81. Arbaraj Monaĥoj en Plezura Ĝardeno de Reĝo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(7 intermediate revisions by the same user not shown)
Linio 1: Linio 1:
  81. Arbaraj Monaĥoj en Plezura Ĝardeno de la Reĝo
+
  81. Arbaraj Ermitoj en la Plezura Ĝardeno
  
  [Lernantoj sen Instruisto]
 
  [Lernantoj sen Instruisto]
  
  Iam antaŭe estis altklasa riĉulo, kiu rezignis siajn riĉaĵon kaj facilan vivon en la ordinara mondo. Li venis al Himalajaj arbaroj kaj vivis kiel senhejma sanktulo. Li disvolvis sian menson kaj gajnis la plej altan scion per praktikado de meditado. Vivante en alta mensstato, li ĝuis grandan internajn feliĉon kaj pacon en sia menso. Post nelonge li havis kvincent lernantojn.
+
  Iam antaŭe estis altklasa riĉulo, kiu rezignis siajn riĉaĵon kaj facilan vivon de la ordinara mondo. Li iris en Himalajan arbaron kaj vivis kiel senhejma ermito. Li disvolvis sian menson kaj gajnis la plej altan scion per praktikado de meditado. Vivante en alta mensstato, li ĝuis internajn feliĉon kaj pacon en la menso. Post nelonge li havis kvincent lernantojn.
  
  Iujare kiam komenciĝis la pluva sezono, la lernantoj diris al la instruisto: "Ho, saĝa majstro. Ni volas iri al la lokoj, kie loĝas pli da homoj. Ni volas almozpeti iom da salo kaj aliaj spicaĵoj, kaj alporti ilin en nian loĝejon."
+
  Iujare je la komenco de la pluvsezono, la lernantoj diris al la instruisto: "Ho, saĝa majstro, ni volas iri al regiono, kie loĝas pli da homoj. Ni volas kolekti iom da salo kaj aliaj spicaĵoj por ni."
  
  La instruisto diris: "Mi donos permeson al vi. Estos bone por vi tion fari. Revenu kiam finiĝos la pluvsezono. Sed mi restos ĉi tie kaj daŭrigos la meditadon sola." Ili genuiĝis kaj esprimis siajn adiaŭajn respektojn.
+
  La instruisto respondis: "Mi permesos vin. Estos bone por vi tion fari. Revenu post finiĝo de la pluvsezono. Sed mi restos ĉi tie kaj daŭrigos la meditadon sola." La lernantoj genuiĝis kaj esprimis sian respekton por adiaŭi.
  
  La kvincent lernantoj iris al Benareso kaj ekloĝis en la plezura plezura ĝardeno de la reĝo. La sekvan tagon ili petis almozon en la vilaĝoj ekster la urbo. Ili ricevis malavarajn donacojn de manĝaĵo. En la sekva tago ili iris en la urbon. Oni ĝojplene donis manĝaĵon al ili.
+
  La kvincent lernantoj iris al Benareso kaj ekloĝis en la plezura ĝardeno de la reĝo. En la sekva tago ili petis almozon en vilaĝoj ekster la urbo kaj ricevis malavarajn donacojn de manĝaĵo. En la posta tago ili reiris en la urbon. Oni ĝojplene donis manĝaĵon al ili.
  
  Post kelkaj tagoj oni raportis al la reĝo: "Ho, Via Reĝa Moŝto, kvincent arbaraj monaĥoj venis de Himalajo kaj loĝis en via plezura ĝardeno. Ili vivas simple sen luksaĵo. Ili regas sian konsciencon kaj oni scias, ke ili estas tre bonaj monaĥoj."
+
  Post kelkaj tagoj oni raportis al la reĝo: "Ho, Via Reĝa Moŝto, kvincent arbaraj ermitoj venis de Himalajo kaj loĝis en via plezura ĝardeno. Ili vivas simple sen luksaĵo. Ili regas sian menson kaj oni scias, ke ili estas tre bonaj ermitoj."
  
  Aŭdinte tiel bonan informon, la reĝo iris por viziti ilin. Li genuiĝis kaj esprimis sian estimon. Li invitis ilin loĝi en la ĝardeno dum la tuta pluvsezono de kvar monatoj. Ili akceptis la inviton kaj ekde tiam, la reĝo provizis al ilian manĝaĵon en la palaco.
+
  Aŭdinte tiel bonan informon, la reĝo iris por viziti ilin. Li genuiĝis kaj esprimis sian estimon. Li invitis ilin loĝi en la ĝardeno dum la tuta pluvsezono de kvar monatoj. Ili akceptis la inviton kaj ekde tiam, la reĝo provizis al ili manĝaĵon en la palaco.
  
