83. Heroo Nomata Misŝanciganto

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  83. Heroo Nomata Misfortuno

  [Amikeco]

  Iam antaŭe vivis granda riĉulo, kiu estis fama bonulo. Li havis bonan amikon, kiu havis iom strangan nomon Misfortuno. Ili amikiĝis intime kiam ili estis malgrandaj knaboj kune farantaj argilajn kukojn. Ili vizitis samajn lernejojn kaj ĉiam helpis unu al la alia.

  Misfortuno havis tre malfacilan tempon post la diplomiĝo. Li ne povis trovi laboron por sin vivteni. Do li iris al sia intima amiko, la riĉulo prospera kaj sukcesplena. La bonkora riĉulo konsolis lin, kaj ĝojplene dungis lin por ke li mastrumu liajn havaĵojn kaj aferojn.

  Post kiam Misfortuno eklaboris en la hejmo de la riĉulo, lia nomo fariĝis familiara en la tuta domo. Oni diris: "Atendu momenton, Misfortuno." "Rapide, Misfortuno." "Faru ĉi tion, Misfortuno." "Faru tion, Misfortuno."

  Post nelonge la najbaroj de la riĉulo venis al li kaj diris: "Kara amiko kaj najbaro, ni maltrankviliĝas pri tio, ke misfortuno trafos vin. Via mastrumanto de la etaĝdomo havas nomon tre strangan kaj malbonaŭguran. Ne plu lasu lin loĝi ĉe vi. Lia nomo plenigis vian domon per la diro, 'Atendu momenton, Misfortuno.' 'Rapidu, Misfortuno.' 'Faru ĉi tion, Misfortuno.' 'Faru tion, Misfortuno.' Oni nur uzas la vorton 'Misfortuno' kiam ili volas kaŭzi al iu malbonan ŝancon aŭ malfeliĉon. Eĉ hejmaj feoj timiĝus kaj forkurus senĉese aŭdinte tiun vorton. Tio nur donos misfortunon al via familio. La viro nomata Misfortuno estas malbeno al vi. Li estis mizera kaj malbela. Kian profiton vi povos havigi al vi restigante tian homon ĉe vi?"

  La riĉulo respondis: "Misfortuno estas mia plej bona amiko! Ni subtenis kaj prizorgis unu la alian ekde kiam ni estis malgrandaj knaboj kune farantaj argilajn kukojn. Mi ne povas rifuzi lin kaj perdi nian amikecon nur pro lia nomo. Krome, nomo nur utilas por rekoni homon.

  "La saĝuloj ne atentas pri la nomoj. Nur malsaĝuloj estas superstiĉaj pri la sonoj, vortoj kaj nomoj. Nomoj donas nek bonan ŝancon, nek malbonan ŝancon." Tiel dirinte, la riĉulo rifuzis sekvi la admonon de siaj enmiksiĝemaj najbaroj.

  Iutage li forvojaĝis al sia hejmvilaĝo. Antaŭ lia forlaso, li petis sian amikon Misfortuno mastrumi sian hejmon.

  Hazarde, bando da banditoj aŭdis pri la forvojaĝo de la riĉulo. Ili opiniis, ke estas perfekta tempo por prirabi lian etaĝdomon. Do ili sin armis per diversaj armiloj kaj ĉirkaŭis la domon de la riĉulo dum nokto.

  Samtempe, la fidela Misfortuno supozis, ke eble okazos prirabado fare de banditoj. Do li restis tutan nokton por gardi la posedaĵon de sia amiko. Kiam li vidis rabistojn ĉirkaŭ la domo, li vekis ĉiujn en la hejmo. Li ordonis ilin sonigi kornojn, frapi tamburojn kaj fari tiel grandan bruon kiel ili povis.

  Aŭdinte tion, la banditoj pensis: "Oni informis al ni eraran mesaĝon. Certe loĝas multaj homoj en la etaĝdomo kaj la riĉulo ankoraŭ restas en la hejmo." Do ili tuj forkuris forĵetinte siajn bastonojn kaj aliajn armilojn.

  En la sekva mateno, oni iris el la etaĝdomo kaj surpriziĝis vidinte la forĵetitajn armilojn. Ili diris unuj al aliaj: "Se ni ne havus tiel saĝan domprotektanton, ni perdus ĉiujn havaĵojn en la etaĝdomo. Misfortuno estas heroo! Anstataŭ alporti misfortunon, tiu granda amiko estas granda beno al la riĉulo."

  Kiam la mastro de la etaĝdomo revenis, liaj najbaroj vidis lin kaj raportis la okazaĵon al li. Li respondis: "Vi ĉiuj proponis, ke mi forpelu mian amikon. Se mi tiel agus laŭ via propono, mi havus neniun moneron hodiaŭ!

  "Kune piediri sep paŝojn estas sufiĉe por komenci amikecon; daŭre piediri dek du paŝojn formas intiman amikecon; resti kune dum monato starigas interligon de fideleco, kaj post pli longa tempo, la amiko fariĝos dua memo. Do mia amiko Misfortuno ne plu estas misfortuno, sed granda beno!"

  La moralinstruo estas: Ju pli longas la amikeco, des pli grandas la rekompenco.