50. Reĝido kun Bona Plano: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 1: Linio 1:
  49. Perdo de Novedzino pro Steloj
+
  50. Reĝido kun Bona Plano
  
  [Astrologio]
+
  [Potenco de Superstiĉo]
  
  Iam riĉa familio vivis en Benareso de norda Hindio. Ili aranĝis, ke ilia filo edziĝu al bona kaj honesta fraŭlino en proksima vilaĝo. Ankaŭ la fraŭlino estis tre ĉarma, do ili certis, ke ili ne povos trovi pli bonan edzinon por sia filo.
+
  Iam Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. La iluminiĝinto naskiĝis kiel reĝido, lia filo. La reĝido estis tre inteligenta, kaj finis sian tutan lernadon je la aĝo de dek ses jaroj, do laŭ la aranĝo de la reĝo li fariĝis vicreganto en sia juna aĝo.
  
  La familio de la fraŭlo difinis la daton por la geedziĝo. La familio de la fraŭlino konsentis bonvenigi ilin en la vilaĝo je la geedziĝa tago.
+
  Tiam la plejparto de homoj en Benareso adoris diojn. Ili estis tre superstiĉaj. Ili pensis, ke ĉion kaŭzas la dioj, anstataŭ la rezultoj de iliaj propraj kondutoj. Ili preferis preĝi al tiuj dioj kaj petis specialan favoraĵon. Ili kutime petis de la dioj feliĉan geedziĝon, infanonaskiĝon, riĉaĵon aŭ famon.
  
  Tiam la riĉa familio havis ankaŭ pastron speciale lertan pri astrologio. Li koleriĝis kiam li trovis, ke ili elektis la geedziĝan daton sen peti lin por fari horoskopon. Li decidis sin venĝi kontraŭ ili.
+
  Ili kutime faris promeson al la dioj, ke ili donos rekompencon se iliaj deziroj realiĝos. Krom floroj kaj parfumoj, ili imagis, ke dioj ŝatas bestoferaĵojn. Kiam ili opiniis, ke la dioj jam helpis ilin, ili mortigis multe da bestoj, kiaj kaproj, ŝafoj, kokidoj, porkoj kaj aliaj.
  
  Kiam venis la geedziĝa tago, la astrologia pastro en la plej bonaj vestaĵoj kunvenigis la familianojn. Li riverencis al ili ĉiuj, kaj serioze pririgardis sian diagramon de stelaro. Li diris al ili, ke ĉi tiu stelo estas tro proksima al la horizonto, tiu planedo estas en la mezo de la malfortuna konstelacio kaj la luno estas en danĝera fazo por geedziĝo. Li asertis, ke sen peti lian konsilon, ili elektis la plej malbonaŭguran tagon por la nupto, kio nur kondukos al fatalaĵo.
+
  La reĝido vidis tion kaj pensis: "Ankaŭ tiuj senhelpaj bestoj estas regnanoj de la reĝo, do mi devas protekti ilin. Oni faras malbonajn kondutojn pro siaj senscieco kaj superstiĉo. Tio ne estas vera religio, ĉar vera religio protektas vivon kontraŭ mortigado kaj donas mensan pacon anstataŭ kruelecon.
  
  La timigita familio restis hejme en Benareso, forgesante ĉiujn bonajn kvalitojn de la dezirata novedzino.
+
  "Mi timas, ke tiuj homoj ne rezignos sian superstiĉon pro la tro forta kredo. Tio estas doloriga, sed eble iliaj kredoj almenaŭ estas utilaj. Mi fariĝos reĝo iutage, kaj mi devas ekfari planon, por ke ilia superstiĉo helpu ilin. Se ili devas fari oferon, ili mortigu siajn proprajn avidon kaj malamon, anstataŭ senhelpajn bestojn! Tio profitigos la tutan regnon."
  
  Samtempe la fraŭlina familio jam aranĝis ĉion por geedziĝa ceremonio en la vilaĝo. Kiam venis la difinita tempo, ili atendis kaj atendegis la novedzon kaj lian familion. Fine ili konsciis, ke ili ne venos. Ili pensis: "La urbanoj elektis la daton kaj tempon, tamen nun neniu el ili sin montris. Kia humiligo tio estas! Kial ni atendu ilin plue? Edzinigu nian filinon al vilaĝano honora kaj diligenta." Do ili rapide aranĝis novan geedziĝon kaj celebris la feston.
+
  Do la saĝa reĝido faris eksterordinaran planon longtempan. Per granda ĉaro li tre ofte iris al populara Banjano ekster la urbo. Ĝi estis granda arbo, kie oni kutime preĝis kaj faris oferon al la dio, kiu vivis tie laŭ ilia imago. La reĝido paŝis el la ĉaro kaj faris saman oferon kiel la aliaj per incenso, floroj, parfumoj kaj akvo sed sen bestoferaĵo.
  
  La astrologia pastro diris en la sekva tago, ke la steloj, planedoj kaj luno subite estas en perfekta pozicio por la geedziĝo! Do la familio en Benareso iris al la vilaĝo kaj petis okazigi la geedziĝan ceremonion. Sed la vilaĝanoj diris: "Vi elektis la daton kaj tempon, sed humiligis nin per via malĉeesto!"
+
  Tio kaŭzis grandan sensacion kaj vaste disvastigis la informon pri liaj oferoj. Post nelonge ĉiuj opiniis, ke li estas vera kredanto je la granda dio de Banjano.
  
