1-24. La rakonto de Reĝido Nanda: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' 24. La rakonto de Reĝido Nanda En la tria tago post kiam la Budho hejmrevenis al Kapilavatu, oni invitis lin al la geedziĝa festo de lia pli juna duonfrato Reĝido Na...') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 19:25, 4 Jun. 2013
24. La rakonto de Reĝido Nanda
En la tria tago post kiam la Budho hejmrevenis al Kapilavatu, oni invitis lin al la geedziĝa festo de lia pli juna duonfrato Reĝido Nanda, kaj ties nova edzino Reĝidino Ĝanapada Kaljani. La Budho ĉeestis la geedziĝajn ceremonion kaj celebradon, benis ilin, kaj foriris lasinte sian almozbovlon ĉe Nanda.
Nanda pensis, “Mi iros al la monaĥejo kaj redonos la bovlon.” Post kiam li iris en la monaĥejon, apenaŭ Nanda kaj la Budho babilis momenton, la Budho subite demandis, “Nanda, ĉu vi volas fariĝi monaĥo?”
“Jes, Sinjoro,” respondis Nanda, kaj la Budho ordinis lin.
Poste, Nanda fariĝis tre malĝoja kaj malfeliĉa sopirante al sia bela edzino. “Kial vi estas tiel malĝoja, Nanda?” demandis la monaĥoj.
“Fratoj, mi malkontentiĝis. Mi ne volas la nunan vivon. Mi volas forlasi por reiri hejmen.”
La Budho aliris paroli al Nanda. Unue la Budho montris al li simiinon, kies nazo kaj vosto forbruliĝis, kaj ĝia felo vundiĝis de brulo kaj sangas. “Ĉu vi vidis tiun ĉi simiinon, Nanda? Memoru ŝin,” diris la Budho.
Poste la Budho montris al Nanda 500 ĉielajn feinojn. “Nanda, ĉu vi vidis tiujn feinojn?”
“Jes,” respondis Nanda.
“Kiu estas pli bela? La feinoj aŭ Ĝanapada Kaljani?”
“Sinjoro, kiel mia edzino estas pli bela ol la bruligita simiino, tiel la feinoj estas kompareblaj al Ĝanapada Kaljani.”
“Bone, Nanda, kion fari poste?”
“Honora Sinjoro, kiel oni akiros ĉielaĵon?”
“Per plenumo de monaĥa devo.”
“Tiel, estos granda plezuro por mi havi monaĥan vivon,” diris Nanda, kaj li eksekvis la instruon de la Budho tre atente.