiam la kruela maljuna reĝo vidis sian filon junan kaj fortan, li pensis: "Sendube mia filo ŝtele forprenos la regnon de mi post kiam li pli fortiĝos. Mi devas mortigi lin kiam mi ankoraŭ povas tion fari. Mi ĉirkaŭprenu lin ŝajne pro amo. Sed efektive mi premos lin ĝismorte!"

  La reĝo bonvenigis sian filon, dirante: "Ha, mia delonge perdita filo! Kie vi estis dum tiel longa tempo? Mi sopiregis al vi." Poste li tiris lin en sian sinon kaj ĉirkaŭprenis lin. Li premadis lin pli kaj pli forte por mortigi lin. Sed la simia reĝido estis tiel forta kiel elefanto. Li ĉirkaŭprenis sian patron kontraŭstare. Li premis lin pli kaj pli forte, ĝis li sentis, ke ekkrakis la riboj de la maljuna reĝo!

  Post la terura renkontiĝo, la simia reĝo des pli timis, ke iutage lia filo mortigos lin. Li pensis: "Proksime troviĝas lageto posedata de akva demono. Estas facile por li manĝi mian filon. Tiam solviĝos ĉiuj miaj problemoj!"

  La simia reĝo diris: "Mia kara filo, nun estas perfekta tempo por via reveno. Mi estas maljuna kaj mi volas transdoni mian simian bandon al vi. Sed mi bezonas florojn por la krona ceremonio. Iru al la proksima lageto kaj alportu de ĝi du specojn da blankaj akvolilioj, tri specojn da bluaj akvolilioj kaj kvin specojn da lotusfloroj."

  La simia reĝido respondis: "Jes, paĉjo. Mi iros por ili."

  Atinginte la lageton, la reĝido vidis, ke estas multspecaj akvolilioj kaj lotusfloroj kreskantaj ĉie en la lageto, sed anstataŭ rekte salti en la lageton por pluki ilin, li ekesploris singardeme. Li iris malrapide laŭ la bordo kaj rimarkis, ke estas piedsignoj irintaj en la lageton, sed neniu elirintaj. Post momenta pripenso, li komprenis, ke tio estas la signo de lageto posedata de akvo demono. Li ankaŭ komprenis, ke lia patro sendis lin tien nur por mortigi lin.

  Li esploris plue ĝis li trovis mallarĝan parton de la lageto. Tie li kapablis perforte salti de unu bordo al la alia. Dum sia transsaltado, li sin klinis kaj prenis florojn sen tuŝi la lagakvon. Poste li retrosaltis kaj plukis pli da floroj. Do li senĉese saltadis tien kaj reen, kaj kolektis multe da floroj.

  La akva demono subite etendis sian kapon super la akvosurfacon. Li ekkriis: "Mi ĉiam vivas ĉi tie, sed vidis neniun homon aŭ beston, tiel saĝan kiel tiun ĉi simion. Li plukis ĉiujn deziratajn florojn sen eniĝi en la sferon de mia povo en mia akva regno."

  Do la feroca demono faris vojon tra la akvo por si kaj iris sur la bordon. Li diris: "Via Reĝa Moŝto de simioj, estas tri meritoj, kiuj faras iun nevenkebla por ties malamikoj. Evidente vi posedas ĉiujn tri: sperto, kuraĝo kaj saĝo. Vi estas vere nevenkebla! Diru al mi, grandulo, pro kio vi kolektas tiujn florojn?"

  La simia reĝido respondis: "Mia patro volas fari min reĝo en lia trono. Laŭ lia ordono mi kolektis florojn por la krona ceremonio."

  La akva demono diris: "Vi estas tro honora por porti tiujn florojn per vi mem. Lasu min porti ilin por vi." Li do portis ĉiujn florojn kaj sekvis la reĝidon.

  La simia reĝo vidis de malproksime, ke la akva demono sekvas la reĝidon, portante florojn. Li pensis: "Mi sendis lin kolekti florojn, esperante, ke li estos manĝita de la demono. Sed anstataŭe la akva demono fariĝis lia servanto. Mi malsukcesis!"

  La simia reĝo timis, ke lin trafos ĉiuj rezultoj de liaj malbonaj kondutoj. Li tiel teruriĝis, ke lia koro rompiĝis en sep pecojn. Kompreneble, tio tuj mortigis lin surloke!

  La simia bando elektis la fortan junan reĝidon kiel novan reĝon.

  La moralinstruo estas: Esti singardema kostas multe.