Antaŭparolo pri Sutro de cent paraboloj: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 1: Linio 1:
  Antaŭskribo
+
PREFACO
  
  Jen tiel mi aŭdis. Foje la Budho restis en la Bambueja Monaĥejo de Sravastio kune kun homamaso el tridek ses mil bikŝuoj, bodisatvoj kaj okspecaj patronoj.
 
  
  En la kunsidejo estis kvincent kleruloj kaj bramanoj. Ili stariĝis el sia sidejo kaj diris al la Budho: "Ni aŭdis, ke budhismo havas senkompareble profundan scion, do ni venis por peti instruon. Bonvolu instrui nin."
+
Jen kion mi aŭdis. Foje la Budho restis en la monaĥejo Kalandaka Bambuaro1 de Raĝagriho2 kune kun homamaso de tridek ses mil bikŝuoj, sanktaj bodisatvoj kaj ok specoj da supernaturaj vivestaĵoj3.
  
  La Budho respondis: "Bonege!"
+
En la kunsidejo troviĝis ankaŭ kvincent bramanoj kaj alireligiuloj. Ili stariĝis de sur sia sidejo kaj diris al la Budho: “Ni aŭdis, ke budhisma teorio estas senkompare profunda, do ni speciale venis al vi por peti vian instruon. Bonvolu respondi niajn demandojn.”
  
  Demando: "Ĉu la mondo ekzistas aŭ ne?"
+
La Budho respondis: “Bone, mi donos respondojn al vi.”
  
  Respondo: "Ĝi kaj ekzistas kaj ne ekzistas."
+
Demando: “Ĉu la mondo ekzistas ne?”
  
  Demando: "Se la mondo ekzistas, kial vi diris, ke ĝi ne ekzistas? Se la mondo ne ekzistas, kial vi diris, ke ĝi ekzistas?"
+
Respondo: “Ĝi kaj ekzistas kaj ne.”
  
  Respondo: "Ĝi ekzistas por la vivantoj kaj ne ekzistas por la mortintoj. Do mi povas diri, ke ĝi kaj ekzistas kaj ne ekzistas."
+
Demando: “Se la mondo ekzistas, kial vi diras ne? Se ĝi ne ekzistas, kial vi diras jes?”
  
  Demando: "De kie estiĝis homo?"
+
Respondo: “La mondo ekzistas nur por la vivantoj, sed ne por la mortintoj. Do mi povas diri, ke ĝi kaj ekzistas kaj ne.”
  
  Respondo: "Homo estiĝis de greno."
+
Demando: “De kie estiĝis homo?”
  
  Demando: "De kie estiĝis kvin specaj grenoj?"
+
Respondo: “La homo estiĝis de la kvin cerealoj4.”
  
  Respondo: "Kvin specaj grenoj estiĝis de la kvar elementoj kiaj fajro, vento kaj aliaj."
+
Demando: “De kie estiĝis la kvin cerealoj?”
  
  Demando: "De kie estiĝis la fajro, vento kaj aliaj el la kvar elementoj?"
+
Respondo: “La kvin cerealoj estiĝis el la kvar elementoj5, nome: la tero, akvo, fajro kaj vento.”
  
  Respondo: "La fajro, vento kaj aliaj el la kvar elementoj estiĝis de la senenteco."
+
Demando: “De kie estiĝis la fajro, vento kaj la aliaj el la kvar elementoj?”
  
  Demando: "De kie estiĝis la senenteco?"
+
Respondo: “La fajro, vento kaj la aliaj estiĝis el la malpleneco6.”
  
  Respondo: "De la Nenio."
+
Demando: “De kie estiĝis la malpleneco?”
  
  Demando: "De kie estiĝis la Nenio?"
+
Respondo: “El la nenieco7.”
  
  Respondo: "De la Naturo."
+
Demando: “De kie estiĝis la nenieco?”
  
  Demando: "De kie estiĝis la Naturo?"
+
Respondo: “El la origina naturo8.”
  
