10. Konstruado de trietaĝa domo: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' 10. Konstruado de trietaĝa domo Antaŭe vivis malsaĝa riĉulo. Kiam li vizitis alian riĉulon, li vidis trietaĝan domon altan, majestan vastan kaj helan ĉe la gasti...') |
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
||
| (4 intermediate revisions by 2 users not shown) | |||
| Linio 1: | Linio 1: | ||
| − | + | 10. KONSTRUADO DE TRIETAĜA DOMO | |
| − | + | En la pasinteco vivis malsaĝulo riĉa sed senscia. Kiam li vizitis alian riĉulon, li vidis lian trietaĝan domon altan, vastan, luksan kaj helan. Li ekŝatis ĝin kaj pensis: “Mi ne estas malpli riĉa ol li. Kial mi ne tuj konstruigu belan etaĝdomon tute saman al tiu ĉi?” | |
| − | + | Li tuj alvenigis ĉarpentiston kaj demandis: “Ĉu vi kapablas konstrui tian belan etaĝdomon, kian havas la alia riĉulo?” | |
| − | + | La ĉarpentisto respondis: “Jes, lia etaĝdomo estas konstruita de mi mem.” | |
| − | + | La riĉulo tuj ordonis: “Nun konstruu tian etaĝdomon por mi.” | |
| − | + | La ĉarpentisto tuj mezuris la sidejon kaj ekkonstruis la fundamenton por la etaĝdomo. | |
| − | + | Vidinte tion, la riĉulo neniel komprenis la intencon de la ĉarpentisto. Li demandis suspekteme: “Kion vi faras?” | |
| − | + | La ĉarpentisto respondis: “Mi konstruas trietaĝan domon.” | |
| − | + | La malsaĝulo diris: “Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn. Unue konstruu por mi la plej supran etaĝon.” | |
| − | + | La ĉarpentisto respondis: “Tute neeble. Kiel oni povus konstrui la duan etaĝon sen la unua etaĝo, kaj la trian etaĝon sen la malsupraj etaĝoj?” | |
| − | + | La malsaĝulo insistis obstine: “Mi ne volas malsuprajn du etaĝojn. Vi devas konstrui por mi nur la plej supran etaĝon.” | |
| − | + | Aŭdinte tion, ĉiuj mokridis lin, dirante: “Kiu povus konstrui la supran etaĝdomon sen la malsupraj!” | |
| − | + | Iuj el la kvar kategorioj da disĉiploj11 de budhismo nek praktikas diligente nek estimas la Tri Juvelojn12. Anstataŭ praktiki diligente en la vojo al nirvano, ili diras: “Mi nur deziras rekte fariĝi arahanto sen trapasi la malsuperajn tri stadiojn.” Oni mokas ilin kiel la malsaĝulon. | |
| + | |||
| + | *11: La kvar kategorioj da disĉiploj: bikŝuoj, bikŝuinoj, upasakoj kaj upasakinoj. La postaj du kategorioj estas de laikaj budhanoj en budhismo. 四众 | ||
| + | |||
| + | *12: La tri Juveloj: la Budho, Darmo (budha instruo) kaj Samgo (komunumo de gemonaĥoj). Ili povas gvidi vivestaĵojn al liberiĝo de suferoj, do ili valoras kiel juveloj. 三宝 | ||
Nuna versio ekde 09:22, 24 Nov. 2025
10. KONSTRUADO DE TRIETAĜA DOMO
En la pasinteco vivis malsaĝulo riĉa sed senscia. Kiam li vizitis alian riĉulon, li vidis lian trietaĝan domon altan, vastan, luksan kaj helan. Li ekŝatis ĝin kaj pensis: “Mi ne estas malpli riĉa ol li. Kial mi ne tuj konstruigu belan etaĝdomon tute saman al tiu ĉi?”
Li tuj alvenigis ĉarpentiston kaj demandis: “Ĉu vi kapablas konstrui tian belan etaĝdomon, kian havas la alia riĉulo?”
La ĉarpentisto respondis: “Jes, lia etaĝdomo estas konstruita de mi mem.”
La riĉulo tuj ordonis: “Nun konstruu tian etaĝdomon por mi.”
La ĉarpentisto tuj mezuris la sidejon kaj ekkonstruis la fundamenton por la etaĝdomo.
Vidinte tion, la riĉulo neniel komprenis la intencon de la ĉarpentisto. Li demandis suspekteme: “Kion vi faras?”
La ĉarpentisto respondis: “Mi konstruas trietaĝan domon.”
La malsaĝulo diris: “Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn. Unue konstruu por mi la plej supran etaĝon.”
La ĉarpentisto respondis: “Tute neeble. Kiel oni povus konstrui la duan etaĝon sen la unua etaĝo, kaj la trian etaĝon sen la malsupraj etaĝoj?”
La malsaĝulo insistis obstine: “Mi ne volas malsuprajn du etaĝojn. Vi devas konstrui por mi nur la plej supran etaĝon.”
Aŭdinte tion, ĉiuj mokridis lin, dirante: “Kiu povus konstrui la supran etaĝdomon sen la malsupraj!”
Iuj el la kvar kategorioj da disĉiploj11 de budhismo nek praktikas diligente nek estimas la Tri Juvelojn12. Anstataŭ praktiki diligente en la vojo al nirvano, ili diras: “Mi nur deziras rekte fariĝi arahanto sen trapasi la malsuperajn tri stadiojn.” Oni mokas ilin kiel la malsaĝulon.
- 11: La kvar kategorioj da disĉiploj: bikŝuoj, bikŝuinoj, upasakoj kaj upasakinoj. La postaj du kategorioj estas de laikaj budhanoj en budhismo. 四众
- 12: La tri Juveloj: la Budho, Darmo (budha instruo) kaj Samgo (komunumo de gemonaĥoj). Ili povas gvidi vivestaĵojn al liberiĝo de suferoj, do ili valoras kiel juveloj. 三宝