20. Parolado pri krueleco de la reĝo: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
||
| (One intermediate revision by the same user not shown) | |||
| Linio 1: | Linio 1: | ||
| − | + | 20. SENPRUDENTA REĜO | |
| − | + | Iam iu babilis pri la manko de la reĝo kaj diris: “La reĝo estas tro kruela kaj regas la landon tute senracie.” | |
| − | + | Informiĝinte pri tio, la reĝo eksplodis de kolero. Anstataŭ enketi pri la vera parolinto, li kredis insidemulon, kaptis eminentan ministron kaj ordonis, ke oni fortranĉu cent taelojn da karno de sur lia dorso. | |
| − | + | Poste, oni atestis, ke la punito tute ne diris tion. La reĝo ege bedaŭris kaj pretigis mil taelojn da viando por plenigi la vundon de la mispunito. | |
| − | + | La mispunito ĝemadis nokte pro la neeltenebla doloro. Aŭdinte tion, la reĝo demandis: “Kial vi ankoraŭ suferas? Mi prenis de vi cent taelojn da karno, sed jam kompensis al vi dekoble. Kial vi ankoraŭ suferas? Ĉu vi ankoraŭ ne kontentas pri la kompenso?” | |
| − | + | Iu alia respondis: “Se Via Reĝa Moŝto fortranĉus mian kapon, mi ne povus eviti morton eĉ se vi kompensus al mi mil kapojn. Kvankam li ricevis viandon dekoble, li ne povas sin liberigi de la doloro.” | |
| − | + | Ankaŭ malsaĝaj homoj kondutas same. Ili dronas en la nuna diboĉo kaj tute ignoras la estontan suferon. Ili malutilas al vivestaĵoj kaj eltrudas monon de aliaj homoj por kompensi sian kulpon kaj havigi al si meriton per la havaĵo. Ili kondutas same kiel la senprudenta reĝo, kiu fortranĉis dorsan karnon de la mispunito kaj poste plenigis la vundon per pli da viando por sendolorigi lin. | |
Nuna versio ekde 09:31, 24 Nov. 2025
20. SENPRUDENTA REĜO
Iam iu babilis pri la manko de la reĝo kaj diris: “La reĝo estas tro kruela kaj regas la landon tute senracie.”
Informiĝinte pri tio, la reĝo eksplodis de kolero. Anstataŭ enketi pri la vera parolinto, li kredis insidemulon, kaptis eminentan ministron kaj ordonis, ke oni fortranĉu cent taelojn da karno de sur lia dorso.
Poste, oni atestis, ke la punito tute ne diris tion. La reĝo ege bedaŭris kaj pretigis mil taelojn da viando por plenigi la vundon de la mispunito.
La mispunito ĝemadis nokte pro la neeltenebla doloro. Aŭdinte tion, la reĝo demandis: “Kial vi ankoraŭ suferas? Mi prenis de vi cent taelojn da karno, sed jam kompensis al vi dekoble. Kial vi ankoraŭ suferas? Ĉu vi ankoraŭ ne kontentas pri la kompenso?”
Iu alia respondis: “Se Via Reĝa Moŝto fortranĉus mian kapon, mi ne povus eviti morton eĉ se vi kompensus al mi mil kapojn. Kvankam li ricevis viandon dekoble, li ne povas sin liberigi de la doloro.”
Ankaŭ malsaĝaj homoj kondutas same. Ili dronas en la nuna diboĉo kaj tute ignoras la estontan suferon. Ili malutilas al vivestaĵoj kaj eltrudas monon de aliaj homoj por kompensi sian kulpon kaj havigi al si meriton per la havaĵo. Ili kondutas same kiel la senprudenta reĝo, kiu fortranĉis dorsan karnon de la mispunito kaj poste plenigis la vundon per pli da viando por sendolorigi lin.