93. La Malsingardema Leono: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  93. La Malsingardema Leono   [Prizorgemo]   Iam antaŭ longa tempo, la Kvin Trejnaj Ŝtupoj ankoraŭ ne konatiĝis en la mondo. En Benareso vivis granda riĉulo, kiu...')
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:53, 22 Jun. 2012

  93. La Malsingardema Leono

  [Prizorgemo]

  Iam antaŭ longa tempo, la Kvin Trejnaj Ŝtupoj ankoraŭ ne konatiĝis en la mondo. En Benareso vivis granda riĉulo, kiu havis gregon da bovinoj. Li dungis paŝtiston por prizorgi ilin.

  Dum la periodo kiam la rizplantoj ekhavis spikojn, la paŝtisto kondukis la bovinojn al arbaro por paŝti. De tie li portis lakton, buteron kaj fromaĝon al la riĉulo en Benareso.

  Hazarde la bovinoj havis timigan situacion loĝante en la arbaro, ĉar feroca leono vivis proksime. Perceptante la ekziston de la leono, la bovinoj senĉese sentis teruron. Tio tiel streĉis kaj timigis la bovinojn, ke ili estis tro malfortaj por doni eĉ iomete da lakto.

  Iutage la posedanto de la bovinoj demandis la paŝtiston, kial li portis tiel malmulte da lakto, butero kaj fromaĝo. Li respondis: "sinjoro, bovinoj bezonas trankvilecon kaj kontentecon por produkti lakton. Pro la proksima leono, viaj bovinoj ĉiam suferas de timo kaj streĉiĝo. Do estas malfacile por ili produkti lakton."

  "Mi komprenas." diris la riĉulo. Pripensante kiel kaptisto de bestoj, li demandis: "Ĉu la leono estas intima al iu alia besto?" La paŝtisto respondis: "Jes, sinjoro. Estas speco da cervoj vivantaj en la arbaro. Ili nomiĝas '"cervetoj'", ĉar ili estas tro malgrandaj. Eĉ la plenaĝaj cervoj altas nur je ĉirkaŭ futo. La leono fariĝis bona amiko al iu cervetino."

  La riĉulo de Benareso diris: "Do miaj bovinoj trankviliĝos kaj produktos sian kutiman kvanton da lakton. Jen kion vi faru. Kaptu la amikinon de la leono, ŝmiru venenon sur ŝian tutan korpon. Poste atendu kelkajn tagojn antaŭ ol liberigi ŝin. Ŝi estos la logaĵo en kaptilo por kapti la leonon. Post kiam li mortos, portu lian korpon al mi. Poste miaj bovinoj estos denove sekuraj kaj feliĉaj."

  La paŝtisto precize sekvis la ordonon de la mastro. Kiam la leono vidis sian amatan amikinon, li tiel ekzaltiĝis, ke li tute forgesis sian singardemon. Eĉ sen snufi la aeron ĉirkaŭ ŝi, li tuj ĝojplene lekis ŝian tutan korpon. Pro la troa ĝojo kaj ne sufiĉe da singardemo, li falis en la venenan kaptilon. La kompatinda leono tuj perdis la vivon.

  La moralinstruo estas: Tro multe da bonaĵo eble estas venene danĝera.