8. Paŝtisto ŝtelis vestaĵojn el reĝa trezorejo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
Linio 1: Linio 1:
  8. Paŝtisto ŝtelis vestaĵojn el la reĝa trezorejo
+
8. ŜTELISTO KAJ LA ŜTELITAJ VESTOJ
  
  Iam antaŭe paŝtisto priŝtelis trezorejon de la reĝo kaj forkuris malproksimem. La reĝo elsendis homojn al diversaj lokoj por kapti lin. Fine oni trovis kaj eskortis lin al la reĝo. La reĝo demandis, de kie li havigis al si la vestaĵojn. Li respondis: "La vestaĵojn mi heredis de mia avo."
+
Iam en la pasinteco montara paŝtisto priŝtelis la trezorejon de la reĝo kaj forfuĝis malproksimen. La reĝo sendis serĉi lin en diversaj lokoj. Fine oni arestis la ŝteliston kaj eskortis lin al la reĝo. La reĝo demandis, de kie li havigis al si la vestojn. Li respondis: “La vestoj estis la havaĵoj de mia avo.
  
  La reĝo ordonis, ke li sin vestu per la vestaĵoj. La vestaĵoj ne apartenis al la paŝtisto, do li tute ne sciis kiel sin vesti per ili konvene. Li surpiedigis tion, kion oni portis sur la manoj kaj surkapigis tion, kion oni surhavis ĉirkaŭ la talio.
+
La reĝo ordonis, ke li sin vestu per la vestoj. La vestoj tute ne apartenis al la montano, do li tute ne sciis kiel konvene sin vesti per ili. Li surmetis gantojn sur la piedojn kaj taliozonon sur la kapon.
  
  Vidinte tion, la reĝo kunvenigis la korteganojn kaj parolis pri tio. Li diris al la ŝtelisto: "Se la vestaĵoj apartenus al via avo, vi devus scii kiel surporti ilin. Kiel vi surportis ilin malkonvene kaj surmetis la suprajn vestaĵojn malsupre? Pro via fuŝaĵo oni scias bone, ke la vestaĵoj ne apartenas al vi, sed estas priŝtelitaj de vi."
+
Vidinte tion, la reĝo kunvenigis la korteganojn kaj detale informis ilin pri la afero. Li diris al la ŝtelisto: “Se la vestojn vi heredus de via avo, vi ja devus scii kiel vestiĝi per ili. Kial vi vestiĝis per ili malkonvene kaj surmetis la suprajn vestaĵojn malsupre? Pro via fuŝaĵo oni scias bone, ke la vestoj estas ŝtelaĵoj anstataŭ viaj heredaĵoj.
  
  Mi prenas la rakonton kiel simbolon. La reĝo simbolas la Budhon kaj la trezoro simbolas la Darmon. La malsaĝa paŝtisto simbolas kredantojn de aliaj religioj. Preninte la budhan instruon, ili metas ĝin en sian doktrinon kiel sian propran scion. Tamen pro ilia nekompreno al ĝi, ili uzas ĝin malĝuste kaj mistifikas aliajn homojn, anstataŭ klarigi la veran signifon. Ili similas al la paŝtisto, kiu ŝtelis trezorajn vestaĵojn de la reĝo, sed nek sciis detale pri ili, nek povis sin vesti per ili konvene.
+
Mi prenas ĉi tiun rakonton kiel simbolon. La reĝo simbolas budhojn, la trezoro darmon kaj la malsaĝa montano alireligiulojn. Aŭdinte la budhan instruon, ili ĝin metas en sian doktrinon kaj prezentas kiel sian propran scion. Tamen pro la senscieco ili ne scias ĝian veran signifon, uzas ĝin mise kaj mistifikas aliajn homojn. Ili similas al la montano, kiu ŝtelis valorajn vestojn de la reĝo, sed nek sciis detale pri ili nek povis vestiĝi konvene per ili.

Nuna versio ekde 09:21, 24 Nov. 2025

8. ŜTELISTO KAJ LA ŜTELITAJ VESTOJ

Iam en la pasinteco montara paŝtisto priŝtelis la trezorejon de la reĝo kaj forfuĝis malproksimen. La reĝo sendis serĉi lin en diversaj lokoj. Fine oni arestis la ŝteliston kaj eskortis lin al la reĝo. La reĝo demandis, de kie li havigis al si la vestojn. Li respondis: “La vestoj estis la havaĵoj de mia avo.”

La reĝo ordonis, ke li sin vestu per la vestoj. La vestoj tute ne apartenis al la montano, do li tute ne sciis kiel konvene sin vesti per ili. Li surmetis gantojn sur la piedojn kaj taliozonon sur la kapon.

Vidinte tion, la reĝo kunvenigis la korteganojn kaj detale informis ilin pri la afero. Li diris al la ŝtelisto: “Se la vestojn vi heredus de via avo, vi ja devus scii kiel vestiĝi per ili. Kial vi vestiĝis per ili malkonvene kaj surmetis la suprajn vestaĵojn malsupre? Pro via fuŝaĵo oni scias bone, ke la vestoj estas ŝtelaĵoj anstataŭ viaj heredaĵoj.”