57, 224. Sinjoroj Simio kaj Krokodilo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  57, 224. Sinjoroj Simio kaj Krokodilo   [Bonaj Kondutoj]   Iam antaŭe sinjoro Simio vivis sola ĉe riverbordo. Li estis forta kaj plej granda saltisto.   En la...')
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:05, 7 Jun. 2012

  57, 224. Sinjoroj Simio kaj Krokodilo

  [Bonaj Kondutoj]

  Iam antaŭe sinjoro Simio vivis sola ĉe riverbordo. Li estis forta kaj plej granda saltisto.

  En la mezo de la rivero estis bela insulo kovrita de arboj de mangoj, ananasoj kaj aliaj fruktoj. Estis hazarde, ke roko etendiĝis el la akvo en la mezo de la bordo kaj insulo. Kvankam ŝajne neeble, sinjoro Simio kutime saltis de la riverbordo al la roko, kaj de la roko al la insulo. Li kutime manĝis fruktojn sur la insulo tutan tagon kaj revenis hejmen per la sama vojo vespere.

  Altklasa paro vivis ĉe la sama rivero. Ili estis gesinjoroj Krokodilo. Ili atendis la naskiĝon de sia unua bebo. La graveda sinjorino Krokodilo de tempo al tempo deziris manĝi ion eksterordinaran, do ŝi faradis ne ordinarajn postulojn al sia fidela edzo.

  Kiel aliaj bestoj, sinjorino Krokodilo miris, ke sinjoro Simio saltadis al la insulo. Iutage venis al ŝi subita deziro por manĝi la koron de sinjoro Simio. Por plezurigi ŝin, sinjoro Krokodilo promesis, ke li tuj akiros la koron de sinjoro Simio por vespermanĝo.

  Sinjoro Krokodilo iris kaj kuŝis sur la roko inter la riverbordo kaj insulo. Li atendis sinjoron Simion reveni vespere por kapti lin.

  Kiel kutime sinjoro Simio pasigis tutan tagon sur la insulo. Kiam estis tempo por reveni al lia hejmo sur la bordo, li rimarkis, ke la roko vidiĝas elkreskiĝinta. Ĝi estis pli alta ol li memoris. Li pririgardis kaj trovis, ke la rivera nivelo estas sama kiel matene. Sed la roko sendube plialtiĝis. Li tuj eksuspektis pri la ruza sinjoro Krokodilo.

  Por certiĝi pri tio, li kriis al la direkto de la roko. "Haj, sinjoro Roko. Kiel vi fartas?" Li kriis tri foje. Poste li kriis: "Vi kutime respondas min kiam mi parolas al vi. Sed hodiaŭ vi diris nenion. Kio okazis al vi, sinjoro Roko?"

  Sinjoro Krokodilo pensis: "Sendube en aliaj tagoj tiu ĉi roko kutime parolas kun la simio. Mi ne povas atendi ĝis parolos la muta roko! Mi devas paroli kiel la roko por trompi lin." Do li kriis: "Mi fartas bone, sinjoro Simio. Kion vi volas?"

  Sinjoro Simio demandis: "Kiu vi estas?"

  La krokodilo respondis senpripense: "Mi estas sinjoro Krokodilo."

  "Kial vi kuŝas tie?" demandis la simio.

  Sinjoro Krokodilo respondis: "Mi atendas por preni vian koron. Vi ne povos forfuĝi, sinjoro Simio."

  La saĝa simio pensis: "Aha! li diris la praveveron. Ne estas alia vojo por atingi la riverbordon. Do mi devas trompi lin."

  Li do kriis: "Sinjoro Krokodilo, mia amiko. Verŝajne vi jam kaptis min. Do mi donos mian koron al vi. Malfermu vian faŭkon kaj kaptu ĝin kiam mi preterpasos."

  Kiam sinjoro Krokodilo malfermis sian faŭkon, li malfermis ĝin tiel grande, ke liaj okuloj malfermiĝis. Vidinte tion, sinjoro Simio senprokraste sin ĵetis sur la verton de sinjoro Krokodilo kaj tuj saltis al la riverbordo.

  Kiam sinjoro Krokodilo konsciis, ke li estas venkita, li admiris la sukceson de sinjoro Simio. Kiel bona sportisto en la konkurso, li laŭdis la venkinton. Li diris: "Sinjoro Simio, mia intenco kontraŭ vi estis malbona. Mi volis mortigi vin kaj preni vian koron nur por plezurigi mian edzinon. Sed vi volis nur savi vin kaj damaĝis neniun. Mi gratulas vin!"

  Sinjoro Krokodilo revenis al la sinjorino. Komence ŝi senesperiĝis kontraŭ li, sed kiam la malgranda bebo naskiĝis, ili portempe forgesis sian konflikton.

  La moralinstruo estas: Bona venkito estas vera sinjoro.