83. Heroo Nomata Misŝanciganto: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  83. Heroo Nomata Misŝanciganto   [Amikeco]   Iam antaŭe estis granda riĉulo, kiu estis fama bonulo. Li havis bonan amikon, kiu ial havis strangan nomon Misŝancig...')
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:57, 16 Jun. 2012

  83. Heroo Nomata Misŝanciganto

  [Amikeco]

  Iam antaŭe estis granda riĉulo, kiu estis fama bonulo. Li havis bonan amikon, kiu ial havis strangan nomon Misŝanciganto. Ili estis treplej bonaj amikoj ekde kiam ili estis malgrandaj infanoj kune farantaj argilajn kukojn. Ili vizitis la samajn lernejojn kaj ĉiam helpis unu al la alia.

  Post la diplomiĝo Misŝanciganto havis tre malfacilan tempon. Li ne povis trovi laboron por sin vivteni. Do li iris viziti sian vivlongan dumvivan amikon, la prosperan kaj sukcesplenan riĉulon. La riĉulo estis bonkora kaj konsolis sian amikon Misŝanĉiginto, kaj ĝojplene dungis lin por mastrumi siajn havaĵojn kaj aferojn.

  Post kiam Misŝanciganto eklaboris en la etaĝdomo de la riĉulo, lia nomo fariĝis komuna en la domo. Oni diris: "tendu momenton, Misŝanciganto." "Rapide, Misŝanciganto." "Faru ĉi tion, Misŝanciganto." "Faru tion, Misŝanciganto."

  Post nelonge la najbaroj de la riĉulo venis al li kaj diris: "Kara amiko kaj najbaro. Ni zorgas pri tio, ke misfortuno trafos vin. Via administranto de la etaĝdomo havas tre strangan kaj malbenan nomon. Vi ne plu devas lasi lin loĝi ĉe vi. Lia nomo plenigis vian domon per la onidiro, 'Atendu momenton, Misŝanciganto.' 'Rapidu, Misŝanciganto.' 'Faru ĉi tion, Misŝanciganto.' 'Faru tion, Misŝanciganto.' Oni nur uzas la vorton 'Misŝanciganto' kiam oni volas kaŭzi malbonan ŝancon aŭ misfortunon. Eĉ hejmaj feoj timiĝus kaj forkurus konstante aŭdinte tiun vorton. Tio nur donos misfortunon al via familio. La viro nomata Misŝanciganto estas malbeno al vi. Li estis mizera kaj malbela. Kian profiton vi povos gajni restigante tian homon ĉe vi?"

  La riĉulo respondis: "Misŝanciganto estas mia plej bona amiko! Ni subtenis kaj prizorgis unu la alian ekde kiam ni estis malgrandaj infanoj kune farantaj argilajn kukojn. Mi ne povas rifuzi lin kaj perdi nian amikecon nur pro lia nomo. Krome, nomo nur estas uzata por rekoni iun."

  "La saĝuloj ne donas al nomo alian penson. Nur malsaĝuloj estas superstiĉaj pri la sonoj, vortoj kaj nomoj. Ili faras nek bonan sanĉon, nek malbonan ŝancon." Tiel dirante, la riĉulo rifuzis sekvi la admonon de siaj enmiksiĝemaj najbaroj.

  Iutage li forvojaĝis al sia hejmvilaĝo. Kiam li forlasis, li petis sian amikon Misŝanciganto mastrumi sian hejmon.

  Okazis hHazardeo, ke bando de rabistoj aŭdis pri la forvojaĝo de la riĉulo. Ili opiniis, ke estas perfekta tempo por prirabi la etaĝdomon. Do ili sin armis per diversaj armiloj kaj ĉirkaŭis la domon de la riĉulo dum la nokto.

  Samtempe, la fidela Misŝanciganto supozis, ke rabistoj eble atakos. Do li restis tutan nokton por gardi la posedaĵon de sia amiko. Kiam li vidis la bandon ĉirkaŭanta la domon, li vekis ĉiujn en la domo. Li ordonis ilin sonigi kornojn, frapi tamburojn kaj fari tiel grandan bruon kiel ili povis.

  Aŭdinte ĉion ĉi, la banditoj pensis: "Oni donis al ni eraran informon. Certe estas multaj homoj en la etaĝdomo kaj la riĉulo ankoraŭ restas en la hejmo." Do ili tuj forkuris forĵetinte siajn bastonojn kaj aliajn armilojn.

  La sekvan matenon, oni el la etaĝdomo surpriziĝis vidinte la forĵetintajn armilojn. Ili diris unu al la aliaj: "Se ni ne havus tiel saĝan domprotektanton, ĉiuj havaĵoj de ni en la etaĝdomo priŝteliĝus. Misŝanciganto fariĝis heroo! Anstataŭ alporti malbonan ŝancon, tia forta amiko estas granda beno al la riĉulo."

  Kiam la mastro de la etaĝdomo revenis, liaj najbaroj vidis lin kaj raportis al li pri la okazaĵo. Li diris: "Vi ĉiuj deadmonis min lasi mian amikon resti ĉe mi. Se mi agus laŭ via admono, mi havus neniun moneron hodiaŭ!

  "Kune piediri sep paŝojn estas sufiĉe por komenci amikecon. Daŭre piediri por dek du paŝojn faros lojalan amikecon. Resti kune dum monato faras proksiman parenciĝon. Kaj por pli longa tempo, la amiko fariĝos kiel dua memo. Do mia amiko Misŝanciganto ne plu estas misŝanĉiganto, sed granda beno!"

  La moralinstruo estas: Ju pli longas la amikeco, des pli grandas la rekompencoj.