94. La Sanktulo Strebis por Esti pli Sankta: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 1: Linio 1:
  94. Sanktulo streba al Plisankteco
+
  94. Sanktulo strebanta al Plisankteco
  
  [Ekstremeco]
 
  [Ekstremeco]
Linio 11: Linio 11:
 
  Li loĝis en la plej danĝeraj partoj de la arbaro por ke li povu koncentri sian menson senĝene. Se li vidis homon, li tuj forkuris kiel timema cervo.
 
  En vintro li pasigis siajn tagojn sub la arboj kaj noktojn sub la ĉielo. Do tage li estis infuzita de malvarma akvo falanta de glacipendaĵoj sur la arbobranĉoj, kaj nokte li estis kovrita de falinta neĝo. Tiamaniere en vintro li suferigis sian korpon per plej ekstrema frosto tagnokte.
+
  En vintro li pasigis siajn tagojn sub la arboj kaj noktojn sub la ĉielo. Do tage li estis trempata de malvarma akvo falanta de glacipendaĵoj sur la arbobranĉoj, kaj nokte li estis kovrata de falinta neĝo. Tiamaniere en vintro li suferigis sian korpon per plej ekstrema frosto tagnokte.
  
  En somero li pasigis siajn tagojn sub la ĉielo kaj noktojn sub la arboj. Do tage li suferis de brulo el la plej arda sunradio, kaj nokte li estis blovita de vento sub la ĉielo. Tiamaniere en somero li suferigis sian korpon per ekstrema varmo tagnokte.
+
  En somero li pasigis siajn tagojn sub la ĉielo kaj noktojn sub la arboj. Do tage li suferis de brulo el la plej arda sunradio, kaj nokte li estis blovata de vento sub la ĉielo. Tiamaniere en somero li suferigis sian korpon per ekstrema varmo tagnokte.
  
  Tiel li klopodadis por kvietigi sian menson. Li estis tiel firmvola, ke li pasigis sian tutan vivon tiamaniere.
 
  Poste ĵus antaŭ lia morto, li ekvidis iluzion de si mem renaskiĝi en infera mondo. La iluzio trafis lin kiel fulmo, kaj li tuj eksciis, ke ĉiuj metodoj, per kiuj li torturis sian korpon, estis tute senutilaj. El ili ne rezultis la mensa paco. Do li rezignis sian falsan kredon kaj ekpersistis en la Vero. Li forpasis kaj renaskiĝis en ĉiela mondo!
+
  Poste tuj antaŭ lia morto, li ekvidis iluzion de si mem renaskiĝi en infera mondo. La iluzio trafis lin kiel fulmo, kaj li tuj eksciis, ke ĉiuj metodoj, per kiuj li torturis sian korpon, estis tute senutilaj. El ili ne rezultis la mensa paco. Do li rezignis sian falsan kredon kaj ekpersistis en la Vero. Li forpasis kaj renaskiĝis en ĉiela mondo!
  
  La moralinstruo estas: "La Vero povas liberigi vin" eĉ en la plej lasta momento.
 
Kiel registrite je 17:27, 30 Jun. 2012

  94. Sanktulo strebanta al Plisankteco

  [Ekstremeco]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto vivis en la mondo, kie plej multaj religioj estis similaj. Ili instruis, ke la metodo por forigi la suferon el la menso estas suferigi la korpon anstataŭe. Eble ŝajne strange, plej multaj homoj opiniis, ke la plej sanktaj el la sanktuloj estis tiuj, kiuj plej serioze torturis siajn korpojn. Ĉar ĉiuj konsentis tion, la Bodisatvo decidis eltrovi per si mem, ĉu tio estas vera.

  Li ne plu daŭrigis ordinaran ĉiutagan vivon, sed fariĝis sanktulo laŭ tiama kutimo. Tio signifis, ke li rezignis ĉion, eĉ siajn vestaĵojn. Li sin tenis nuda, kun la korpo kovrita nur per polvo kaj malpuraĵo.

  Por eviti avidon al bonaj manĝaĵoj, li sin devigis manĝi nur naŭzaĵojn, kiuj estas malpuraĵo, urino kaj bovfekaĵo.