76. La Meditanta Gardisto de Sekureco: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 1: Linio 1:
 
  76. La Meditanta Gardisto de Sekureco
 
  76. La Meditanta Gardisto de Sekureco
  
  [Sentimo]
+
  [Sentimeco]
  
  Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis en riĉa kaj potenca familio. Kiam li plenkreskis, li malkontentiĝis pri la klopodo al ordinara plezuro de la mondo. Li do rezignis sian antaŭan vivmanieron, inkluzive de siaj riĉeco kaj pozicio. Li iris al la montpiedoj de Himalajo kaj fariĝis ermito.
+
  Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis en riĉa kaj potenca familio. Kiam li plenkreskis, li malkontentiĝis pri la ĉasado al ordinaraj plezuroj de la mondo. Li do rezignis sian antaŭan vivmanieron, inkluzive de siaj riĉeco kaj pozicio. Li iris al la montpiedoj de Himalajo kaj fariĝis sanktulo.
  
  Hazarde mankis al li salo. Do li decidis eliri por kolekti almozon. Li renkontis karavanon kaj iris kun ĝi sur iom da vojo dum sia vojaĝo. En la vespero ili haltis kaj starigis tendojn.
+
  Okazis, ke mankis al li salo. Do li decidis eliri por kolekti almozon. Li renkontis karavanon kaj iris kun ĝi sur iom da vojo dum sia vojaĝo. En la vespero ili haltis kaj starigis tendojn.
  
  La sanktulo ekpromenis sub granda arbo en la proksimo. Li koncentriĝis ĝis li eniris en altan mensstaton. Li restis en tiu stato senĉese la promenante tra la tuta nokto.
+
  La sanktulo ekpromenis sub proksima arbego. Li koncentris siajn pensojn ĝis li eniris en altan mensstaton. Promenante, li restis en tiu stato tra la tuta nokto.
  
  Samtempe 500 banditoj ĉirkaŭis la kampadejon. Ili atendis ĝis post la vespermanĝo kiam ĉiuj kuŝiĝis por la nokto. Sed antaŭ sia atako, ili rimarkis la sanktulon. Ili diris unuj al la aliaj: "Tiu viro certe estas gardisto de sekureco. Se li vidos nin, li avertos la aliajn. Do ni atendu ĝis lia endormiĝo, kaj poste faru niajn priŝteladon kaj prirabadon."
+
  Samtempe 500 banditoj ĉirkaŭis la kampadejon. Ili atendis ĝis post la vespermanĝo kiam ĉiuj kuŝiĝis por la nokto. Sed antaŭ sia atako, ili rimarkis la sanktulon. Ili diris inter si: "Tiu viro certe estas gardisto de sekureco. Se li vidos nin, li avertos la aliajn. Do ni atendu ĝis lia endormiĝo, kaj poste faru niajn priŝteladon kaj prirabadon."
  
  La banditoj tute ne sciis, ke la sanktulo estas tiel profundiĝinta en la meditado, ke li tute ne rimarkis ilin aŭ ion ajn pri tiu afero. Do ili daŭre atendis lin endormiĝi. Kaj li senĉese iradis kaj iradis ĝis ekaperis la lumo de aŭroro. Nur tiam li finis la meditadon.
 
  Sen ŝanco por prirabi la karavanon, la banditoj malesperiĝis kaj forĵetis siajn armilojn. Ili kriis: "He, vi en la karavano. Se via gardisto ne sin tenis maldorma tra la tuta nokto promenante sub la arbo, ni jam prirabis vin ĉiujn. Vi devas bone rekompenci lin." Tion dirinte ili forlasis por serĉi iun alian prirabeblan.
+
  Sen ŝanco por prirabi la karavanon, la banditoj malesperiĝis kaj forĵetis siajn armilojn. Ili kriis: "He, vi en la karavano. Se via gardisto ne sin tenus maldorma tra la tuta nokto promenante sub la arbo, ni jam prirabus vin ĉiujn. Vi devas bone rekompenci lin." Tion dirinte, ili forlasis por serĉi iun alian prirabeblan.
  
  Jam lumiĝis kiam la homoj en la karavano vidis la bastonojn kaj ŝtonojn forlasitajn de la banditoj. Tremante pro timo, ili iris al la sanktulo. Ili salutis lin respektoplene kaj demandis, ĉu li vidis la banditojn. "Jes, mi vidis ilin nur matene," li respondis.
+
  Jam taglumiĝis kiam la homoj en la karavano vidis la bastonojn kaj ŝtonojn forlasitajn de la banditoj. Tremante pro timo, ili iris al la sanktulo. Ili salutis lin respektoplene kaj demandis, ĉu li vidis la banditojn. "Jes, mi vidis ilin nur matene," li respondis.
  
  "Ĉu vi ne timas?" ili demandis. "Nenion," respondis la Iluminiĝinto, "La vido al la banditoj nur timigas la riĉulojn. Sed mi ne estas riĉulo. Mi havas nenion valoran por la rabistoj. Do kial mi timas ilin? Mi havas nek zorgon en la vilaĝo, nek timon en la arbaro. Posedante nur amon kaj kompatemon mi sekvas la rektan vojon al la Vero."
+
  "Ĉu vi ne timas?" ili demandis. "Neniom," respondis la Iluminiĝinto, "la ekvido al la banditoj nur timigas la riĉulojn. Sed mi ne estas riĉulo. Mi havas nenion valoran por la rabistoj. Do kial mi timas ilin? Mi havas nek zorgon en la vilaĝo, nek timon en la arbaro. Posedante nur amon kaj kompatemon mi sekvas la rektan vojon al la Vero."
  
  Tiamaniere li klarigis pri la sentimeco al la fortunaj homoj de la karavano. Liaj vortoj pacigis ilin, kaj ili honoris lin.
+
  Tiamaniere li predikis pri la sentimeco al la fortunaj homoj de la karavano. Liaj vortoj pacigis ilin, kaj ili honoris lin.
  
  Post longa vivo disvolvante la Kvar Sanktaj Mensstatojn, li mortis kaj renaskiĝis en alta ĉiela mondo.
+
  Post longa vivo, praktikinte la Kvar Sanktajn Mensstatojn, li mortis kaj renaskiĝis en alta ĉiela mondo.
  
  La moralinstruo estas: Estas avantaĝo ĉe sanktulo.
+
  La moralinstruo estas: Tio alportas avantaĝon, ke oni havigas al si sanktulon ĉirkaŭe.

Kiel registrite je 18:28, 18 Jun. 2012