15. Rapida kreskigo al la reĝidino: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(3 intermediate revisions by 2 users not shown)
Linio 1: Linio 1:
  15. Rapida kreskigo al la reĝidino
+
15. RAPIDA KRESKO DE LA REĜIDINO
  
  Iam knabino naskiĝis al reĝo. La reĝo tuj ordonis al sia kuracisto: "Donu medicinaĵon al mi por plenkreskigi mian filinon senprokraste."
+
Iam al reĝo naskiĝis knabino. La reĝo alvenigis kuraciston kaj ordonis al li: “Donu al mi la medicinaĵon, kiu povas tuj elkreskigi mian filinon.
  
  La kuracisto respondis: "Mi donos al vi kreskigan medicinaĵon, sed mi ne posedas ĝin en la nuna tempo. Mi devas pretigi ĝin en malproksimo. Bonvolu ne vidi vian filinon antaŭ ol mia reveno. Mi montros vian filinon al vi tuj post kiam ŝi prenos la medicinaĵon."
+
La kuracisto respondis: “Mi donos al vi la raran medicinaĵon por ke ŝi tuj elkresku, sed mi ne posedas ĝin en la nuna momento. Mi devas serĉi ĝin en alia loko. Bonvolu ne vidi vian filinon antaŭ mia reveno. Mi kondukos ŝin al vi tuj post kiam ŝi prenos la medicinaĵon.
  
  La kuracisto foriris malproksimen por la medicinaĵo. Post dek du jaroj, li revenis kun la medicinaĵo. Li kondukis la reĝidinon al la reĝo post kiam ŝi prenis la medicinaĵon.
+
La kuracisto iris malproksimen por la medicinaĵo kaj revenis nur post dek du jaroj. Li kondukis la reĝidinon al la reĝo tuj post kiam ŝi prenis la medicinaĵon.
  
  Vidinte ilin, la reĝo pensis: "Vere bona kuracisto! Li donis al mia filino medicinaĵon, kiu vere kreskigis ŝin." Li do ordonis al siaj subuloj premii la kuraciston per multe da valoraĵo.
+
La reĝo tre ĝojis vidinte la filinon. Li pensis: “Kiel bona kuracisto li ja estas! Li donis al mia filino medicinaĵon, kiu vere tuj kreskigis ŝin.Li do ordonis al siaj subuloj premii la kuraciston per trezoroj.
  
  Tiam ĉiuj homoj ridis je la reĝo pri lia malsaĝo. Li ne scipovis kalkuli tempon, sed atribuis la kreskon de la reĝidino al la funkcio de la medicinaĵo.
+
Tiam ĉiuj homoj ridis je la reĝo pri lia malsaĝo. Li ne scipovis kalkuli la tempon, sed atribuis la kreskon de la filino al la funkcio de la medicinaĵo.
  
  Iuj en la mondo ankaŭ estis samaj. Ili iris al instruisto kaj diris: "Mi volas akiri atingon. Bonvolu instrui al mi por ke mi tuj atingu sukceson."
+
Iuj en la mondo kondutas ankaŭ same. Ili iras al instruisto kaj diras: “Mi volas strebi al iluminiĝo. Bonvolu instrui min, por ke mi tuj atingu iluminiĝon.
  
  La instruisto instruis al ili meditadon kaj kontempladon pri dek du interligoj de dependa origino. Per akumulado de merito en sia praktkado ili atingis arahantecon. Do ili ege ĝojis pro tio kaj diris: "Kiel feliĉaj ni estas! La instruisto instruis al ni rapidan metodon por atingi sukceson."
+
Per konvenaj metodoj la instruisto instruas al ili meditadon kaj kontempladon pri la dek du ligoj de la dependa origino14. Post akumulado de diversaj meritoj en sia praktikado ili fariĝas arahantoj. Do ili ege ĝojas pro tio kaj diras: “Kiel feliĉa mi estas! La instruisto donis al mi rapidan metodon por iluminiĝi.”
 +
 
 +
*14. La dek du ligoj de la dependa origino: alinome dek du interrilataj kaŭzoj, kiuj estas 1) nescio, 2) agado, 3) konscio, 4) nomo kaj formo, 5) la ses sensorganoj, 6) kontakto, 7) sento, 8) deziro, 9) alkroĉiĝo, 10) estado, 11) naskiĝo, 12) maljuniĝo kaj morto. 十二因缘

Nuna versio ekde 09:29, 24 Nov. 2025

15. RAPIDA KRESKO DE LA REĜIDINO

Iam al reĝo naskiĝis knabino. La reĝo alvenigis kuraciston kaj ordonis al li: “Donu al mi la medicinaĵon, kiu povas tuj elkreskigi mian filinon.”

La kuracisto respondis: “Mi donos al vi la raran medicinaĵon por ke ŝi tuj elkresku, sed mi ne posedas ĝin en la nuna momento. Mi devas serĉi ĝin en alia loko. Bonvolu ne vidi vian filinon antaŭ mia reveno. Mi kondukos ŝin al vi tuj post kiam ŝi prenos la medicinaĵon.”

La kuracisto iris malproksimen por la medicinaĵo kaj revenis nur post dek du jaroj. Li kondukis la reĝidinon al la reĝo tuj post kiam ŝi prenis la medicinaĵon.

La reĝo tre ĝojis vidinte la filinon. Li pensis: “Kiel bona kuracisto li ja estas! Li donis al mia filino medicinaĵon, kiu vere tuj kreskigis ŝin.” Li do ordonis al siaj subuloj premii la kuraciston per trezoroj.

Tiam ĉiuj homoj ridis je la reĝo pri lia malsaĝo. Li ne scipovis kalkuli la tempon, sed atribuis la kreskon de la filino al la funkcio de la medicinaĵo.

Iuj en la mondo kondutas ankaŭ same. Ili iras al instruisto kaj diras: “Mi volas strebi al iluminiĝo. Bonvolu instrui min, por ke mi tuj atingu iluminiĝon.”

Per konvenaj metodoj la instruisto instruas al ili meditadon kaj kontempladon pri la dek du ligoj de la dependa origino14. Post akumulado de diversaj meritoj en sia praktikado ili fariĝas arahantoj. Do ili ege ĝojas pro tio kaj diras: “Kiel feliĉa mi estas! La instruisto donis al mi rapidan metodon por iluminiĝi.”

  • 14. La dek du ligoj de la dependa origino: alinome dek du interrilataj kaŭzoj, kiuj estas 1) nescio, 2) agado, 3) konscio, 4) nomo kaj formo, 5) la ses sensorganoj, 6) kontakto, 7) sento, 8) deziro, 9) alkroĉiĝo, 10) estado, 11) naskiĝo, 12) maljuniĝo kaj morto. 十二因缘