Demando: Kiu estis la Budho?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Kiu estis la Budho?

  Respondo: En la jaro 563 a.K. Knabo naskiĝis en reĝa familio de norda Hindio. Li plenkreskis en riĉeco kaj lukso, sed fine trovis, ke la komforto kaj sekureco en la mondo ne garantias homan feliĉon. Li profunde kortuŝiĝis pro homaj suferoj, kiujn li vidis en diversaj lokoj. Li decidis eltrovi la ŝlosilon por homa feliĉo. Kiam li estis 29-jara, li forlasis siajn edzinon kaj infanon, kaj iris al grandaj religiaj instruistoj en tiu periodo por lerni de ili. Ili instruis lin multe, sed neniu el ili sciis la veran kaŭzon de homaj suferoj kaj la ĝustan metodon por venki ĝin. Fine, post siaj sesjaraj studado, klopodado kaj meditado li ekhavis sperton, en kiu ĉiuj liaj nescioj malaperis kaj li subite iluminiĝis. Ekde tiam li nomiĝis Budho, la Iluminiĝinto. En la sekvaj 45 jaroj, li vojaĝis ĉie en norda Hindio por instrui al homoj tion, kion li eltrovis. Liaj kompato kaj pacienco estis superordinaraj kaj li havis milojn da sekvantoj. En la 80-a jaraĝo li forpasis, estante maljuna kaj malsana, sed ankoraŭ digna kaj serena.