93. La Malsingardema Leono: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  93. La Malsingardema Leono   [Prizorgemo]   Iam antaŭ longa tempo, la Kvin Trejnaj Ŝtupoj ankoraŭ ne konatiĝis en la mondo. En Benareso vivis granda riĉulo, kiu...')
 
(5 intermediate revisions by the same user not shown)
Linio 1: Linio 1:
  93. La Malsingardema Leono
+
  93. Malsingardema Leono
  
  [Prizorgemo]
+
  [Singardemo]
  
  Iam antaŭ longa tempo, la Kvin Trejnaj Ŝtupoj ankoraŭ ne konatiĝis en la mondo. En Benareso vivis granda riĉulo, kiu havis gregon da bovinoj. Li dungis paŝtiston por prizorgi ilin.
+
  Antaŭ tre longa tempo, la Kvin Trejnaj Ŝtupoj ankoraŭ ne estis konataj en la mondo. En Benareso vivis granda riĉulo, kiu havis gregon da bovinoj. Li dungis paŝtiston por prizorgi ilin.
  
  Dum la periodo kiam la rizplantoj ekhavis spikojn, la paŝtisto kondukis la bovinojn al arbaro por paŝti. De tie li portis lakton, buteron kaj fromaĝon al la riĉulo en Benareso.
+
  Kiam la rizplantoj ekhavis spikojn, la paŝtisto kondukis la bovinojn al arbaro por paŝti. De tie li alportis lakton, buteron kaj fromaĝon al la riĉulo en Benareso.
  
  Hazarde la bovinoj havis timigan situacion loĝante en la arbaro, ĉar feroca leono vivis proksime. Perceptante la ekziston de la leono, la bovinoj senĉese sentis teruron. Tio tiel streĉis kaj timigis la bovinojn, ke ili estis tro malfortaj por doni eĉ iomete da lakto.
+
  Hazarde la bovinoj dronis en timiga situacio loĝante en la arbaro, ĉar feroca leono vivis proksime. Perceptinte la ekziston de la leono, la bovinoj sentis konstantan teruron. Tio faris ilin tiel nervozaj kaj timigitaj, ke ili estis tro malfortaj por produkti lakton.
  
  Iutage la posedanto de la bovinoj demandis la paŝtiston, kial li portis tiel malmulte da lakto, butero kaj fromaĝo. Li respondis: "sinjoro, bovinoj bezonas trankvilecon kaj kontentecon por produkti lakton. Pro la proksima leono, viaj bovinoj ĉiam suferas de timo kaj streĉiĝo. Do estas malfacile por ili produkti lakton."
+
  Iutage la posedanto de la bovinoj demandis al la paŝtisto, kial li alportas tiel malmulte da lakto, butero kaj fromaĝo. Li respondis: "Sinjoro, bovinoj bezonas trankvilecon kaj senĝenecon por produkti lakton. Viaj bovinoj ĉiam suferas de timo kaj nervozeco pro leono en la proksimo. Do ili malfacile produktas lakton."
  
  "Mi komprenas." diris la riĉulo. Pripensante kiel kaptisto de bestoj, li demandis: "Ĉu la leono estas intima al iu alia besto?" La paŝtisto respondis: "Jes, sinjoro. Estas speco da cervoj vivantaj en la arbaro. Ili nomiĝas '"cervetoj'", ĉar ili estas tro malgrandaj. Eĉ la plenaĝaj cervoj altas nur je ĉirkaŭ futo. La leono fariĝis bona amiko al iu cervetino."
+
  "Mi komprenas," diris la riĉulo. Pripensinte kiel kaptisto de bestoj, li demandis: "Ĉu la leono estas intima al iu alia besto?" La paŝtisto respondis: "Jes, sinjoro. En la arbaro vivas speco da malaltaj cervoj nomataj 'cervetoj'. Eĉ la plenaĝaj el ili altas nur je ĉirkaŭ futo. La leono fariĝis bona amiko al tia cervetino."
  
  La riĉulo de Benareso diris: "Do miaj bovinoj trankviliĝos kaj produktos sian kutiman kvanton da lakton. Jen kion vi faru. Kaptu la amikinon de la leono, ŝmiru venenon sur ŝian tutan korpon. Poste atendu kelkajn tagojn antaŭ ol liberigi ŝin. Ŝi estos la logaĵo en kaptilo por kapti la leonon. Post kiam li mortos, portu lian korpon al mi. Poste miaj bovinoj estos denove sekuraj kaj feliĉaj."
+
  La riĉulo de Benareso diris: "Do miaj bovinoj trankviliĝos kaj produktos tiom da lakto kiom antaŭe. Jen kion vi faru. Kaptu la amikinon de la leono kaj ŝmiru venenon sur ŝian tutan korpon. Poste atendu kelkajn tagojn antaŭ ol liberigi ŝin. Ŝi estos la logaĵo en kaptilo por kapti la leonon. Post kiam la leono mortos, portu ĝin al mi. Poste miaj bovinoj estos denove sekuraj kaj feliĉaj."
  
  La paŝtisto precize sekvis la ordonon de la mastro. Kiam la leono vidis sian amatan amikinon, li tiel ekzaltiĝis, ke li tute forgesis sian singardemon. Eĉ sen snufi la aeron ĉirkaŭ ŝi, li tuj ĝojplene lekis ŝian tutan korpon. Pro la troa ĝojo kaj ne sufiĉe da singardemo, li falis en la venenan kaptilon. La kompatinda leono tuj perdis la vivon.
+
  La paŝtisto precize agis laŭ la ordono de la mastro. Kiam la leono revidis sian amatan amikinon, ĝi tiel ekzaltiĝis, ke ĝi tute forgesis sian singardemon. Eĉ sen snufi la aeron ĉirkaŭ ŝi, ĝi tuj ĝojplene lekis ŝian tutan korpon. Pro la troa ĝojo kaj manko de singardemo, la kompatinda leono falis en la venenan kaptilon kaj tuj perdis la vivon.
  
  La moralinstruo estas: Tro multe da bonaĵo eble estas venene danĝera.
+
  La moralinstruo estas: Tro multe da bona afero eble estas danĝera.

Nuna versio ekde 16:09, 24 Sep. 2012