  La urbanoj respondis: "Nia familia pastro diris al ni, ke la steloj, planedoj kaj luno estis en teruraj pozicioj hieraŭ, kaj pro tio la dato estis tre malfortuna por la geedziĝo. Sed li certigis nin, ke hodiaŭ estas la plej bonaŭgura tago. Do bonvolu tuj sendi al ni la novedzinon!"
+
  Poste la Reĝo Brahmadato forpasis kaj la reĝido fariĝis reĝo. La nova reĝo regis juste kaj profitigis la popolon. Ĉiuj liaj regnanoj fidis kaj respektis lin kiel justan kaj honoran reĝon.
  
  La vilaĝa familio diris: "Vi havas nenian honoron. Vi opiniis, ke pli gravas elekti daton ol edzinon. Vi estas malfruiĝis! Nia filino jam edziniĝis al aliulo." Do okazis kverelado inter ambaŭ familioj.
+
  Iutage, li pensis, ke estas taŭga tempo por plenumi lian planon. Li venigis ĉiujn estrojn de regnanoj en Benareso al la reĝa kunvenejo kaj demandis: "Eminentaj ministroj kaj lojalaj regnanoj, ĉu vi scias, kiel mi certigis min, ke mi fariĝos la reĝo?" Neniu povis respondi.
  
  Saĝulo preterpasis ilin. Vidinte la kvereladon, li volis repacigi ilin.
+
  Li demandis: "Ĉu vi memoras, ke mi ofte donis oferaĵojn eksterordinare abundajn al la granda dio de Banjano?" "Jes, Via Reĝa Moŝto," ili respondis.
  
  La urba familio sciigis lin, ke ili respektis la averton de sia astrologia pastro, kaj ili ne kuraĝis veni por preni la novedzinon nur pro la malfavora pozicioj de la steloj, planedoj kaj luno.
+
  La reĝo daŭrigis: "Tiam ĉiufoje mi promesis al la potenca dio de la arbo. Mi preĝis, 'Majesta dio, se vi faros min reĝo de Benareso, mi donos specialan oferon, multe pli grandan ol florojn kaj parfumojn.' "
  
  La saĝulo diris: "La bona fortuno venos de la novedzino, sed tute ne de la steloj. Vi malsaĝuloj sekvis la stelojn sed perdis la novedzinon. Sen via malsaĝo, la malproksimaj steloj povos fari nenion!"
+
  "Ĉar mi jam fariĝis reĝo, vi ĉiuj povas vidi per viaj propraj okuloj, ke dio jam realigis mian deziron. Do nun mi devas plenumi mian promeson kaj faros la specialan oferon."
  
  La moralinstruo estas: La fortuno venas de homaj kondutoj anstataŭ de steloj.
+
  Ĉiuj en la kunvenejo konsentis. Ili diris: "Ni devas prepari la oferaĵon senprokraste. Kiajn bestojn vi volas mortigi?"
  
+
  La reĝo diris: "Miaj karaj regnanoj, mi ĝojas, ke vi estas tiel kunlaboremaj. Mi promesis al la granda dio de Banjano, ke mi oferos ĉiun ajn, kiu ne praktikas la kvin trejnajn ŝtupojn. Tiuj estas personoj, kiuj mortigas vivon, priŝtelas aliajn, faras malĉastaĵon, diras mensogon kaj trinkas alkoholaĵon. Mi promesis, ke mi oferos iliajn internaĵon, karnon kaj sangon sur la altaro de la granda dio se ili faros iun el la supraj malbonaj kondutoj!"
 +
 
 +
  Estante tiel superstiĉaj, ĉiuj en la halo konsentis, ke tio estas vere farenda, alie, la dio punos la reĝon kaj regnon.
 +
 
 +
  La reĝo pensis: "Ah, kiel superstiĉaj tiuj homoj estas, ke ili eĉ perdis la ordinaran konsciencon! Ili ne povas vidi, ke la unua trejna ŝtupo estas ne mortigi, kaj ke mi estusla sekvanta oferaĵo sur la altaro se mi oferos iun el miaj regnanoj. Pro ilia potenca superstiĉo mi povas fari tian promeson, kiun mi neniam povos plenumi."
 +
 
 +
  Fidante la potencon de la superstiĉo, la reĝo ordonis la ĉefajn regnanojn: "Iru tra la tuta regno kaj anoncu la promeson, kiun mi faris al la dio. Poste proklamu, ke la unua milo da krimuloj kontraŭ iu ajn el la trejnaj ŝtupoj havos honorojn esti oferitaj por plenumi la reĝan promeson."
 +
 
 +
  Ekde tiam la regnanoj de Benareso famiĝis pro la zorgema praktikado de la kvin trejnaj ŝtupoj, kaj neniun oferis la bona reĝo, kiu tiel bone konas siajn regnanojn.
 +
 
 +
  La moralinstruo estas: Oferu vian propran miskonduton, sed neniun senhelpan beston.  

Kiel registrite je 21:06, 10 Jun. 2012