3. Malsaĝulo vundita pro la piroj

El Vikio BRE
Redakto de 09:18, 24 Nov. 2025 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

3. VUNDIĜO PRO PIROJ

Iam malsaĝulo estis senhara sur la kapo. Iu batis lian kapo per piroj fojfoje kaj grave vundis ĝin. Tiam la malsaĝulo toleris la batadon silente anstataŭ foriri.

Vidinte tion, iu diris al li: “Kial vi ne forkuru, sed eltenas la baton ĝis vundiĝo?” La malsaĝulo respondis: “La batanto estas forta kaj aroganta, tamen li estas tre malsaĝa. li prenis mian senharan kapon por ŝtono, trafis ĝin per piroj kaj tiel vundis al mi la kapon. ”

Oni diris: “Estas vi, kiu estas malsaĝa. Kial vi ankoraŭ opinias lin tia? Se vi havus iom da saĝo, vi certe forkurus anstataŭ ricevi la batadon ĝis kapvundiĝo!”

Iuj bikŝuoj estas samaj. Anstataŭ havi kredon, observi disciplinajn regulojn kaj lerni budhan instruon, ili atentas nur la eksteran aspekton por ĉasi profiton. Ili kondutas simile al la malsaĝulo, kiu ne sciis forfuĝi de la vundiĝo sed opiniis, ke la vundanto estas malsaĝa.