1. Malsaĝulo manĝas salon: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  1. Malaĝulo manĝas salon   Antaŭe malsaĝulo gastis ĉe alia homo. La gastiganto donis al li manĝaĵon. Li sentis, ke la manĝaĵo estas sengusta. Aŭdinte tion, la g...')
 
(9 intermediate revisions by 3 users not shown)
Linio 1: Linio 1:
  1. Malaĝulo manĝas salon
+
1. MANĜADO DE SALO
  
  Antaŭe malsaĝulo gastis ĉe alia homo. La gastiganto donis al li manĝaĵon. Li sentis, ke la manĝaĵo estas sengusta. Aŭdinte tion, la gastiganto ree aldonis iom da salo en lian manĝaĵon.  
+
En la pasinteco malsaĝulo iris al alia homo. La gastiganto regalis lin per manĝaĵo. Li opiniis, ke la manĝaĵo estas sengusta. Aŭdinte tion, la gastiganto denove aldonis iom da salo en la manĝaĵon.
  
  Trovinte, ke la manĝaĵo estas pli bongusta, li pensis: “La manĝaĵo bongustiĝis pro la salo. Iom da manĝaĵo povas tiel bongustigi la manĝaĵon, do pli da salo faros la manĝaĵon des pli bongusta.
+
La malsaĝulo trovis, ke la manĝaĵo estas pli bongusta kun la aldonita salo, li do pensis: “La manĝaĵo plibongustiĝis ĝuste pro la salo. Nur iom da salo povas tiel bongustigi la manĝaĵon, ĉu pli da salo ne faros ĝin des pli bongusta?
  
  La malsaĝulo ekmanĝis nur salon pro manko de saĝo . Tio damaĝis lian gustorganon kaj suferigis lin.
+
Pro manko de saĝo, la malsaĝulo ekmanĝis nur salon, sed tio damaĝis lian gustorganon kaj ege suferigis lin.
  
  Iuj praktikantoj de aliaj religioj aŭdas, ke oni povas atingi sukceson per abstinado de manĝado, ili do tion faris dum sep aŭ dekkvin tagoj. Ilia ago nur suferigis ilin, anstataŭ helpi al ili atingi sukceson. Ili similas al la malsaĝulo, kiu manĝis salon opiniante, ke la salo estas bongusta, sed fine suferis pro tio.
+
Post kiam iuj alireligiuloj aŭdis, ke oni povas atingi iluminiĝon per abstinado de manĝo, ili sin detenis de manĝo dum sep aŭ dek kvin tagoj. Ilia ago nur suferigis ilin anstataŭ helpi al ili atingi iluminiĝon. Ili similis la malsaĝulon, kiu manĝis nur salon por ĝui bongustecon, sed fine damaĝis sian gustorganon.
 
+
  
+

Nuna versio ekde 09:13, 24 Nov. 2025

1. MANĜADO DE SALO

En la pasinteco malsaĝulo iris al alia homo. La gastiganto regalis lin per manĝaĵo. Li opiniis, ke la manĝaĵo estas sengusta. Aŭdinte tion, la gastiganto denove aldonis iom da salo en la manĝaĵon.

La malsaĝulo trovis, ke la manĝaĵo estas pli bongusta kun la aldonita salo, li do pensis: “La manĝaĵo plibongustiĝis ĝuste pro la salo. Nur iom da salo povas tiel bongustigi la manĝaĵon, ĉu pli da salo ne faros ĝin des pli bongusta?”