56. Giganta Orbloko

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  56. Giganda Orbloko

  [Modereco]

  Iam estis riĉa vilaĝo. La plej riĉa homo de en la vilaĝo decidis kaŝi grandan orblokon por protekti ĝin de banditoj kaj rabistoj. Do li enterigis ĝin en proksima rizkampo.

  Multajn jarojn poste, la vilaĝo ne plu estis riĉa kaj la rizkampo dezertiĝis kaj ne plu estis utila. Malriĉa farmulo decidis plugi la kampon. Post iom da plugado la plugilo hazarde trafis la delonge forgesitan kaŝitan trezoron.

  Unue li opiniis, ke ĝi eble estas tre malmola arboradiko. Sed kiam li malkovris ĝin, li vidis eksteratente, ke ĝi estas bela brila oro. Ĉar estis tago, li ne kuraĝis provi kaj porti ĝin kun li. Do li kovris ĝin denove kaj atendis ĝis la noktiĝo.

  La malriĉa farmulo revenis dum je la noktomezo. Li denove malkovris la oran trezoron. Li provis levi ĝin, sed ĝi estis tro peza por moviĝi. Li ligis ĝin per ŝnuro kaj provis treni ĝin. Sed ĝi estis tiel granda, ke li neniel povis movi ĝin iomete. Li tristiĝis pensante, ke li estas fortuna bonsorta trovi la trezoron, sed tiel malfortuna malbonsorta, ke li ne kapablas preni ĝin kun li. Li eĉ provis piede puŝi la gigantan orblokon. Sed ankoraŭ neniom li kapablis movi ĝin.

  Do li sidiĝis kaj komencis pripensi la situacion. Li opiniis, ke la nura rimedo por agi estas apartigi la orblokon en kvar malpli grandajn partojn kaj tiel li povos porti pecon da oro al hejmo ĉiufoje.

  Li decidis: "La unuan parton mi uzos por ordinara ĉiutaga vivo. La alian mi konservos por eventualaj bezonoj. La trian mi investos en miaj kampaj aferoj. Kaj mi gajnos meriton per la kvara bloko donacinte ĝin al povruloj kaj bezonantoj, kaj ankaŭ por aliaj aferoj."

  Kun kvieta menso li dividis la gigantan orblokon en kvar malpli grandajn pecojn, kaj facile portis ilin hejmen kvarfoje.

  Poste li vivis feliĉe.

  La moralinstruo estas: "Ne mordu tion, kio estas pli granda ol vi povas maĉi."