10. Konstruado de trietaĝa domo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(2 intermediate revisions by the same user not shown)
Linio 1: Linio 1:
  10. Konstruado de trietaĝa domo
+
10. KONSTRUADO DE TRIETAĜA DOMO
  
  Antaŭe vivis malsaĝa riĉulo, kiu sciis nenion. Kiam li vizitis alian riĉulon, li vidis ĉe la gastiganto trietaĝan domon altan, majestan vastan kaj helan. Li ekŝatis ĝin kaj pensis: "Mi ne estas malpli riĉa ol li, do kial mi ne konstruigu tiel belan etaĝdomon?"
+
En la pasinteco vivis malsaĝulo riĉa sed senscia. Kiam li vizitis alian riĉulon, li vidis lian trietaĝan domon altan, vastan, luksan kaj helan. Li ekŝatis ĝin kaj pensis: “Mi ne estas malpli riĉa ol li. Kial mi ne tuj konstruigu belan etaĝdomon tute saman al tiu ĉi?
  
  Li tuj venigis ĉarpentiston kaj demandis: "Ĉu vi kapablas konstrui etaĝdomon tiel belan kiel tiu de la alia riĉulo?"
+
Li tuj alvenigis ĉarpentiston kaj demandis: “Ĉu vi kapablas konstrui tian belan etaĝdomon, kian havas la alia riĉulo?
  
  La ĉarpentisto respondis: "Jes, lia etaĝdomo estis konstruita de mi mem."
+
La ĉarpentisto respondis: “Jes, lia etaĝdomo estas konstruita de mi mem.
  
  La riĉulo diris: "Ekkonstruu tian etaĝdomon por mi hodiaŭ."
+
La riĉulo tuj ordonis: “Nun konstruu tian etaĝdomon por mi.
  
  La ĉarpentisto ekkonstruis fundamenton por la etaĝdomo.
+
La ĉarpentisto tuj mezuris la sidejon kaj ekkonstruis la fundamenton por la etaĝdomo.
  
  Vidinte tion, la riĉulo ne komprenis la intencon de la ĉarpentisto. Li do demandis suspekteme: "Kion vi faras?"
+
Vidinte tion, la riĉulo neniel komprenis la intencon de la ĉarpentisto. Li demandis suspekteme: “Kion vi faras?
  
  La ĉarpentisto respondis: "Mi konstruas trietaĝan domon."
+
La ĉarpentisto respondis: “Mi konstruas trietaĝan domon.
  
  La malsaĝulo diris: "Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn de la domo. Konstruu por mi nur la plej supran etaĝon."
+
La malsaĝulo diris: “Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn. Unue konstruu por mi la plej supran etaĝon.
  
  La ĉarpentisto respondis: "Tute neeble. Kiel oni povas konstrui la duan etaĝon sen la unua, kaj la trian etaĝon sen la malsupraj du etaĝoj?"
+
La ĉarpentisto respondis: “Tute neeble. Kiel oni povus konstrui la duan etaĝon sen la unua etaĝo, kaj la trian etaĝon sen la malsupraj etaĝoj?
  
  La malsaĝulo ripetis: "Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn. Konstruu por mi nur la supran etaĝon."
+
La malsaĝulo insistis obstine: “Mi ne volas malsuprajn du etaĝojn. Vi devas konstrui por mi nur la plej supran etaĝon.
  
  Aŭdinte tion, oni mokridis lin, dirante: "Kiu povas konstrui la supran etaĝdomon sen malsupraj!"
+
Aŭdinte tion, ĉiuj mokridis lin, dirante: “Kiu povus konstrui la supran etaĝdomon sen la malsupraj!
  
  Iuj el la kvar specajn disĉiplojn de la Budho nek praktikas diligente nek estimas la Tri Juvelojn. Ili estas maldiligentaj en strebo al la sukceso, sed ili diris: "Mi ne volas la malsuperajn tri atingojn. Mi nur deziras la atingon de arahanto." Oni mokas ilin kiel la malsaĝulon.
+
Iuj el la kvar kategorioj da disĉiploj11 de budhismo nek praktikas diligente nek estimas la Tri Juvelojn12. Anstataŭ praktiki diligente en la vojo al nirvano, ili diras: “Mi nur deziras rekte fariĝi arahanto sen trapasi la malsuperajn tri stadiojn.Oni mokas ilin kiel la malsaĝulon.
 +
 
 +
*11: La kvar kategorioj da disĉiploj: bikŝuoj, bikŝuinoj, upasakoj kaj upasakinoj. La postaj du kategorioj estas de laikaj budhanoj en budhismo. 四众
 +
 
 +
*12: La tri Juveloj: la Budho, Darmo (budha instruo) kaj Samgo (komunumo de gemonaĥoj). Ili povas gvidi vivestaĵojn al liberiĝo de suferoj, do ili valoras kiel juveloj. 三宝

Nuna versio ekde 09:22, 24 Nov. 2025

10. KONSTRUADO DE TRIETAĜA DOMO

En la pasinteco vivis malsaĝulo riĉa sed senscia. Kiam li vizitis alian riĉulon, li vidis lian trietaĝan domon altan, vastan, luksan kaj helan. Li ekŝatis ĝin kaj pensis: “Mi ne estas malpli riĉa ol li. Kial mi ne tuj konstruigu belan etaĝdomon tute saman al tiu ĉi?”

Li tuj alvenigis ĉarpentiston kaj demandis: “Ĉu vi kapablas konstrui tian belan etaĝdomon, kian havas la alia riĉulo?”

La ĉarpentisto respondis: “Jes, lia etaĝdomo estas konstruita de mi mem.”

La riĉulo tuj ordonis: “Nun konstruu tian etaĝdomon por mi.”

La ĉarpentisto tuj mezuris la sidejon kaj ekkonstruis la fundamenton por la etaĝdomo.

Vidinte tion, la riĉulo neniel komprenis la intencon de la ĉarpentisto. Li demandis suspekteme: “Kion vi faras?”

La ĉarpentisto respondis: “Mi konstruas trietaĝan domon.”

La malsaĝulo diris: “Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn. Unue konstruu por mi la plej supran etaĝon.”

La ĉarpentisto respondis: “Tute neeble. Kiel oni povus konstrui la duan etaĝon sen la unua etaĝo, kaj la trian etaĝon sen la malsupraj etaĝoj?”

La malsaĝulo insistis obstine: “Mi ne volas malsuprajn du etaĝojn. Vi devas konstrui por mi nur la plej supran etaĝon.”

Aŭdinte tion, ĉiuj mokridis lin, dirante: “Kiu povus konstrui la supran etaĝdomon sen la malsupraj!”

Iuj el la kvar kategorioj da disĉiploj11 de budhismo nek praktikas diligente nek estimas la Tri Juvelojn12. Anstataŭ praktiki diligente en la vojo al nirvano, ili diras: “Mi nur deziras rekte fariĝi arahanto sen trapasi la malsuperajn tri stadiojn.” Oni mokas ilin kiel la malsaĝulon.

  • 11: La kvar kategorioj da disĉiploj: bikŝuoj, bikŝuinoj, upasakoj kaj upasakinoj. La postaj du kategorioj estas de laikaj budhanoj en budhismo. 四众
  • 12: La tri Juveloj: la Budho, Darmo (budha instruo) kaj Samgo (komunumo de gemonaĥoj). Ili povas gvidi vivestaĵojn al liberiĝo de suferoj, do ili valoras kiel juveloj. 三宝