Budhisma Terminaro: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' 'Mallongigoj:' PIV: Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Paris: SAT. 1970. LIB: La Instruoj de Budho. Tokio: Bukkyo Dendo Kyokai. 1983. MEV: "Mil Ekzotaj Vortoj" de And...') |
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
− | |||
− | |||
− | |||
− | |||
− | |||
− | |||
'Mallongigoj:' | 'Mallongigoj:' |
Nuna versio ekde 20:06, 28 Okt. 2013
'Mallongigoj:'
PIV: Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Paris: SAT. 1970.
LIB: La Instruoj de Budho. Tokio: Bukkyo Dendo Kyokai. 1983. MEV: "Mil Ekzotaj Vortoj" de Andr` Cherpillod. 1992. (Fontoj de budhismaj terminoj: 1.MM-"Vortaro Japana-Esperanta". Miyamoto Masao; 2.OJ-"La Nova Vortaro Esperanto-Japana". Okamoto Joŝicugu; 3. TS-"Nepalo malfermas la pordon" kaj "Mondmapo". Tibor Sekelj; 4. BT-"Budhisma Terminaro". Victor Sadler.
abidarm-o
difino: Kolektaĵo de komentarioj kaj klarigoj de la sutroj, fare de la disĉiploj de budho aŭ aliaj eminentaj budhanoj. Unu el la tri korboj de budhisma sankta skribo. Aliaj du estas sutro kaj vinajo. sanskrite: abhidharma, palie: abhidhamma, angle: abhidharma, ĉine: 阿毘達磨, japane: abidaruma
ekzemploj: Oni klarigas krom budhismajn terminojn, ankaŭ tre profundan filozofion en abidarmo.
observoj: abhi+dharmo originale signifas kontraŭ/pri-instruo, tio estas, klarigo pri la instruoj de budho. MEV: "Kolekto de fruaj budhismaj tekstoj. La sanskrita abhidharma entenas abhi <al,pri> kaj dharma <leĝo, regulo, darmo>." Pli precize, abidarmo ne enhavas la instruojn de budho mem laŭ ties parolo, sed la postaj komentariojn fare de la disĉiploj. Laŭ palia tradicio, sutro diras malrekte, tiel estas laŭ vivestaĵoj, abidarmo rekte, laŭ fenomenoj (darmoj); ĉi tie 'abi' signifas rekte.
aŝvat(a)o = aŝvatjo = pipal-o
alaj-o
difino: La tenejo de ĉiuj karmaj semoj aŭ totaleco de la konscio. Laŭ la skolo de konsciismo, krom la ses konscioj priskribitaj en ĉiuj budhismaj skoloj: okulo, orelo, nazo, lango, korpo, menso, ekzistas ankaŭ manoo-konscio kaj alajo-konscio. Alajo estas la oka konscio.
sanskrite: ālaya(-vijñāna), palie: -, angle: alaya-consciousness, storehouse-consciousness, ĉine: 阿頼耶識, japane: arayasiki
ekzemploj: Niaj ĉiu-momentaj mens-agoj kreas karmajn semojn en nia alajo, kiel la subkonscio.
observoj: Originala signifo estas provizejo, kiel "tenejo de greno". Alajo (laya) estas mallongigo de alajo-konscio (laya-vijna).
atman-o
difino: la koncepto de 'mi' kaj ties esenca, kosma, kaj eterna ekzistado. En hinduismo, atmano estas la esenca animo. En budhismo, atmano estas unu el la ĉefaj falsaj vidpunktoj kaj kredoj de homoj en ĉi tiu mondo.