  Respondo: "De la Nirvano."
+
Demando: “De kie estiĝis la naturo?”
  
  Demando: "De kie estiĝis la Nirvano?"
+
Respondo: “El la nirvano.”
  
  La Budho demandis: "Kial vi demandas tiel profunde hodiaŭ? Nirvano estas la afero ekster la naskiĝo kaj morto."
+
Demando: “De kie estiĝis la nirvano?
  
  Demando: "Ĉu la Budho nirvaniĝis?"
+
La Budho diris: “Kial nun vi demandas tiel profunde? La Nirvano estas la stato, kiu transcendas la vivon kaj morton.”
  
  Respondo: "Mi ne nirvaniĝis."
+
Demando: “Ĉu vi, la Budho, nirvaniĝis?”
  
  "Se vi ne nirvaniĝis, kiel vi scias, ke regas eterna feliĉo en la nirvano?"
+
Respondo: “Mi ankoraŭ ne nirvaniĝis.”
  
  La Budho diris: "Mi demandas vin, ĉu la vivestaĵoj en la mondo estas feliĉaj aŭ suferaj?"
+
“Se vi ankoraŭ ne nirvaniĝis, kiel vi povus scii, ke la nirvano estas eterna kaj feliĉa?
  
  Respondo: "La vivestaĵoj estas suferegaj."
+
La Budho diris: “Respondu, ĉu la vivestaĵoj estas suferaj aŭ feliĉaj en la mondo?”
  
  La Budho demandis: "Kiel vi diras, ke la vivestaĵoj estas suferaj?"
+
Respondo: “Ili estas tre suferaj.”
  
  Demando: "Mi vidis, ke vivestaĵoj suferas netolereble kiam ili mortas, do mi scias pri la morta sufero."
+
La Budho demandis: “Kial vi diras, ke la vivestaĵoj estas tre suferaj?”
  
  La Budho diris: "Kvankam vi ne mortis, tamen vi scias la suferon de morto; Mi vidis, ke la budhoj el la dek direktoj nek naskiĝas nek mortas, do mi scias, ke eterna feliĉo regas en nirvano."
+
Respondo: “Ni vidas, ke la vivestaĵoj suferas grandajn dolorojn kiam ili mortas, do ni scias pri la morta sufero.
  
  La kvincent kleruloj kaj bramanoj tuj komprenis pri tio. Ili petis kvin preceptojn de la Budho kaj atingis la frukton de Konvertiĝo. Post tio, ili denove sidiĝis.
+
La Budho diris: “Vi bone scias la suferon de morto kvankam vi ankoraŭ ne mortis. Mi vidas, ke la budhoj en la dek direktoj nek naskiĝas nek mortas, do mi scias bone, ke la nirvano estas eterna kaj feliĉa.
  
  La Budho diris: "Bone aŭskultu, mi predikos al vi per paraboloj."
+
La kvincent alireligianoj tuj atingis komprenon pri la budha instruo. Ili promesis observi la kvin maksimojn9 de budhismo kaj atingis la staton de sotapano10. Post tio, ili residiĝis.
 +
 
 +
La Budho diris: “Bone aŭskultu! Mi instruos vin per paraboloj.
 +
 
 +
*1. Kalandaka Bambuaro: (sanskrite: Kalaṇḍaka Veṇuvana) la nomo de la monaĥejo konstruigita de Reĝo Bimbisaro por la Budho kaj liaj disĉiploj en la bambuaro donacita de prestiĝa riĉulo Kalandaka. 竹林精舍
 +
 
 +
*2. Raĝagriho: (sanskrite: Rājagṛha) la ĉefurbo de antikva Magado (nun Rajgir, Barato) grava loko por la frua budhismo. 王舍城
 +
 
