79. Senpatrina Filo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 3: Linio 3:
 
  [Perfido]
 
  [Perfido]
  
  Iam antaŭe Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. Li havis saĝan ministron, kiu tre plaĉis al li. Por montri sian aprezon al li, li enoficigis lin kiel estron de malproksima limvilaĝo. Li fariĝis reprezendanto de la reĝo kaj kolektis imposton de la vilaĝanoj por la reĝo.
+
  Iam antaŭe Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. Li havis saĝan ministron, kiu tre plaĉis al li. Por montri sian aprezon al li, li enoficigis lin kiel estron de malproksima limvilaĝo. Kiel reprezentanto de la reĝo, li kolektis imposton de la vilaĝanoj por la reĝo.
  
 
  Post nelonge la estro estis tute akceptita de la vilaĝanoj. Ĉar li estis sendito de la justa Reĝo Brahmadato, oni tre respektis lin. Oni tre fidis lin kvazaŭ li naskiĝus inter ili.
 
  Post nelonge la estro estis tute akceptita de la vilaĝanoj. Ĉar li estis sendito de la justa Reĝo Brahmadato, oni tre respektis lin. Oni tre fidis lin kvazaŭ li naskiĝus inter ili.
Linio 9: Linio 9:
 
  Krom sia inteligenteco, la vilaĝestro ankaŭ havis fortan avidecon. Kolekti reĝan imposton ne enspezigis lin sufiĉe. Post sia amikiĝo kun bando de banditoj, li elpensis planon por sin riĉigi.
 
  Krom sia inteligenteco, la vilaĝestro ankaŭ havis fortan avidecon. Kolekti reĝan imposton ne enspezigis lin sufiĉe. Post sia amikiĝo kun bando de banditoj, li elpensis planon por sin riĉigi.
  
    La vilaĝestro diris al siaj rabistaj amikoj: "Mi trovos pretekston kaj motivon por konduki ĉiujn vilaĝanojn en la ĝangalon. Tio estos tre facila por mi, ĉar ili fidas min kiel sian propran amikon. Mi tenos ilin okupitaj en la ĝangalo dum vi trudiĝos en la vilaĝon kaj prirabos ĉion valoran. Forportu ĉion antaŭ ol mi rekondukos la vilaĝanojn hejmen. Kiel danko por mia helpo vi devas doni al mi duonon dea la prirabaĵo." La banditoj konsentis, kaj ili decidis pri la tempo de la ago.
+
  La vilaĝestro diris al siaj rabistaj amikoj: "Mi trovos pretekston kaj motivon por konduki ĉiujn vilaĝanojn en la ĝangalon. Tio estos tre facila por mi, ĉar ili fidas min kiel sian propran amikon. Mi tenos ilin okupitaj en la ĝangalo dum vi trudiĝos en la vilaĝon kaj prirabos ĉion valoran. Forportu ĉion antaŭ ol mi rekondukos la vilaĝanojn hejmen. Kiel danko por mia helpo vi devas doni al mi duonon de la prirabaĵo." La banditoj konsentis, kaj ili decidis pri la tempo de la ago.
 
    
 
    
  Kiam venis la decidita tago, la vilaĝestro kunvenigis ĉiujn vilaĝanojn kaj kondukis ilin en la ĝangalon. Laŭ la plano, la banditoj sin trudis en la senprotektan negarditan vilaĝon. Ili forŝtelis ĉion valoran, kion ili povis trovi. Ili ankaŭ mortigis ĉiujn sendefendajn bovojn en la vilaĝo, kuiris kaj manĝis la viandon. Je la vesperiĝo, la bando kolektis sian prirabaĵon kaj forfuĝis.
+
  Kiam venis la decidita tago, la vilaĝestro kunvenigis ĉiujn vilaĝanojn kaj kondukis ilin en la ĝangalon. Laŭ la plano, la banditoj sin trudis en la negarditan vilaĝon. Ili forŝtelis ĉion valoran, kion ili povis trovi. Ili ankaŭ mortigis ĉiujn sendefendajn bovojn en la vilaĝo, kuiris kaj manĝis la viandon. Je la vesperiĝo, la bando kolektis sian prirabaĵon kaj forfuĝis.
  