sanskrite: ātman, palie: attan, angle: self, ĉine: 我, japane: ga, ware
ekzemploj: "Oni ne alteniĝu al la falsaj konceptoj de atmano, estaĵo, vivo, kaj animo." - Vajracchedika Prajpramit (La Perfektiĝo de Saĝeco - La diamanta frakasilo) observoj: Atmano estas origine hinda kredo. Alterne, ĝi proksimiĝas al la ideo de "egoo". LIB ekzemple tradukas "antman" kiel neegoo. PIV: "La kosma animo, la spirita medio, en kiu baniĝas la fenomena universo laŭ la hinda pensmaniero." Troviĝas ankaŭ la termino "atmo" en PIV: "En la hindaj filozofioj kaj religioj, la individua animo." Laŭ budhismo, atmano ekzistas nur kiel falsa nomo kaj ĝi ne eterne ekzistas. PIV/MEV distingas "atmon" kaj "atmanon" kiel individua animo (tm) kaj kosma animo (tman) respektive. Laŭ VSA, tia distingo ne ekzistas. La sanskrita termino estas 'atman'. Ĝi signifas animo kaj individua kaj kosma. "tm" estas la deklinita formo de "tman". Plikoncize, oni povas distingi per ekzemple "individua atmano" kaj "kosma atmano".
bagavat-o
difino: La glora, la respekteginda. Unu el la dek epitetoj de la budho.
sanskrite: bhagavat, palie: bhagavant/bhagavā angle: Blessed One, Lord, ĉine: 世尊, japane:seson
observoj: Kiel "sinjoro", titolo de respektego pri adoratoj. Sama vorto kiel en bagavadgito (PIV), la "kanto de la Sinjoro".
bodi-arbo = bodhi-arbo = pipal-o
bonz-o
difino: pastro en kelkaj orient-aziaj budhismaj skoloj relative malfruaj. La orgina budhismo ne havis, kaj la teravada skolo ankoraŭ ne havas, pastrojn.
sanskrite: , palie: , ĉine: - , japane: sôryo, bôsan observoj: Registrita en PIV.
deva-o
difino: estaĵo vivanta en pli agrabla nivelo ol la homa, sed sen esti senmorta, nek nepre aparte saĝa. observoj: ofte iom misgvide tradukita per "dio"
jog-o
difino: Hinda sistemo de unuiĝo de la individua animo kaj la kosma atmano. Tekniko de korpa ekzerco aŭ mensa meditado. En Budhismo, jogo estas ĝenerale teknikoj de meditado.
sanskrite: yoga, palie: yoga, angle: yoga, ĉine: 瑜伽, japane:yoga, yuga
ekzemploj: PIV: "-o estas malfacila por la homo sen memregado."
observoj: PIV: "Hindua sistemo de filozofia meditado kaj asketismo, destinita efektivigi la unuigon de la animo de la disĉiplo kun la universa spirito." MEV: "Kunigo, kuniĝo, konkordo, metodo".
kleŝ-o
difino: La negativa efiko de avareco, malamo kaj malvido al la menso de individuo, kiu malhelpas la efektiviĝn de iluminiĝo.
sanskrite: kle›a, palie: kilesa, angle: defilement, affliction, ĉine:煩悩, japane: bonnô
observoj: LIB-traduko estas "vulgara pasio": "Ĉia spirita agado de homo, kiu malhelpas ĉiun efektiviĝo de iluminiĝo."
konsci-ism-o
difino: ĉio ekzistas nur en la konscio. Ĉiu fenomeno estas manifestaĵoj de la ok konscioj. (Vd. ankaŭ alaj-o).
sanskrite: vijñapti-mātratā, palie: , angle: consciousness-only, mere-consciousness, ĉine: 唯識, japane: yuisiki
ekzemploj: "la -ismo de hinda budhismo multe influas ĉinan budhismon ekde la tang-dinastio."
laŭkondiĉa estiĝ-o
difino: La baza instruo de la budho - ĉiuj fizikaj kaj mensaj fenomenoj estiĝas laŭ diversaj kondiĉoj.
sanskrite: pratītya-samutpāda, palie: paṭicca-samuppāda, angle: dependent origination, ĉine: 縁起, japane: engi
ekzemploj: "La dek-du-era laŭkondiĉa estiĝo estas fama kaj fundamenta instruo de la budho."
mahavajroĉan-o
difino: La plej baza, fundamenta budho en vaĝrajana budhismo.
sanskrite: mahāvairocana, palie: , angle: Mahavairocana, ĉine: 大日如来, japane: dainitinyorai
maksim-o Principo de konduto,veraĵo pri la vivo, esprimita koncize.
