91. Venenaj Kuboj: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  91. Venenaj Kuboj   [Trompo]   Iam antaŭe en Benareso vivis riĉulo, kiu tre ŝatis vetludi. Li ludis kubojn kun alia vetludemulo, kies menso laboris ruze.   L...')
 
(6 intermediate revisions by the same user not shown)
Linio 1: Linio 1:
  91. Venenaj Kuboj
+
  91. Venenaj Ĵetkuboj
  
  [Trompo]
 
  [Trompo]
  
  Iam antaŭe en Benareso vivis riĉulo, kiu tre ŝatis vetludi. Li ludis kubojn kun alia vetludemulo, kies menso laboris ruze.
+
  Iam antaŭe en Benareso vivis riĉulo, kiu tre ŝatis vetludon. Li ofte ludis ĵetkubojn kun alia emulo, kies cerbo laboris ruze.
  
  La riĉulo estis honesta kaj malkaŝema, dum la ruzulo estis malhonesta. Kiam la ruzulo daŭre venkis, li daŭre ludis. Sed kiam li ekperdis, li sekrete metis kubon en sian buŝon kaj englutis ĝin. Poste li pretekstis, ke kubo perdiĝis, kaj ĉesigis la ludon.
+
  Malsame kiel la riĉulo honesta kaj malkaŝema, la kunludanto estis ruza kaj malhonesta. Kiam li gajnis sinsekve, li daŭrigis la ludadon, sed tuj kiam li ekperdis, li kutime kaŝe metis ĵetkubon en sian buŝon kaj englutis ĝin. Poste li pretekstis, ke ĵetkubo perdiĝis, kaj ĉesigis la ludadon pro tio.
  
  Fine la riĉa ludisto rimarkis lian trompon. Iutage li decidis doni al li lecionon. Li ŝmiris venenon sur kubojn kaj sekigis ilin, por ke la veneno estu nevidebla. Li portis la kubojn al la kutima loko kaj proponis: "Ni ludu kubojn!"
+
  Fine la riĉulo rimarkis trompon de la ruzulo kaj iutage decidis doni al li lecionon. Li ŝmiris venenon sur ĵetkubojn kaj sekigis ilin, por ke oni ne vidu la venenon. Li portis la ĵetkubojn al la kutima loko kaj proponis: "Ni ludu ĵetkubojn!"
  
  Lia amiko konsentis. Ili starigis la kubludan tablon kaj ekludis. Kiel kutime, la ruzulo komencis venki je ĉiu kubĵeto. Sed tuj kiam li ekperdis la ludon, li ŝtele metis kubon en sian buŝon.
+
  La ruzulo konsentis. Ili starigis vetludan tablon kaj ekludis. Kiel kutime, la ruzulo komencis gajni ĉiun kubĵeton. Sed tuj kiam li ekperdis la ludon, li ŝtele metis ĵetkubon en sian buŝon.
  
  Vidinte tion, la riĉulo diris: "Englutu ĝin, kaj poste al vi okazos io eksteratendita. Via propra malhonesteco ege suferigos vin mem."
+
  Vidinte tion, la riĉulo diris: "Englutu ĝin, kaj poste io okazos al vi. Via propra malhonesteco ege suferigos vin."
  
  Englutinte la venenan kubon, la ruzulo falis teren suferanta kaj svenis. La bonintenca riĉulo pensis: "Jam sufiĉe. Nun mi devas savi lin."  
+
  Englutinte la venenan kubon, la ruzulo falis teren kaj svenis pro sufero. La bonkora riĉulo pensis: "Jam sufiĉe, nun mi devas savi lin."  
  
  Li faris medicinan miksaĵon por kaŭzi vomadon. Li englutigis la ruzulon kaj elvomigis la venenan kubon. Li donis al li trinkaĵon el klara butero, densa fruktsuko, mielo kaj kansukero. Tio bonfartigis la ruzulon.
+
  La riĉulo pretigis medicinan miksaĵon por kaŭzi vomadon. Post kiam la ruzulo prenis la miksaĵon helpe de la richulo kaj elvomis la venenan ĵetkubon, la riĉulo donis al li trinkaĵon el klara butero, densa fruktsuko, mielo kaj kansukero por resanigi lin.
  
  Post tio li admonis la ruzulon ne plu trompi fidelan amikon. Poste ambaŭ vetludantoj mortis kaj renaskiĝis laŭ siaj kondutoj.
+
  Poste li admonis la ruzulon ne plu trompi fidelan amikon. Post kiam ambaŭ vetludantoj pasigis sian tutan vivon, ili renaskiĝis laŭ siaj kondutoj.
  
  La moralinstruo estas: Trompi amikon eble estas danĝere al via vivo.
+
    La moralinstruo estas: Trompi amikon alportos al vi malbonan sekvon.

Nuna versio ekde 14:31, 23 Sep. 2012