  Post nelonge okazis festo. Oni celebris la feston per trinkado de alkoholaĵo, kiu laŭ onia opinio donos al ili bonan sorton. La reĝo de Benereso pensis: "Bona alkoholaĵo ne estas kutima al monaĥoj simple vivantaj en arbaroj. Mi regalos ilin per iom da alkoholaĵo kiel speciala donaco." Do li donis al la kvincent monaĥoj multe da plej bongusta alkoholaĵo.  
+
  Post nelonge okazis festotago. Oni celebris la feston per trinkado de alkoholaĵo, kiu laŭdire donis al ili bonan sorton. La reĝo de Benereso pensis: "Bona alkoholaĵo ne estas kutima al ermitoj simple vivantaj en arbaroj. Mi regalos ilin per iom da alkoholaĵo kiel speciala donaco." Do li donis al la kvincent ermitoj multe da bongusta alkoholaĵo.  
  
  La monaĥoj tute ne kutimiĝis al alkoholaĵo. Ili trinkis la alkoholaĵon de la reĝo kaj revenis al la ĝardeno. Kiam ili atingis la loĝejon, ili tute ebriiĝis. Iuj el ili ekdancis dum la aliaj ekkantis. Kutime ili aranĝis siajn bovlojn kaj aliajn objektojn bonorde, sed tiufoje ili dise lasis ĉiujn objektojn ĉie. Baldaŭ ili ĉiuj dronis en ebriaj dormoj.
+
  La ermitoj tute ne kutimiĝis al alkoholaĵo. Ili trinkis la alkoholaĵon de la reĝo kaj revenis al la ĝardeno. Kiam ili atingis la loĝejon, ili tute ebriiĝis. Iuj el ili ekdancis dum la aliaj ekkantis. Kutime ili aranĝis siajn bovlojn kaj vivbezonaĵojn bonorde, sed tiufoje ili dise ĵetis ĉiujn objektojn kaj baldaŭ dronis en ebria dormo.
  
  Post la ebriaj dormoj, ili vekiĝis kaj vidis la malordajn objektojn disĵetitajn de si mem. Ili malĝojegis kaj diris unuj al aliaj: "Ni faris fikonduton, kiu ne estas konvena al sanktuloj kiel ni." Ili pentoplene ploris pro siaj embarasiĝo kaj honto. Ili diris: "Ni faris tiujn malbonajn aferojn nur pro tio, ke ni estis malproksimaj de nia sankta instruisto."
+
  Vekiĝinte el la ebrieco, ili vidis la malordajn objektojn disĵetitaj ĉie. Ili malĝojegis kaj diris unuj al aliaj: "Ni faris fikonduton, kiu ne estas konvena al ermitoj kiel ni." Ili pentoplene ploris pro siaj bedaŭro kaj honto. Ili diris: "Ni faris tiujn malbonajn aferojn nur pro tio, ke ni estis malproksimaj de nia sankta instruisto."
  
  La kvincent arbaraj monaĥoj tuj forlasis la plezuran ĝardenon kaj revenis al Himalajo. Post kiam ili atingis, ili metis siajn bovlojn kaj aliajn havaĵojn bonorde laŭ sia kutimo. Poste ili iris al sia estimata instruisto kaj salutis lin respektoplene.
+
  La kvincent arbaraj ermitoj tuj forlasis la plezuran ĝardenon kaj reiris al Himalajo. Atinginte Himalajon, ili metis siajn bovlojn kaj vivbezonaĵojn bonorde laŭ sia kutimo. Poste ili iris al sia estimata instruisto kaj salutis lin respektoplene.
  
  Li demandis ilin: "Kiel vi fartas, miaj lernantoj? Ĉu vi trovis sufiĉan manĝaĵon kaj loĝejon en la urbo? Ĉu vi estas feliĉaj kaj unuecaj?"
+
  Li demandis ilin: "Kiel vi fartas, miaj lernantoj? Ĉu vi trovis sufiĉan manĝaĵon kaj loĝejon en la urbo? Ĉu vi estas feliĉaj kaj harmoniaj?"
  
  Ili respondis: "Eminenta majstro, ni estis feliĉaj kaj unuecaj. Sed ni trinkis tion, kion ni ne rajtas trinki. Ni perdis ĉiujn niajn konsciencon kaj memregadon. Ni dancis kaj kantis kiel malsaĝaj simioj. Estas feliĉe, ke ni ne ŝanĝiĝis en simiojn! Ni trinkis alkoholaĵon, dancis kaj kantis, kaj en la fino ni ploregis pro honto."
+
  Ili respondis: "Eminenta majstro, ni estis feliĉaj kaj harmoniaj. Sed ni trinkis tion, kio estas ne deca al ni. Ni perdis ĉiujn niajn konsciencon kaj memregadon. Ni dancis kaj kantis kiel malsaĝaj simioj. Estas feliĉe, ke ni ne fariĝis veraj simioj! Post la drinkado, ni dancis kaj kantis, kaj en la fino ni ploregis pro honto kaj bedaŭro."
  
  La bonkora instruisto diris: "Tiaj aferoj facile okazas al la lernantoj, kiuj ne havas instruiston por gvidi ilin. Lernu de tio kaj ne plu faru tion en la estonteco."
 