La kvin maksimoj de budhismo: (pri sindeteno de mortigo, ŝtelo, malĉasto, mensogo kaj ebriiĝo.)
mal-vid-o
difino: Manko de prava saĝeco, tio estas, nescio pri la kvaropa vero de sufero. La fundamenta kaŭzo de viv-fenomeno.
sanskrite: avidyā, palie: avijjā, angle: ignorance, ĉine: 無明, japane: mumyô
ekzemploj: "Malvido estas la unua ero de la dek-du-era laŭkondiĉa estiĝo"
observoj: Malvido ne estas ordinara nescio. Plej parto de tradukistoj preferas la pli simplan tradukon "nescio". LIB: "La stato, kie mankas prava saĝo."
mantr-o
difino: En Hinduismo kaj kelkaj formoj de budhismo, formulo de ripetado kiu efektigas mistikajn rezultojn fizikajn aŭ spiritajn.
sanskrite: mantra, palie: manta, angle: mantra, france: mantra, ĉine: 真言 ,japane: singon observoj: PIV: "Budhisma formulo, tirita el sankta libro, kaj ripetata dum la mensa koncentriĝo." Fakte, mantro devenas de vedismo kaj nuntempe pli hinduisma ol budhisma. La Budho mem malkuraĝigas la uzon de mantroj. Mantro povas esti laŭt-parolita aŭ mense ripetita.
metempsikoz-o (aŭ sansar-o)
difino: Viv-estaĵoj en la mondo senĉese fluas de unu formo de ekzisto al alia. La cirklo de vivo kaj morto.
sanskrita: saṃsāra, palie: saṃsāra, angle: samsara, transmigration, france: cycle des existences, ĉine: 輪迴 ,japane: rinne observoj: Originala signifo: "kun-fluado". PIV: "1.Doktrino pri la post-morta transmigrado de la animo el iu korpo en alian. 2. Tiu transmigrado mem." MEV: "budhisma transmigrado de la animoj". Notenda tamen ke en budhismo oni kontraŭas la koncepton de animo. MEV ankaŭ uzas la tradukon "samsaro". En sanskrito, la ṃ reprezentas nazalo laŭ la posta konsonento. Ekzemple, saṃskrita fariĝas sanskrita. Simile, saṃsara fariĝas sansara.
naskiĝo-kaj-morto
difino: La cirkla viv-fenomeno de apero kaj malapero de ekzisto.
sanskrite: jāti-maraṇa, palie: jāti-maraṇa, angle: life and death, france: naissance et mort, ĉine: 生死 ,japane: syôzi observoj: Same kiel sansaro.
paramit-o
difino: Atingo, perfektiĝo de virtoj. La bazo de budhana vojo de iluminiĝo.
sanskrite: pāramitā, palie: pāramī, pāramitā, angle: paramita, perfection, france: vertu transcendante, ĉine: 波羅蜜多,japane:haramitu ekzemploj: "La ses paramitoj de mahajana budhismo estas: ofero, moraleco, toleremo, klopodo, meditado, kaj saĝeco." observoj: Originala signifo: "transiri al alia bordo". LIB: "Praktikado, per kio iu transiras de ĉi tiu bordo de iluzia mondo al alia bordo de iluminiĝo." MEV: "Budhisma perfekteco".
pipal-o
difino: fig-arbo en Barato/Hindujo rimarkinda pro grandeco kaj longa vivo; taksata sankta de budhistoj, ĉar Budho ricevis enlumiĝon sub ĝi. sanskrite: , palie: , angle: , france: , ĉine: ,japane: , latine: Ficus Religiosa observoj: En NPIV ĝi estas registrita kiel Bodi-arbo."
samadio
sankta fig-arb-o = pipal-o
substanc-o
difino La esenca aŭ plej grava parto de io (PIV).
sanskrite: svabhāva, palie: sabhāva, angle: self-nature, france: nature, essence, ĉine: 自性 ,japane: zisyô,zittai ekzemploj: "Laŭ la principo de ŝunjato, substanco de io ajn ne ekzistas."
sutr-o
difino: La instruo de la budho laŭ ties paroloj, registrita de ties disĉiploj. Unu el la tri korboj de budhisma sankta skribo. Aliaj du estas vinajo kaj abidarmo.
sanskrite: sūtra, palie: sutta, angle: sutra, france: soutra, ĉine: 経 ,japane: kyô observoj: Originala signifo: "fadeno". LIB: "La dokumentoj de la instruoj de budho." MEV: "Kolekto de aforismoj en la Tripitako." Sutro ĝenerale estas sankta instruo laŭ la hinda tradicio. Laŭ budhismo, sutro signifas precipe la instruo de la budho laŭ ties parolo.
