66,251. La Saĝo de Reĝino Mildkoro: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  66,251. La sSaĝo de Reĝino Mildkoro   [Avido]   Iam la Iluminiĝinto naskiĝis en riĉa altklasa familio en la urbo Kasi de norda Hindio. Kiam li fariĝis junulo, ...')
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:50, 10 Jun. 2012

  66,251. La sSaĝo de Reĝino Mildkoro

  [Avido]

  Iam la Iluminiĝinto naskiĝis en riĉa altklasa familio en la urbo Kasi de norda Hindio. Kiam li fariĝis junulo, li finis sian lernadon. Poste li rezignis ordinarajn dezirojn kaj forlasis la ĉiutagan mondon. Li fariĝis sanktulo kaj loĝis sole en Himalajaj arbaroj. Li meditadis por longa tempo, atingis altan mensan povon, kaj pleniĝis de internaj feliĉoj.

  Iutage li venis al la urbo Benareso pro manko de salo. Li pasigis nokton en la reĝa ĝardeno. Matene li sin lavis, ligis sian hararon en tuberon sur la kapo kaj sin vestis en nigra felo de antilopo. Li faldis la kutime vestitan robon faritan el ruĝa arbŝelo. Poste li iris al la urbo por kolekti manĝaĵon.

  Kiam li atingis la palacan pordegon, Reĝo Brahmadato faris promenadon sur sia teraso. Kiam la reĝo vidis la modestan sanktulon, li pensis, ke la sanktulo nepre jam atingis la perfektan kvietecon. Li ordonis al siaj servistoj konduki lin en la palacon.

  La reĝo petis la sanktulon sidiĝi sur luksan kuŝseĝon, kaj regalis lin per tre bonaj manĝaĵoj. Li dankis la reĝon. La reĝo diris: "Vi estas bonvena loĝi en mia kortega ĝardeno por ĉiam. Mi provizos al vi la '"kvar vivbezonaĵojn', kiuj estas manĝaĵo, vestaĵo, loĝejo kaj medicinaĵo. Tion farante, mi povos gajni meriton kondukantan min renaskiĝi en la ĉiela mondo."

  La sanktulo akceptis la bonkoran inviton. Li pasigis sekvajn 16 jarojn vivante en la reĝa ĝardeno de Benareso. Dume li instruis ĉiujn en la reĝa familio kaj ricevis la kvar vivbezonaĵojn de la reĝo.

  Iutage Reĝo Brahmadato decidis iri al landlimo por subpremi ribelon. Antaŭ la forlaso li ordonis sian reĝinon prizorgi la bezonaĵon de la sanktulo. Ŝia nomo estis Reĝino MildkoroMildkoro.

  Ŝi preparis manĝaĵon ĉiutage por la sanktulo. Iutage li malfrue atingis la palacon por sia manĝo. Dum atendado, Reĝino MildkoroMildkoro sin refreŝigis per parfumita bano, sin vestis en belaj vestaĵoj kaj juveloj, kaj kuŝiĝis sur la kuŝseĝo.

  Samtempe la Iluminiĝinto meditis en speciala plezura mensstato. Kiam li konsciis pri la tempo, li uzis la povon de sia mensa pureco kaj flugis tra la aero al la palaco.

  Kiam Reĝino MildkoroMildkoro aŭdis la susuron de lia arbŝela robo, ŝi leviĝis subite de la kuŝseĝo. Tiam ŝia bluzo hazarde subglitis dum momento, kaj la sanktulo ekvidis ŝin de la fenestro kiam li eniris. Li surpriziĝis je la nekutima vido de la belega reĝidino.

  Deziro, kiu jam subiĝis sed ankoraŭ ne foriĝis, leviĝis en li. Ĝi similis al tio, ke kobro kun plilarĝiganta nuko leviĝis el la korbo, kie li restis. Lia deziro perdis purecon. Li vundiĝis kiel korvo kun rompita flugilo.

  La sanktulo ne povis manĝi sian manĝaĵon. Li portis ĝin al sia templo situanta en la kortega ĝardeno, kaj metis ĝin sub sian liton. Lia menso estis sklavigita de la vido al la bela Reĝino MildkoroMildkoro. Lia koro bruliĝis de avido. Li restis sur la lito sen manĝi kaj trinki por sekvaj sep tagoj.

