18. Proksimiĝi al la akrilo: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
||
| Linio 1: | Linio 1: | ||
| − | + | 18. PROKSIMIĜO AL AKRIGILO | |
| − | + | Iam en la pasinteco mizera malriĉulo laboris por la reĝo. Li malgrasiĝis tagon post tago pro la longa laboro. La reĝo eksentis kompaton kaj donacis al li mortan kamelon. | |
| − | + | Ricevinte la donacon, la malriĉulo tuj eklaboris por senfeligi ĝin. Kiam lia tranĉilo malakriĝis, li serĉadis ŝtonan akrigilon. Fine li trovis la malgrandan akrigilon en la supra etaĝo, akrigis la tranĉilon kaj malsupreniris por daŭrigi la laboron. | |
| − | + | Tiel li supreniradis multfoje por reakrigi la tranĉilon kaj ege laciĝis pro tio. Enuinte pri la suprenirado, li portis la kamelon sur la supran etaĝon por proksimigi ĝin al la akrigilo. Oni mokridis lin pro la stultaĵo. | |
| − | + | Iuj malsaĝuloj klopodas akumuli monon per metodo kontraŭ disciplino kun intenco, ke ili faru bonfaron per la mono por renaskiĝi en la ĉielo. Ili rikoltos tro malmulte kontraŭ la granda klopodo kvazaŭ ili portus mortintan kamelon al la supra etaĝo por proksimiĝi al malgranda akrigilo. | |
Nuna versio ekde 09:30, 24 Nov. 2025
18. PROKSIMIĜO AL AKRIGILO
Iam en la pasinteco mizera malriĉulo laboris por la reĝo. Li malgrasiĝis tagon post tago pro la longa laboro. La reĝo eksentis kompaton kaj donacis al li mortan kamelon.
Ricevinte la donacon, la malriĉulo tuj eklaboris por senfeligi ĝin. Kiam lia tranĉilo malakriĝis, li serĉadis ŝtonan akrigilon. Fine li trovis la malgrandan akrigilon en la supra etaĝo, akrigis la tranĉilon kaj malsupreniris por daŭrigi la laboron.
Tiel li supreniradis multfoje por reakrigi la tranĉilon kaj ege laciĝis pro tio. Enuinte pri la suprenirado, li portis la kamelon sur la supran etaĝon por proksimigi ĝin al la akrigilo. Oni mokridis lin pro la stultaĵo.
Iuj malsaĝuloj klopodas akumuli monon per metodo kontraŭ disciplino kun intenco, ke ili faru bonfaron per la mono por renaskiĝi en la ĉielo. Ili rikoltos tro malmulte kontraŭ la granda klopodo kvazaŭ ili portus mortintan kamelon al la supra etaĝo por proksimiĝi al malgranda akrigilo.