75. Fiŝo farita Miraklon: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  75. Fiŝo farita Miraklon   [Povo de Vero]   Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis kiel fiŝo en lageto de norda Hindio. Estis multspecaj fiŝoj grandaj kaj malgran...')
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:35, 13 Jun. 2012

  75. Fiŝo farita Miraklon

  [Povo de Vero]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis kiel fiŝo en lageto de norda Hindio. Estis multspecaj fiŝoj grandaj kaj malgrandaj, vivantaj kune kun la Bodhisatvo en la lageto.

  Okazis severa sekeco. La pluva sezono ne venis kiel kutime. Mortis la plantaĵoj de homoj, kaj sekiĝis multaj lagetoj, lagoj kaj riveroj.

  La fiŝoj kaj testudoj fosis suben kaj sin kaŝis en koton, freneze klopodis teni malsekecon por sin savi. La korvoj plezuriĝis de ĉio ĉi. Ili penetrigis siajn bekojn en la koton, eltrenis la timigitajn fiŝetojn kaj englutis ilin.

  La iluminiĝinto malĝojis pri la sufero de doloro kaj morto de aliaj fiŝoj kaj pleniĝis de bedaŭro kaj kompatemo. Li konsciis, ke li estis la ununura, kiu povis savi ilin. Sed tio estis miraklo.

  La vero estis, ke li sin tenis senkulpa neniam damaĝinte vivon de la aliaj. Li decidis aligi pluvonigi el la ĉielo kaj savi siajn parencojn el iliaj mizero kaj morto per la povo de sia bonkonduta vero.

  Li sin tiris el sub la nigra koto. Li estis granda fiŝo, tiel nigra kiel polurita ebono pro la koto. Li malfermis siajn okulojn, kiuj brilis kiel rubenoj, rigardis supren en la ĉielon kaj vokis la pluvan dion Pajuna. Li kriis laŭte: "Ho, mia amiko Pajuna, dio de pluvo. Mi suferas pro miaj parencoj. Kial vi detenas pluvon de mi, perfekte bonkonduta, kaj faras min suferi en kompato al ĉiuj fiŝoj?"

  "Mi naskiĝis inter fiŝoj. Estas kutimo por ili manĝi aliajn fiŝojn, eĉ el nia propra speco! Sed ekde mia naskiĝo mi neniam manĝis fiŝon eĉ tiel malgrandan kiel rizgrajnon. Fakte, mi neniam damaĝis vivon de la aliuloj. La vereco de mia bona konduto donas al mi rajton ordoni vin: 'Faligu la pluvon! Savu miajn parencojn el la sufero!' "

  Li parolis en la maniero ordoni sian servanton.

  Kaj li daŭrigis, ordonante la grandan pluvan dion Pajuna: "Faligu pluvon el ĉiuj tondronuboj! Ne lasu la korvojn havi siajn kaŝitajn trezorojn. Bedaŭrigu la korvojn por iliaj malbonaj kondutoj. Samtempe el mia malĝojo liberigu min, kiu vivas en perfekta bonkonduteco."

  Post nur mallonga paŭzo, la ĉielo malfermiĝis kun elverŝo de pluvo. Multaj fiŝoj, testudoj kaj eĉ homoj saviĝis de timo al morto. Post kiam la granda fiŝo faris tiun miraklon, li pace mortis kaj renaskiĝis laŭ sia merito.

    La moralinstruo estas: Vera senkulpeco savas multajn vivestaĵojn el sufero.