64, 65. Vilaĝa Viro kaj Urba Edzino: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  64, 65. Vilaĝa Viro kaj Urba Edzino   [Adulto]   Iam fama instruisto instruis en kaj ĉirkaŭ Benareso. Li havis pli ol 500 lernantojn. Unu el ili venis de malproks...')
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:51, 10 Jun. 2012

  64, 65. Vilaĝa Viro kaj Urba Edzino

  [Adulto]

  Iam fama instruisto instruis en kaj ĉirkaŭ Benareso. Li havis pli ol 500 lernantojn. Unu el ili venis de malproksima kampara vilaĝo. Sciante malmulte pri la kondutoj de urbanoj, li enamiĝis kun benaresa knabino kaj edziĝis al ŝi. Post la geedziĝo li daŭrigis sian lernadon ĉe la instruisto. Sed li komencis malĉeesti en la kurso, iam restante du aŭ tri tagojn ekstere ĉiufoje.

  Lia edzino kutime faris ĉion, kion ŝi volis. Ŝi eĉ ne estis fidela kaj lojala kvankam ŝi edziniĝis al la studento. Ŝi havis ankaŭ sekretajn amatojn.

  En iuj tagoj post sia kunesto kun sia amato, ŝi kondutis tre humile kun sia edzo. Ŝi parolis milde kaj klopodadis por plezurigi lin. Sed en aliaj tagoj kiam ŝi faris nenian kulpon, ŝi estis kruda kaj agresema. Ŝi kriis al sia edzo kaj ĉagrenigis lin. Tio preskaŭ frenezigis lin. Li tute konfuziĝis de tio, ke ŝi malsame kondutis varie de tempo al tempo.

  La vilaĝano estis tiel ĉagrenita, ke li malĉeestis en siajn klasojn. Kaj kiam li restis hejme, li trovis, ke la urbanino estas malĉasta. Li estis tiel malĝoja, ke li malĉeestis en la lernejo por sep aŭ ok tagoj.

  Kiam li finfine sin montris en la lernejo, la fama instruisto demandis: "Junulo, kial vi malĉeestis dum tiel longa tempo? Kio okazis al vi?" Li respondis: "Sinjoro, mia edzino ege trompas min. En iuj tagoj ŝi kondutas kiel humila servistino, sed en aliaj tagoj ŝi fariĝas aroganta kaj agresema, kruda kaj malica. Mi ne povas priskribi ŝin. Mi ne scias kion fari kaj kie iri porpeti helpon. Jen kial mi ne ĉeestis en viajn klasojn."

  La instruisto diris: "Ne maltrankviliĝu, junulo. Riveroj permesas la banon de ĉiuj homoj, riĉaj kaj malriĉaj. Ŝoseoj ankaŭ malfermiĝas al ĉiuj veturiloj, grandaj kaj malgrandaj. Malavaraj homoj konstruas ĉevojajn domojn por gajni meritojn, kaj ĉiuj homoj rajtas dormi tie. Same, ĉiuj estas bonvenaj preni akvon el la vilaĝa puto.

  "Same, estas iuj virinoj, kiuj ne estas fidelaj al unu viro. Ili ŝatas teni sekretajn amatojn. Tio nur estas kondutoj de iuj homoj. Estas malfacile kompreni kial ili kondutas tiamaniere. Sed kial vi koleras pri tio, kion vi ne povas ŝanĝi?

  "En iuj tagoj post kiam via edzino kunestis kun amato, ŝi kondutis milde kaj humile. Sed en aliaj tagoj kiam ŝi faris nenion eraran, ŝi kondutis krude kaj senskrupule. Tio nur estas kutimo de iuj homoj. Do kial vi koleras pri tio, kion vi ne povas ŝanĝi?

  "Kontaktu ŝin enlaŭ ŝia kutimo. Vivu kun ŝi en la sama komprenema maniero, ĉu ŝi estas bonkora aŭ malica al vi. Kial vi koleras pri tio, kion vi ne povas ŝanĝi?"

  "La lernanto de la vilaĝo sekvis la konsilon de la fama instruisto. La konduto de lia urba edzino ne plu ĝenis lin. Kiam ŝi konsciis, ke ŝia konduto ne plu estis sekreto, ŝi forlasis sian amaton kaj ŝanĝis sian konduton.

  La moralinstruo estas: Komprenemo mildigas koleron.