 +
*3. La ok specoj da supernaturaj vivestaĵoj: (aṣṭasenā) ili estas budhismaj protektantoj el ĉieluloj (deva; 天) drakoj (nāga; 龙) jakŝoj (yakṣa; 夜叉) gandarvoj (gandharva; 乾闼婆) asuroj (asura; 阿修罗) garudoj (garuḍa; 迦楼罗) kimnaroj (kiṃnara; 紧那罗) kaj mahoragoj (mahorāga; 摩睺罗伽). El ili jakŝo estas potenca demono; gandarvo estas ĉiela muzikisto; asuro estas militema duondio en unu el la ses destinoj; garudo estas magie giganda birdo; kimnaro estas alispeca muzikisto kun korno sur la homa kapo; mahorago estas boaosimila vivestaĵo. 天龙八部
 +
 
 +
*4. La kvin cerealoj: ili estas rizo, trigo, sojfabo, milio kaj hordeo. Ĉi tie ĝi temas pri ĉiuj grenoj. 五谷
 +
 
 +
*5. La kvar elementoj: la elementoj, el kiuj konsistas ĉio en la mondo. Ili estas tero, kiu signifas ĉion malmolan kaj fortikan; akvo, kiu signifas ĉion fluidan; fajro, kiu signifas ĉion varman; kaj vento, kiu signifas spiron kaj aerfluon. 四大
 +
 
 +
*6. Malpleneco: (sanskrite: śūnyatā) la fundamenta manko de eterna esenco en ĉiuj fenomenoj. 空
 +
 
 +
*7. Nenieco: (sanskrite: anupalabdhi) la absoluta neekzisto, eĉ pli profunda ol 'malpleno'. 无所有
 +
 
 +
*8. Origina naturo: (sanskrite: prakṛti/sahaja) la nepoluita natura stato antaŭ pensoj. 本然
 +
 
 +
*9. La kvin maksimoj: sindetenadoj de mortigo, ŝtelo, malĉasto, mensogo kaj ebriigaĵo. 五戒
 +
 
 +
*10. Sotapano: (sanskrite: Sotāpanna) enfluinto; la unua el la kvar progresivaj atingoj de arahanteco. 须陀洹

Kiel registrite je 09:11, 24 Nov. 2025

PREFACO


Jen kion mi aŭdis. Foje la Budho restis en la monaĥejo Kalandaka Bambuaro1 de Raĝagriho2 kune kun homamaso de tridek ses mil bikŝuoj, sanktaj bodisatvoj kaj ok specoj da supernaturaj vivestaĵoj3.

En la kunsidejo troviĝis ankaŭ kvincent bramanoj kaj alireligiuloj. Ili stariĝis de sur sia sidejo kaj diris al la Budho: “Ni aŭdis, ke budhisma teorio estas senkompare profunda, do ni speciale venis al vi por peti vian instruon. Bonvolu respondi niajn demandojn.”

La Budho respondis: “Bone, mi donos respondojn al vi.”

Demando: “Ĉu la mondo ekzistas aŭ ne?”

Respondo: “Ĝi kaj ekzistas kaj ne.”

Demando: “Se la mondo ekzistas, kial vi diras ne? Se ĝi ne ekzistas, kial vi diras jes?”

Respondo: “La mondo ekzistas nur por la vivantoj, sed ne por la mortintoj. Do mi povas diri, ke ĝi kaj ekzistas kaj ne.”

Demando: “De kie estiĝis homo?”

Respondo: “La homo estiĝis de la kvin cerealoj4.”

Demando: “De kie estiĝis la kvin cerealoj?”

Respondo: “La kvin cerealoj estiĝis el la kvar elementoj5, nome: la tero, akvo, fajro kaj vento.”

Demando: “De kie estiĝis la fajro, vento kaj la aliaj el la kvar elementoj?”

Respondo: “La fajro, vento kaj la aliaj estiĝis el la malpleneco6.”

Demando: “De kie estiĝis la malpleneco?”

Respondo: “El la nenieco7.”

Demando: “De kie estiĝis la nenieco?”

Respondo: “El la origina naturo8.”

Demando: “De kie estiĝis la naturo?”

Respondo: “El la nirvano.”

Demando: “De kie estiĝis la nirvano?”