Nuna versio ekde 19:43, 18 Sep. 2012

  81. Arbaraj Ermitoj en la Plezura Ĝardeno

  [Lernantoj sen Instruisto]

  Iam antaŭe estis altklasa riĉulo, kiu rezignis siajn riĉaĵon kaj facilan vivon de la ordinara mondo. Li iris en Himalajan arbaron kaj vivis kiel senhejma ermito. Li disvolvis sian menson kaj gajnis la plej altan scion per praktikado de meditado. Vivante en alta mensstato, li ĝuis internajn feliĉon kaj pacon en la menso. Post nelonge li havis kvincent lernantojn.

  Iujare je la komenco de la pluvsezono, la lernantoj diris al la instruisto: "Ho, saĝa majstro, ni volas iri al regiono, kie loĝas pli da homoj. Ni volas kolekti iom da salo kaj aliaj spicaĵoj por ni."

  La instruisto respondis: "Mi permesos vin. Estos bone por vi tion fari. Revenu post finiĝo de la pluvsezono. Sed mi restos ĉi tie kaj daŭrigos la meditadon sola." La lernantoj genuiĝis kaj esprimis sian respekton por adiaŭi.

  La kvincent lernantoj iris al Benareso kaj ekloĝis en la plezura ĝardeno de la reĝo. En la sekva tago ili petis almozon en vilaĝoj ekster la urbo kaj ricevis malavarajn donacojn de manĝaĵo. En la posta tago ili reiris en la urbon. Oni ĝojplene donis manĝaĵon al ili.

  Post kelkaj tagoj oni raportis al la reĝo: "Ho, Via Reĝa Moŝto, kvincent arbaraj ermitoj venis de Himalajo kaj loĝis en via plezura ĝardeno. Ili vivas simple sen luksaĵo. Ili regas sian menson kaj oni scias, ke ili estas tre bonaj ermitoj."

  Aŭdinte tiel bonan informon, la reĝo iris por viziti ilin. Li genuiĝis kaj esprimis sian estimon. Li invitis ilin loĝi en la ĝardeno dum la tuta pluvsezono de kvar monatoj. Ili akceptis la inviton kaj ekde tiam, la reĝo provizis al ili manĝaĵon en la palaco.

  Post nelonge okazis festotago. Oni celebris la feston per trinkado de alkoholaĵo, kiu laŭdire donis al ili bonan sorton. La reĝo de Benereso pensis: "Bona alkoholaĵo ne estas kutima al ermitoj simple vivantaj en arbaroj. Mi regalos ilin per iom da alkoholaĵo kiel speciala donaco." Do li donis al la kvincent ermitoj multe da bongusta alkoholaĵo.

  La ermitoj tute ne kutimiĝis al alkoholaĵo. Ili trinkis la alkoholaĵon de la reĝo kaj revenis al la ĝardeno. Kiam ili atingis la loĝejon, ili tute ebriiĝis. Iuj el ili ekdancis dum la aliaj ekkantis. Kutime ili aranĝis siajn bovlojn kaj vivbezonaĵojn bonorde, sed tiufoje ili dise ĵetis ĉiujn objektojn kaj baldaŭ dronis en ebria dormo.

  Vekiĝinte el la ebrieco, ili vidis la malordajn objektojn disĵetitaj ĉie. Ili malĝojegis kaj diris unuj al aliaj: "Ni faris fikonduton, kiu ne estas konvena al ermitoj kiel ni." Ili pentoplene ploris pro siaj bedaŭro kaj honto. Ili diris: "Ni faris tiujn malbonajn aferojn nur pro tio, ke ni estis malproksimaj de nia sankta instruisto."

  La kvincent arbaraj ermitoj tuj forlasis la plezuran ĝardenon kaj reiris al Himalajo. Atinginte Himalajon, ili metis siajn bovlojn kaj vivbezonaĵojn bonorde laŭ sia kutimo. Poste ili iris al sia estimata instruisto kaj salutis lin respektoplene.

  Li demandis ilin: "Kiel vi fartas, miaj lernantoj? Ĉu vi trovis sufiĉan manĝaĵon kaj loĝejon en la urbo? Ĉu vi estas feliĉaj kaj harmoniaj?"

  Ili respondis: "Eminenta majstro, ni estis feliĉaj kaj harmoniaj. Sed ni trinkis tion, kio estas ne deca al ni. Ni perdis ĉiujn niajn konsciencon kaj memregadon. Ni dancis kaj kantis kiel malsaĝaj simioj. Estas feliĉe, ke ni ne fariĝis veraj simioj! Post la drinkado, ni dancis kaj kantis, kaj en la fino ni ploregis pro honto kaj bedaŭro."

  La bonkora instruisto diris: "Tiaj aferoj facile okazas al la lernantoj, kiuj ne havas instruiston por gvidi ilin. Lernu de tio kaj ne plu faru tion en la estonteco."

  Ekde tiam ili vivis feliĉe kaj progresis multe.

  La moralinstruo estas: Lernantoj sen instruisto facile dronas en embarasiĝo.