  Fine la reĝo revenis hejmen. Li iris ĉirkaŭ la urbo kaj poste rekte en la ĝardenan templon por viziti la sanktulon. Vidante lin kuŝanta sur la lito, li pensis, ke li estis malsana. Li purigis la templon kaj sidiĝis ĉe li. Li ekmasaĝis liajn piedojn kaj demandis: "Estimata majstro. Kio okazis al vi? Ĉu vi malsaniĝis?"

  La sanktulo respondis: "Ho, granda reĝo, mia malsano estas tio, ke mi estis katenita en la ĉenoj de avido." "Kio estas via avido?" demandis la reĝo. "Reĝino MildkoroMildkoro, Via Reĝa Moŝto." "Estimata," diris la reĝon "mi donos MildkoroMildkoron al vi. Venu kun mi."

  Kiam ili atingis la palacon, Reĝo Brahmadato vestigis sian reĝinon per ŝiaj plej bonaj vestaĵoj kaj juveloj. Poste li sekrete petis ŝin, ke ŝi helpu la malfortunan sanktulon reakiri sian purecon. Ŝi respondis: "Mi scias kion fari, Via Moŝto. Mi savos lin." Poste la reĝo fordonis ŝin kaj ŝi forlasis la palacon kune kun la sanktulo.

  Post kiam ili pasis tra la ĉefa pordo, ŝi diris: "Ni bezonas domon por vivi. Reiru kaj petu ĝin de la reĝo." Li reiris kaj petis domon de la reĝo. La reĝo donis al ili eksteran domon malgrandan kaj kadukan.

  La sanktulo gvidis la reĝinon al ilia nova domon, sed la reĝino rifuzis eniri. Li demandis kial. Ŝi diris:"Estas malpure ĉi tie. Reiru al la reĝo kaj prenu ŝovelilon kaj korbon." Li obeis kaj post kiam li revenis, ŝi ordonis lin fari ĉiujn purigojn. Li eĉ ŝminkis la murojn kaj plankojn per freŝa bovfekaĵo.

  Poste ŝi ordonis lin iri al la palaco kaj preni ŝian liton, poste seĝon, lampon, littukon, kuirpoton kaj akvokruĉon sinsekve. Ŝi ordonis lin preni ĉiun el ĉio unufoje, kaj li obeis devoplene. Ŝi ordonis lin preni akvon por ŝia bano kaj ankaŭ multajn aliajn objektojn. Li portis akvon por ŝia bano kaj poste aranĝis la liton. Fine ili sidiĝis ŝultro-ĉe-ŝultre sur la liton. Subite ŝi kaptis lin je la barbo kaj skuis lin tien kaj reen. Tirante lin al si, ŝi diris: "Ĉu vi memoras, ke vi estas sanktulo kaj pastro?"

  Nur tiam li sin liberigis el la freneza enamiĝo kaj ekkonsciis, kiu li estas. Regajninte memkonsciencon, li pensis: "Ho, en kiel kompatindan situacion mi falis. Mi blindiĝis pro mia avido kaj fariĝis sklavo. Je la komenco de nur ekvido al virino, la freneza deziro povos konduki min en inferan mondon. Mia korpo estis brulanta, kiel sago de avido trafis min je la koro. Sed ne estis sanganta vundo! Ne vidu ŝian korpon kiel realan. Mia propra malsaĝo kaŭzis ĉujn miajn suferojn."

  Poste li diris laŭte: "Hodiaŭ mi redonos la saĝan Reĝinon MildkoroMildkoron al la nobla Reĝo Brahmadato. Poste mi reflugos al mia arbara hejmo!"

  Akompaninte ŝin en la palacon, li diris al la reĝo: "Mi ne plu volas vian reĝinon. Antaŭ ol mi havis ŝin, ŝi estis mia nura avido. Post kiam mi havis ŝin, unu avido kondukis alian senfine, ĝis nur al infero."

  Per siaj inteligenteco kaj vivscio la saĝa Reĝino MildkoroMildkoro oferis grandan donacon al la sanktulo. Anstataŭ profiti de lia malforto, ŝi repurigis lin.

  En perfekta kvieteco la Iluminiĝinto leviĝis en la aeron, faris predikadon al la reĝo, kaj poste magie flugis al Himalajaj arbaroj. Li neniam revenis al la ordinara mondo. Post jaroj da meditado en paco kaj plezuro, li mortis kaj renaskiĝis en altan ĉielan mondon.

  La moralinstruo estas: Avido sklavigas kaj saĝo liberigas.