14. Mortigo al vojgvidisto

El Vikio BRE
Redakto de 09:28, 24 Nov. 2025 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

14. MORTO DE LA GVIDISTO

Iam en la pasinteco, aro da komercistoj deziris iri al la maro kaj bezonis iun gvidi ilin sur la vojo. Ili kune serĉis kaj fine trovis vojgvidiston.

Poste ili ekvojaĝis sub la gvido de la vojgvidisto. Kiam ili iris en dezerton, ili renkontis templon kaj devis dediĉi homon al ĉiela dio por preterpasi.

Ili interkonsiliĝis: “Ĉiuj kunuloj estas niaj parencoj. Kiel ni povus mortigi iun ajn el ni? Nur la gvidisto konvenas por esti la oferaĵo.” Do ili mortigis la gvidiston kaj dediĉis lin al la dio.

Ili perdis la vojon post la dediĉa rito. Neniu sciis kien iri, kaj ĉiuj perdis la vivon pro malsato kaj laceco.

Homoj en la mondo kondutas same. Se ili deziras iri al la maro de la budha darmo por havigi al si trezoron, ili devas diligente fari bonan konduton kiel sian gvidon. Sed ili detruas sian bonan konduton, migras en la tri suferaj destinoj13 kaj neniam povas trapasi samsaron. Ili suferos longe simile al la komercistoj, kiuj deziris iri al la maro, sed mortigis la gvidiston, perdis la vojon kaj mortis mizere pro malsato kaj laceco.

  • 13. La tri suferaj destinoj: la suferaj destinoj de bestoj, malsataj spiritoj kaj inferuloj. 三途