1. Malsaĝulo manĝas salon: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
||
| (4 intermediate revisions by the same user not shown) | |||
| Linio 1: | Linio 1: | ||
| − | + | 1. MANĜADO DE SALO | |
| − | + | En la pasinteco malsaĝulo iris al alia homo. La gastiganto regalis lin per manĝaĵo. Li opiniis, ke la manĝaĵo estas sengusta. Aŭdinte tion, la gastiganto denove aldonis iom da salo en la manĝaĵon. | |
| − | + | La malsaĝulo trovis, ke la manĝaĵo estas pli bongusta kun la aldonita salo, li do pensis: “La manĝaĵo plibongustiĝis ĝuste pro la salo. Nur iom da salo povas tiel bongustigi la manĝaĵon, ĉu pli da salo ne faros ĝin des pli bongusta?” | |
| − | + | Pro manko de saĝo, la malsaĝulo ekmanĝis nur salon, sed tio damaĝis lian gustorganon kaj ege suferigis lin. | |
| − | + | Post kiam iuj alireligiuloj aŭdis, ke oni povas atingi iluminiĝon per abstinado de manĝo, ili sin detenis de manĝo dum sep aŭ dek kvin tagoj. Ilia ago nur suferigis ilin anstataŭ helpi al ili atingi iluminiĝon. Ili similis la malsaĝulon, kiu manĝis nur salon por ĝui bongustecon, sed fine damaĝis sian gustorganon. | |
| − | + | ||
| − | + | ||
Nuna versio ekde 09:13, 24 Nov. 2025
1. MANĜADO DE SALO
En la pasinteco malsaĝulo iris al alia homo. La gastiganto regalis lin per manĝaĵo. Li opiniis, ke la manĝaĵo estas sengusta. Aŭdinte tion, la gastiganto denove aldonis iom da salo en la manĝaĵon.
La malsaĝulo trovis, ke la manĝaĵo estas pli bongusta kun la aldonita salo, li do pensis: “La manĝaĵo plibongustiĝis ĝuste pro la salo. Nur iom da salo povas tiel bongustigi la manĝaĵon, ĉu pli da salo ne faros ĝin des pli bongusta?”
Pro manko de saĝo, la malsaĝulo ekmanĝis nur salon, sed tio damaĝis lian gustorganon kaj ege suferigis lin.
Post kiam iuj alireligiuloj aŭdis, ke oni povas atingi iluminiĝon per abstinado de manĝo, ili sin detenis de manĝo dum sep aŭ dek kvin tagoj. Ilia ago nur suferigis ilin anstataŭ helpi al ili atingi iluminiĝon. Ili similis la malsaĝulon, kiu manĝis nur salon por ĝui bongustecon, sed fine damaĝis sian gustorganon.