 
  Hazarde en la sama tago vojaĝanta komercisto venis al la vilaĝo por vendi siajn varojn. Kiam li vidis la banditojn, li tuj sin kaŝis de ili.
 
  Hazarde en la sama tago vojaĝanta komercisto venis al la vilaĝo por vendi siajn varojn. Kiam li vidis la banditojn, li tuj sin kaŝis de ili.

Kiel registrite je 11:11, 19 Jun. 2012

  79. Senpatrina Filo

  [Perfido]

  Iam antaŭe Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. Li havis saĝan ministron, kiu tre plaĉis al li. Por montri sian aprezon al li, li enoficigis lin kiel estron de malproksima limvilaĝo. Kiel reprezentanto de la reĝo, li kolektis imposton de la vilaĝanoj por la reĝo.

  Post nelonge la estro estis tute akceptita de la vilaĝanoj. Ĉar li estis sendito de la justa Reĝo Brahmadato, oni tre respektis lin. Oni tre fidis lin kvazaŭ li naskiĝus inter ili.

  Krom sia inteligenteco, la vilaĝestro ankaŭ havis fortan avidecon. Kolekti reĝan imposton ne enspezigis lin sufiĉe. Post sia amikiĝo kun bando de banditoj, li elpensis planon por sin riĉigi.

  La vilaĝestro diris al siaj rabistaj amikoj: "Mi trovos pretekston kaj motivon por konduki ĉiujn vilaĝanojn en la ĝangalon. Tio estos tre facila por mi, ĉar ili fidas min kiel sian propran amikon. Mi tenos ilin okupitaj en la ĝangalo dum vi trudiĝos en la vilaĝon kaj prirabos ĉion valoran. Forportu ĉion antaŭ ol mi rekondukos la vilaĝanojn hejmen. Kiel danko por mia helpo vi devas doni al mi duonon de la prirabaĵo." La banditoj konsentis, kaj ili decidis pri la tempo de la ago.        Kiam venis la decidita tago, la vilaĝestro kunvenigis ĉiujn vilaĝanojn kaj kondukis ilin en la ĝangalon. Laŭ la plano, la banditoj sin trudis en la negarditan vilaĝon. Ili forŝtelis ĉion valoran, kion ili povis trovi. Ili ankaŭ mortigis ĉiujn sendefendajn bovojn en la vilaĝo, kuiris kaj manĝis la viandon. Je la vesperiĝo, la bando kolektis sian prirabaĵon kaj forfuĝis.

  Hazarde en la sama tago vojaĝanta komercisto venis al la vilaĝo por vendi siajn varojn. Kiam li vidis la banditojn, li tuj sin kaŝis de ili.

  La vilaĝestro kondukis la vilaĝanojn hejmen en la vespero. Li ordonis al ili fari grandan bruon tamburante dum la irado al la vilaĝo. Se la banditoj ankoraŭ estus tie, ili povus aŭdi, ke la vilaĝanoj jam revenis.

  La vilaĝanoj malĝojegis vidinte, ke ili estis prirabitaj kaj ĉiuj bovoj estis mortigitaj kaj parte formanĝitaj. La vojaĝanta komercisto aperis kaj diris al ili: "Tiu malhonesta vilaĝestro jam perfidis vian fidon al si. Eble li estas kunlaboranto de la banditoj. Nur post kiam ili forlasis kun ĉiuj viaj valoraĵoj, li kondukis vin hejmen, tamburante tiel laŭte kiel eble! La vilaĝestro sin ŝajnigis nenion scii pri la okazaĵo kiel senscia novnaskita ŝafido! Fakte tio similas al la afero, ke se knabo faris grandan hontindaĵon, lia patrino kutime diris, 'Mi ne estas lia patrino. Li ne estas mia filo. Mia filo jam mortis!'"

  Post nelonge la novaĵo pri la krimo atingis la reĝon. Li alvenigis la perfideman vilaĝestron kaj punis lin laŭ la leĝo.

  La moralinstruo estas: Neniu protektas perfidulon.