91. Venenaj Kuboj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  91. Venenaj Kuboj

  [Trompo]

  Iam antaŭe en Benareso vivis riĉulo, kiu tre ŝatis vetludon. Li ludis kubojn kun alia ludemulo, kies menso laboris ruze.

  La riĉulo estis honesta kaj malkaŝema, sed la ruzulo estis malhonesta. La ruzulo daŭrigis la ludadon kiam li konstante venkis, sed tuj kiam li ekperdis, li kutime metis kubon en sian buŝon kaj englutis ĝin ŝtele. Poste li pretekstis, ke kubo perdiĝis, kaj ĉesigis la ludadon pro tio.

  Fine la riĉa ludisto rimarkis lian trompon. Iutage li decidis doni al li lecionon. Li ŝmiris venenon sur kubojn kaj sekigis ilin, por ke la veneno estu nevidebla. Li portis la kubojn al la kutima loko kaj proponis: "Ni ludu kubojn!"

  Lia amiko konsentis. Ili starigis la kubludan tablon kaj ekludis. Kiel kutime, la ruzulo komencis venki je ĉiu kubĵeto. Sed tuj kiam li ekperdis la ludon, li ŝtele metis kubon en sian buŝon.

  Vidinte tion, la riĉulo diris: "Englutu ĝin, kaj poste al vi okazos io eksteratendita. Via propra malhonesteco ege suferigos vin mem."

  Englutinte la venenan kubon, la ruzulo falis teren kaj svenis pro sufero. La bonintenca riĉulo pensis: "Jam sufiĉe, nun mi devas savi lin."

    Li faris medicinan miksaĵon por kaŭzi vomadon. Devignte la ruzulon engluti la miksaĵon kaj elvomi la venenan kubon, li donis al li trinkaĵon el klara butero, densa fruktsuko, mielo kaj kansukero por sanigi lin.        Post tio li admonis la ruzulon ne plu trompi fidelan amikon. Ambaŭ vetludantoj mortis kaj renaskiĝis laŭ siaj kondutoj poste.

  La moralinstruo estas: Trompi amikon eble kaŭzos danĝeron al via bonfarto.