74. Novaj Hejmoj de la Arbaj Feoj: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  74. Novaj Hejmoj de la Arbaj Feoj   [Saĝa Konsilo]   Iam kiel ĉiuj aliaj vivestaĵoj, la Reĝo de Arbaj Feoj mortis. Reĝo Sakao, reganto de Ĉielo 33, nomumis nov...')
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:35, 13 Jun. 2012

  74. Novaj Hejmoj de la Arbaj Feoj

  [Saĝa Konsilo]

  Iam kiel ĉiuj aliaj vivestaĵoj, la Reĝo de Arbaj Feoj mortis. Reĝo Sakao, reganto de Ĉielo 33, nomumis novan reĝon de Arbaj Feoj. Kiel sia unua oficiala ago, la nova reĝo publikigis ordonon, ke ĉiu arba feo elektu arbon por enloĝi. Same, oni diris, ke ĉiu arbo plezuriĝis pri sia enloĝinta feo.

  Estis saĝa arba feo, kiu estis estro de granda klano. Li proponis al siaj klananoj ne loĝi en la sole starantaj arboj. Anstataŭe estis pli sekure vivi en la arbaraj arboj ĉe li. La saĝaj arbaj feoj loĝiĝis en la arbaro kun sia estro.

  Sed estis iom da malsaĝaj kaj arogantaj arbaj feoj. Ili diris inter si mem: "Kial ni devas loĝi en la amaso? Ni iru al la vilaĝoj, urbetoj kaj urboj loĝataj de homoj. Arbaj feoj loĝantaj tie ricevas la plej bonajn oferaĵojn. Kaj ili eĉ estas adorataj de superstiĉaj lokanoj. Kian vivon ni havos tie!"

  Do ili iris al vilaĝoj, urbetoj kaj urboj, kaj transloĝiĝis en grandaj sole starantaj arboj prizorgataj de homoj. Poste granda ŝtormo okazis iutage. La vento blovegis forte kaj furioze. La grandaj kaj pezaj arboj kun maljunaj malmolaj branĉoj ne povis stari firme en la ŝtormo. La dikaj branĉoj forfalis, arbotrunkoj rompiĝis en du partojn, kaj iuj arboj eĉ elradikiĝis. Sed la arboj en la arbaro interapogis unuj al la aliaj, kaj povis kliniĝi kaj subteni reciploke en la granda vento. Do ili nek rompiĝis nek falis.

  Detruiĝis la hejmoj de la arbaj feoj en la vilaĝoj, urbetoj kaj urboj. Ili kunvenigis siajn infanojn kaj revenis al la arbaro. Ili plendis al la saĝa klanestro pri siaj malfortunoj sur la grandaj solaj arboj en la homa regiono. Li diris: "Tio estas okazaĵo al la arogantuloj, kiuj ignoris la saĝan admonon kaj foriradis per si mem."

  La moralinstruo estas: Malsaĝuloj surdas al saĝaj vortoj.