11. Antaŭvido de la Bramano: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(One intermediate revision by one other user not shown)
Linio 1: Linio 1:
  11. Antaŭvido de la Bramano
+
11. BRAMANO, KIU MORTIGIS SIAN FILON
  
  Iam antaŭe estis bramano. Li fanfaronis, ke li estas erudicia pri astrologio kaj diversaj aliaj scioj. Opiniante, ke li estas kapabla, li volis paradi per sia kapablo, do li iris al alia lando, brakumis sian filon en la sino, kaj ploregis dolore.  
+
Iam en la pasinteco bramano pretendis, ke li estas tre erudicia kaj ke li lertas pri astrologio kaj ĉiuj aliaj artoj. Depende de sia imagita eminenteco, li volis pavi pri sia kapablo. Li do iris al alia lando kaj ploregis tenante sian filon en la sino.
  
  Vidinte tion, oni demandis al li: "Pro kio vi ploras?"
+
Iu demandis lin: “Pro kio vi ploras?
  
  La bramano respondis: "Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Mi kordoloras pro la mallongeco de lia vivo, do mi ploras."
+
La bramano respondis: “Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Mi ploras pro la bedaŭro pri lia mallonga vivo.
  
  Oni konsolis lin: "La homa vivo estas malfacile aŭgurebla. Eble vi miskalkulis, kaj li ne mortos en la supozita tempo. Kial vi ploras anticipe pro tio?"
+
Oni konsolis lin: “La longeco de homa vivo estas malfacile antaŭdirebla, kaj oni facile eraras en la kalkulado. Eble li ne mortos en sep tagoj. Kial vi anticipe ploras pro tio?
  
  La bramano respondis: "Eĉ mallumiĝus la suno kaj luno, kaj falus la steloj, tamen neniam eraras mia aŭguro."
+
La bramano respondis: “Miaj profetaĵoj neniam eraras eĉ se falus la steloj kaj mallumiĝus la suno kaj luno.
  
  Sorĉite de la prestiĝo kaj profito, li mortigis la propran filon en la sepa tago por pravigi sian aŭguron.
+
Sorĉite de la prestiĝo kaj profito, li mortigis la propran filon en la sepa tago por pravigi sian profetaĵon. Informiĝinte pri la morto de la knabo post sep tagoj, oni admiris lian kapablon: “Jen homo vere ĉioscia! Li profetis tute prave.”
  
  Informiĝinte pri la morto de la knabo, oni admiris lian kapablon: "Vere ĉioscia homo! Li pravas en la aŭguro."
+
Ili ĉiuj kredis lin kaj venis al li por esprimi sian estimon.
  
  Ili ekkredis kaj estimis lin.
+
Por akiri profiton, iuj el la kvar kategorioj da disĉiploj de la Budho mensogas, ke ili jam atingis iluminiĝon. Iuj malsaĝuloj eĉ murdas bonajn budhanojn por sin ŝajnigi bonkoraj, sed senfine suferos en la estonteco pro tio. Ili similas al la bramano, kiu trompis homojn per mortigo de sia propra filo.
 
+
  Por akiri famon kaj profiton, iuj el kvar specaj disĉiploj de la Budho mensogis, ke li jam atingis sukceson de la religia praktikado. Iuj malsaĝuloj eĉ murdis homojn por sin ŝajnigi bonkora, kaj pro tio senfine suferos en la estonteco. Ili similis al la bramano, kiu trompis homojn per mortigo al sia filo.
+

Nuna versio ekde 09:26, 24 Nov. 2025

11. BRAMANO, KIU MORTIGIS SIAN FILON

Iam en la pasinteco bramano pretendis, ke li estas tre erudicia kaj ke li lertas pri astrologio kaj ĉiuj aliaj artoj. Depende de sia imagita eminenteco, li volis pavi pri sia kapablo. Li do iris al alia lando kaj ploregis tenante sian filon en la sino.

Iu demandis lin: “Pro kio vi ploras?”

La bramano respondis: “Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Mi ploras pro la bedaŭro pri lia mallonga vivo.”

Oni konsolis lin: “La longeco de homa vivo estas malfacile antaŭdirebla, kaj oni facile eraras en la kalkulado. Eble li ne mortos en sep tagoj. Kial vi anticipe ploras pro tio?”

La bramano respondis: “Miaj profetaĵoj neniam eraras eĉ se falus la steloj kaj mallumiĝus la suno kaj luno.”