99, 101. Atingi Nenion

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  99, 101. Atingi “Nenion”

  [Nenio]

  Iam antaŭe la Bodisatvo, la Iluminiĝinto, naskiĝis en superklasa familio de norda Hindio. Post kiam li elkreskis, li rezignis la ordinarajn dezirojn de ĉiutaga mondo kaj fariĝis sanktulo. Li iris al la Himalaja montaro, kie 500 aliaj sanktuloj fariĝis liaj lernantoj.

  Post diligenta meditado dum longaj jaroj, li gajnis supernaturajn povojn, kiaj flugado tra la aero kaj kompreno pri alies penso sen aŭskulti ilian paroladon. Tiuj specialaj povoj ege impresis liajn 500 lernantojn.

  En pluvsezono lia ĉefa disĉiplo kondukis 250 sanktulo-lernantojn en montaran vilaĝon por kolekti salon kaj aliajn vivbezonaĵojn. Hazarde okazis, ke tiam estis tempo por morto de la majstro. La 250 lernantoj, kiuj ankoraŭ restis ĉe li, eksciis tion kaj demandis lin: "Ho, plej sankta majstro, kio estas via plej granda atingo post via vivlonga praktikado de bonkonduto kaj meditado?"

  Estas malfacile por li paroli je la morta momento. La lasta vorto de la Iluminiĝinto estis: "Nenio." Poste li renaskiĝis en ĉiela mondo.

  Dezirante aŭdi iom pri lia mirinda magia povo, la 250 lernantoj tute malesperiĝis. Ili diris inter si: "Post la vivlonga praktikado de bonkonduto kaj meditado, nia kompatinda majstro atingis 'nenion'." Ili opiniis lin malsukcesa, do ili bruligis lian kadavron sen specialaj ceremonio, honorigo kaj eĉ respekto.

  Post kiam la ĉefa disĉiplo revenis, li demandis: "Kie estas la sanktulo?" "Li mortis," ili diris al li. "Ĉu vi demandis pri lia plej alta atingo?" "Kompreneble ni demandis," ili respondis. "Kaj kion li diris?" demandis la ĉefa disĉiplo. "Li diris, ke li atingis 'nenion'," ili respondis, "do ni ne okazigis funebran ceremonion por li kun speciala honorigo."

  La ĉefa disĉiplo diris: "Fratoj, vi ne komprenas la signifon de nia instruisto. Li jam atingis superan saĝon de 'Nenio'. Li komprenis, ke la nomoj de aferoj ne estas tio, kio ili vere estas. Ne troviĝas ekzistado de tiel nomataj 'ĉi tiu afero' aŭ 'tiu afero'. Ne ekzistas 'afero'." Tiamaniere la ĉefa disĉiplo klarigis pri la mirinda atingo de la granda majstro, sed ili ankoraŭ ne kaptis la veran sencon.

  Samtempe, el sia ĉiela mondo, la renaskiĝinta Iluminiĝinto vidis, ke oni ne akceptis la klarigon de lia antaŭa ĉefa disĉiplo. Li do forlasis la ĉielan mondon kaj aperis en la aero super la monaĥejo de siaj antaŭaj lernantoj. Laŭdante la saĝon de la ĉefa disĉiplo, li diris: "Tiu, kiu aŭdas la Veron kaj komprenas ĝin per si mem, estas multe pli bona ol cent malsaĝuloj, kiuj elspezas cent jarojn en vana pripensado."

  Tiel predikante la Grandulo kuraĝigis la 500 sanktulojn daŭrigi la serĉadon de Vero. Post vivlonga serioza meditado, ĉiuj 500 disĉiploj mortis kaj renaskiĝis en la sama ĉiela mondo kune kun sia antaŭa majstro.

  La moralinstruo estas: Aŭskultu, kiam parolas la saĝulo!