ŝunjat-o
difino: Malefektiveco. La malo de efektiveco.
sanskrite: ›unyatā, palie: suññatā, angle: emptiness, france: vacuité, ĉine: 空 ,japane: kuu ekzemploj: "Ŝunjato estas la fundamenta eco de ĉiuj fenomenoj." observoj: Oni ankaŭ tradukas ĝin malpleneco. Ŝunjato tamen ne signifas "malpleneco" aŭ "ne-ekzistado". Laŭ la instruo de budho, ĝi kontraŭas la falsan koncepton ke atmano aŭ memo efektive ekzistas.
teravad-o
difino:
upasak-o
difino: Laika budhano kiu kondutas laŭ la kvin laikaj maksimoj de budho.
sanskrite: upāsaka, palie: upāsaka, angle: Laity, lay adherent, lay follower, france: fidèle laïque, ĉine: 優娑塞, japane: ubasoku, sinsi
ekzemploj: "La kvar aroj de budhanoj estas: upasako, upasakino, bikŝuo, kaj bikŝuino." observoj: MEV: "Laika budhisto... upāsaka <servisto, adepto> de upās <honori, sin doni al>".
vaĝrajan-o
difino: Diamanta Veturilo. Unu el la budhismaj skoloj, floranta chefe en Tibeto, kaj karakterizita per ampleksaj ritoj, esoterika instruo kaj uzado de mantroj.
sanskrite: vajrayāna, palie: , angle: vajrayana, adamantine vehicle, diamond vehicle, esoteric buddhism, france: vajrayana, ĉine: 金›乘 , japane: kongôzyô ekzemploj: "Vaĝrajano multe populariĝas en la okcidenta mondo dank'al Dalaj Lama kaj ties studentoj." observoj: Alterna traduko - vaĵrajano pro la ortografa proksimeco inter "ĵ" kaj "j". Laŭ prononcado tamen "j" en sanskrito estas "ĝ". Ankaŭ tantrismo. MEV: Tantro:"Sankta teksto de la tibeta budhismo. Sanskrita tantra <teorio, doktrino, tantro, glitbobeno>."
vihar-o
difino: La loĝejo de bikŝuoj; bikŝuejo.
sanskrite: vihāra, palie: vihāra, angle: vihara, monastery, france: monastère, ĉine: 精舎, japane: syôzya observoj: MEV: "Budhana monaĥejo".
vinaj-o
difino: La kolektaĵo de maksimoj aŭ principoj de konduto, precipe tiuj por la budhanaj bikŝuoj. Unu el la tri korboj de budhisma sankta skribo. Aliaj du estas vinajo kaj abidarmo.
sanskrite: vinaya, palie: vinaya, angle: vinaya, precept, code of discipline, france: vinaya, ĉine: ‹ , japane: ritu ekzemploj: "Laŭ la vinajo, la bikŝuoj rajtas posedi nek terenon nek monon."
observoj: MEV: "Parto de la Tripitako...'disciplino'"
viv-estaĵ-o-j
difino: La ses formoj de viv-estaĵoj estas homoj, dioj, asuroj, fantomoj, inferaj spiritoj, kaj bestoj.
sanskrite: sattva, palie: satta, angle: sentient beings, france: êtres animés, ĉine: 衆生, japane: syuzyô ekzemploj: "La instruo de budho celas al la liberiĝo de ĉiuj viv-estaĵoj." observoj: Ĝenerale sattvāḥ signifas nur estaĵo. Inter estaĵoj tamen ekzistas tiuj kun vivantaj mensoj kaj tiuj sen vivantaj mensoj, ekz. mineralo, plantoj kaj tiel plu. Laŭ palia tradicio, oni nomas ilin viv-estaĵoj (sattā) ĉar ili estas ligitaj (sattā) per deziroj kaj kleŝoj.
reiru al Projekto Dialogo