6. Malsaĝulo kun mortinta filo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(One intermediate revision by the same user not shown)
Linio 1: Linio 1:
  6. Malsaĝulo kun mortinta filo
+
6. MALSAĜULO KAJ MORTA FILO
  
  Iam malsaĝulo havis sep filojn. Iu el la filo mortis. Vidinte tion, la malsaĝulo volis forlasi la domon por restigi mortintan filon tie.
+
Iam en la pasinteco, malsaĝulo havis sep filojn, sed unu el ili mortis. Kiam la malsaĝulo vidis la mortintan filon, li volis forlasi la domon por restigi ĝin al la mortinto.
  
  Vidinte tion, oni diris al li: “Vivantoj kaj mortintoj apartenas al malsamaj mondoj. Vi devas bone vestigi kaj enterigi lin en malproksimo. Kial vi deziras restigi lin ĉi tie dum vi forlasos la domon?”
+
Oni vidis tion kaj diris al li: “La vivantoj kaj mortintoj apartenas al malsamaj mondoj. Vi devas tuj bele vesti lin kaj enterigi lin en la malproksimo. Kial vi restigos lin en la domo dum vi foriros?”
  
  Aŭdinte tion, la malsaĝulo pensis en si: “Se mi devas enterigi lin anstataŭ restigi lin en la domo, mi devas mortigi alian filon por ligi tiun al alia pinto de mia portvekto. Tiel mi povos porti ilin pli facile per vekto.” Do li mortigis alian filon kaj portis ambaŭ mortintojn en malproksiman lokon por enterigi.
+
Aŭdinte tion, la malsaĝulo ekpensis: “Se mi devas lin enterigi anstataŭ restigi en la domo, mi mortigu alian filon por ligi tiun al la alia pinto de mia portvekto. Tiel mi portos ilin ambaŭ pli facile.” Li do mortigis alian filon, portis du mortintojn malproksimen kaj enterigis ilin en sovaĝa arbaro.
  
  Vidinte tion, oni ridis lin opiniante, ke ili neniam vidis tiel malsaĝan homon.
+
Pro tio oni mokridis lin, opiniante, ke ili neniam vidis tiel stultan homon.
  
  Iu bikŝuo faris maldecaĵon kontraŭ unu disciplino sed ne kuraĝis penti, do li kaŝis tion kiel sekreton kun aserto, ke li estas pura. Saĝuloj diris al li: “Kiel monaĥo vi devas observi disciplinon kiel teni perlon atente por ke ĝi ne perdiĝu. Kial vi kontraŭis desciplinon sed ne pentis pri tio?” La farinto de maldecaĵo diris: “Se mi devas penti, mi do faru aliajn por penti pri ili samtempe.” Do li faris aliajn maldecaĵojn kontraŭ la disciplinoj kaj pentis samtempe. Li kondutis simile al la malsaĝulo, kiu mortigis alian filon post morto de sia filo.
+
Ekzemple, se bikŝuo iam kontraŭis disciplinan regulon sed ne kuraĝis konfesi sian konduton, li kaŝis la krimon kun pretendo pri la pureco. Saĝuloj diris al li: “Kiel monaĥo vi devas tiel observi la disciplinon kiel atente teni perlon por ne lasi ĝin perdiĝi. Kial vi kontraŭis la disciplinon sed ne pente konfesi vian kulpon?” La kulpulo diris: “Se mi devas konfesi, mi kontraŭu ankaŭ aliajn disciplinajn regulojn por konfesi samtempe.” Do li faris aliajn malbonajn kondutojn kontraŭ la disciplino kaj poste konfesis la kulpojn samtempe. Li kondutis same kiel la malsaĝulo, kiu mortigis alian filon post la morto de unu.

Nuna versio ekde 09:20, 24 Nov. 2025