2-23. Monaĥina komunumo: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun ' 2-23. Monaĥina komunumo En la kvina jaro post sia iluminiĝo la Budho restis en Vesali kiam li aŭdis, ke lia patro Reĝo Sudodana malsaniĝis. Li decidis denove vizit...') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 11:23, 31 Aŭg. 2013
2-23. Monaĥina komunumo
En la kvina jaro post sia iluminiĝo la Budho restis en Vesali kiam li aŭdis, ke lia patro Reĝo Sudodana malsaniĝis. Li decidis denove viziti la patron en Kapilavatu por instrui la Darmon al li kaj tuj faris longan vojaĝon. Aŭdinte la Darmon, la reĝo tuj atingis arhanton kaj forpasis trankvile post sep tagoj. Ĝuste en tiu jaro fondiĝis la monaĥina komunumo laŭ la peto de Maha Paĝapati Gotami, la onklino kaj duonpatrino de la Budho.
Ŝi proksimiĝis al la Budho trifoje kaj petadis, ke li ordinu ŝin en la Samgon, sed ĉiufoje la Budho rifuzis, kaj tute ne menciis la kialon. La Budho vojaĝis al Vesali post kiam li restis en Kapilavatu por iom da tempo.
Paĝapati Gotami estis firmvola virino kaj ne volis cedi tiel facile. Ŝi havis planon por akiri sian sukceson. Ŝi tranĉis al si la harojn, surmetis flavan veston kaj piediris 150 mejlojn de Kapilavatu al Vesali ĉirkaŭate de granda nombro da Ŝakjaj sinjorinoj. Kiam ŝi atingis Vesali, ŝiaj piedoj ŝveliĝis kaj ŝia korpo estis kovrita de polvo. Kun larmoj sur la vizaĝo, ŝi staris ekster la halo, kie restis la Budho, ankoraŭ esperante, ke la Budho ordinu ŝin kiel monaĥinon.
Anando surpriziĝis vidinte ŝin en tiu ĉi situacio. “Gotami, kial vi tiel staras ĉitie?” li demandis.
“Estimata Anando, la Honorulo ne permesas virinojn fariĝi monaĥinoj,” ŝi respondis.
“Atendu ĉitie, Gotami. Mi petos la Honorulon pri tio.” Ananda diris al ŝi. Kiam Anando petis la Budhon permesi al Maha Paĝapati Gotami fari monaĥino, la Budho rifuzis. Anando petis trifoje kaj la Budho rifuzis ĉiufoje.
Do Ananda petis laŭ malsama metodo. Li respekte demandis al la Budho, “Sinjoro, ĉu virinoj kapablas atingi diversajn ŝtupojn de sankteco kiel monaĥinoj?”
“Jes, ili kapablas, Ananda,” respondis la Budho.
“Se tio estas vera, Sinjoro, estas bone se virinoj povas fariĝi monaĥinoj,” diris Ananda, kuraĝigite de la respondo fare de la Budho.
“Ananda, se Maha Paĝapati Gotami volonte akceptos la Ok Kondiĉojn (Tiuj reguloj rilatas al la monaĥoj kaj monaĥina kodo de etikoj), ŝi estos kalkulita kiel ordinita monaĥino.
Kiam Ananda menciis la kondicojn al Maha Paĝapati Gotami, ŝi ĝojplene konsentis observi tiujn kondiĉojn kaj aŭtomate fariĝis monaĥino. Nelonge poste ŝi atingis arahanton. La aliaj Ŝakjaj sinjorinoj ordinitaj ankaŭ atingis arahanton.
Por virinoj, la fondiĝo de monaĥina komunumo kun reguloj estis oportuno, kiun la Budho provizis por la unua fojo en la monda historio. Neniu el aliaj religiaj estroj asignis tiel altan religian pozicion por virinoj.