67. Fratineco pli superas ol edzineco kaj patrineco: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  67. Fratineco pli supera ol edzineco kaj patrineco   [Inteligenta Virino]   Iam antaŭe kelkaj banditoj prirabis vilaĝon kaj fuĝis en densan arbaron. Kelkaj viroj ...')
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:13, 10 Jun. 2012

  67. Fratineco pli supera ol edzineco kaj patrineco

  [Inteligenta Virino]

  Iam antaŭe kelkaj banditoj prirabis vilaĝon kaj fuĝis en densan arbaron. Kelkaj viroj de la vilaĝo postkuris ilin. Ili ĉirkaŭis la arbaron kaj serĉis la rabistojn, sed trovis neniun.

  Kiam ili iris el la arbaro ili vidis tri farmantojn plugantaj en ilia kampo. Ili tuj kaptis ilin kaj diris: "Aha! Vi banditoj ŝajnigantaj senkulpajn farmantojn interesiĝas nur pri plugado! Venu kun ni al la reĝo, ŝtelistoj!" Ili ligis ilin kaj kondukis ilin kiel kaptitojn al la reĝo. Li ŝlosis ilin en la palaca malliberejo.

  Poste virino ekfrekventis la palacan korton. Por kelkaj tagoj ŝi venis kaj ploris kiel en funebrado.

  Iutage la reĝo aŭdis ŝian ploradon kaj petis ŝin eniri. Li demandis, kial ŝi ploris. Ŝi dir: "Mi aŭdis, ke ĉiuj miaj edzo, filo kaj frato ĉiuj estas viaj malliberuloj, VVia Reĝa Moŝto"

  La reĝo ordonis alvenigi la tri virojn el la malliberejo. Estante malavara reganto, li diris al la virino: "Mi donos al vi unu el la tri. Kiun vi elektos?"

  La virino demandis: "Ĉu vi ne povas doni al mi ĉiujn tri, Via Reĝa Moŝto?" La reĝo respondis: "Ne, mi ne povas."

  Post zorgema konsidero, ŝi diris: "Se vi ne donos al mi ĉiujn tri, donu mian fraton al mi, Via Reĝa Moŝto."

  La reĝo surpriziĝis pri ŝia elekto. Li demandis: "Vi devas elekti vian edzon aŭ filon. Kial vi volas vian fraton anstataŭe?"

  La saĝa virino respondis: "Ho, Via Reĝa Moŝto. Kiam mi iros sur la vojon, mi povos trovi novan edzon. Kaj poste mi povos naski alian filon. Edzo kaj filo estas facile haveblaj al mi en tiu ĉi mondo. Sed ĉar miaj gepatroj jam mortis, mi neniam povos havi alian fraton!"

  La reĝo emociiĝis pro la inteligenteco kaj penskapablo de la simpla virino. Eĉ iuj el liaj ministroj ne estis tiel saĝaj kiel ŝi. Do li decidis rekompenci ŝin. Li diris: "Mi redonos ĉiujn tri al vi, viajn fraton, edzon kaj filon."

  La moralinstruo estas: Kiu havas saĝan fratinon, tiu estas fortuna frato.