La Budho diris: “Kial nun vi demandas tiel profunde? La Nirvano estas la stato, kiu transcendas la vivon kaj morton.”

Demando: “Ĉu vi, la Budho, nirvaniĝis?”

Respondo: “Mi ankoraŭ ne nirvaniĝis.”

“Se vi ankoraŭ ne nirvaniĝis, kiel vi povus scii, ke la nirvano estas eterna kaj feliĉa?”

La Budho diris: “Respondu, ĉu la vivestaĵoj estas suferaj aŭ feliĉaj en la mondo?”

Respondo: “Ili estas tre suferaj.”

La Budho demandis: “Kial vi diras, ke la vivestaĵoj estas tre suferaj?”

Respondo: “Ni vidas, ke la vivestaĵoj suferas grandajn dolorojn kiam ili mortas, do ni scias pri la morta sufero.”

La Budho diris: “Vi bone scias la suferon de morto kvankam vi ankoraŭ ne mortis. Mi vidas, ke la budhoj en la dek direktoj nek naskiĝas nek mortas, do mi scias bone, ke la nirvano estas eterna kaj feliĉa.”

La kvincent alireligianoj tuj atingis komprenon pri la budha instruo. Ili promesis observi la kvin maksimojn9 de budhismo kaj atingis la staton de sotapano10. Post tio, ili residiĝis.

La Budho diris: “Bone aŭskultu! Mi instruos vin per paraboloj.”

  • 1. Kalandaka Bambuaro: (sanskrite: Kalaṇḍaka Veṇuvana) la nomo de la monaĥejo konstruigita de Reĝo Bimbisaro por la Budho kaj liaj disĉiploj en la bambuaro donacita de prestiĝa riĉulo Kalandaka. 竹林精舍
  • 2. Raĝagriho: (sanskrite: Rājagṛha) la ĉefurbo de antikva Magado (nun Rajgir, Barato) grava loko por la frua budhismo. 王舍城
  • 3. La ok specoj da supernaturaj vivestaĵoj: (aṣṭasenā) ili estas budhismaj protektantoj el ĉieluloj (deva; 天) drakoj (nāga; 龙) jakŝoj (yakṣa; 夜叉) gandarvoj (gandharva; 乾闼婆) asuroj (asura; 阿修罗) garudoj (garuḍa; 迦楼罗) kimnaroj (kiṃnara; 紧那罗) kaj mahoragoj (mahorāga; 摩睺罗伽). El ili jakŝo estas potenca demono; gandarvo estas ĉiela muzikisto; asuro estas militema duondio en unu el la ses destinoj; garudo estas magie giganda birdo; kimnaro estas alispeca muzikisto kun korno sur la homa kapo; mahorago estas boaosimila vivestaĵo. 天龙八部
  • 4. La kvin cerealoj: ili estas rizo, trigo, sojfabo, milio kaj hordeo. Ĉi tie ĝi temas pri ĉiuj grenoj. 五谷
  • 5. La kvar elementoj: la elementoj, el kiuj konsistas ĉio en la mondo. Ili estas tero, kiu signifas ĉion malmolan kaj fortikan; akvo, kiu signifas ĉion fluidan; fajro, kiu signifas ĉion varman; kaj vento, kiu signifas spiron kaj aerfluon. 四大
  • 6. Malpleneco: (sanskrite: śūnyatā) la fundamenta manko de eterna esenco en ĉiuj fenomenoj. 空
  • 7. Nenieco: (sanskrite: anupalabdhi) la absoluta neekzisto, eĉ pli profunda ol 'malpleno'. 无所有
  • 8. Origina naturo: (sanskrite: prakṛti/sahaja) la nepoluita natura stato antaŭ pensoj. 本然
  • 9. La kvin maksimoj: sindetenadoj de mortigo, ŝtelo, malĉasto, mensogo kaj ebriigaĵo. 五戒
  • 10. Sotapano: (sanskrite: Sotāpanna) enfluinto; la unua el la kvar progresivaj atingoj de arahanteco. 须陀洹