58. Reĝido de Simioj: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(2 intermediate revisions by the same user not shown)
Linio 1: Linio 1:
  58. Reĝido de Simioj
+
  58. Simia reĝido
  
  [Singardemo]
 
  [Singardemo]
  
  Iam antaŭe estis kruela Simia Reĝo reganta en Himalajoj. Ĉiuj simioj en lia regno estis liaj edzinoj kaj infanoj. Li timis, ke iu el siaj filoj elkreskiĝos, fariĝos reĝo kaj transprenos la regadon, do li starigis leĝon, ke li mordu ĉiun filon tuj kiam tiu naskiĝis. Tio faris la filojn tro malfortaj por difii sian patron.  
+
  Iam antaŭe vivis kruela Simia Reĝo en Himalajo. Ĉiuj simioj en lia regno estis liaj edzinoj kaj infanoj. Li timis, ke iu el liaj filoj elkreskos, fariĝos reĝo kaj transprenos la regadon, do li starigis regulon, ke li mordu ĉiun filon tuj kiam tiu naskiĝis. Tio faris la filojn tro malfortaj por defii sian patron.  
  
  Iu el la edzinoj de la reĝo gravediĝis, kaj la naskiĝonto estis knabo, do ŝi volis protekti lin de la kruela leĝo de sia edzo. Ŝi forkuris al arbaro ĉe la piedo de malproksima monto. Tie ŝi naskis brilan simian bebon.
+
  Iu el la edzinoj de la reĝo gravediĝis, kaj la naskiĝonto estis knabo, do ŝi volis protekti lin kontraŭ la kruela regulo de sia edzo. Ŝi forkuris en arbaron ĉe la piedo de malproksima monto. Tie ŝi naskis brilan simian bebon.
  
  Post nelonge la bebo kreskiĝis granda kaj forta. Iutage li demandis sian patrinon: "Kie estas mia patro?" Ŝi diris al li: "Li estas la reĝo de simioj vivantaj ĉe malproksima montpiedo. Do vi estas reĝido!"
+
  Post nelonge la bebo kreskis kaj fariĝis granda kaj forta. Iutage li demandis sian patrinon: "Kie estas mia patro?" Ŝi respondis: "Li estas la reĝo de simioj vivantaj ĉe malproksima montpiedo. Do vi estas reĝido!"
  
  La simia reĝido petis: "Estu afable konduki min al mia patro." Lia patrino respondis: "Ne, mia filo. Mi timas tion fari. Via patro morde vundas ĉiujn siajn filojn por malfortigi ilin dum ilia tuta vivo. Li timas, ke iu el liaj filoj anstataŭos lin kiel reĝon." La reĝido diris: "Ne timu por mi, panjo. Mi povas prizorgi min men." Tio donis al ŝi fidon, kaj ŝi konsentis konduki lin al ties patro.
+
  La simia reĝido petis: "Bonvolu konduki min al mia patro." Lia patrino respondis: "Ne, mia filo. Mi timas tion fari. Via patro morde vundas ĉiujn siajn filojn por dumvive malfortigi ilin. Li timas, ke iu el liaj filoj anstataŭos lin kiel reĝon." La reĝido diris: "Ne timu por mi, panjo. Mi povas prizorgi min mem." Tio donis al ŝi fidon, kaj ŝi konsentis konduki lin al lia patro.
  
  Kiam la kruela maljuna reĝo vidis sian filon junan kaj fortan, li pensis: "Sendube mia filo ŝtele forprenos la regnon de mi post kiam li pli fortiĝos. Mi devas mortigi lin kiam mi ankoraŭ povas tion fari. Mi ĉirkaŭprenu lin ŝajne pro amo. Sed efektive mi premos lin ĝismorte!"
+
  Kiam la kruela maljuna reĝo vidis sian filon junan kaj fortan, li tuj pensis: "Sendube mia filo ŝtelos la regnon de mi post kiam li pli fortiĝos. Mi devas mortigi lin kiam mi ankoraŭ povas tion fari. Mi ĉirkaŭprenos lin ŝajne pro amo. Sed efektive mi premos lin ĝismorte!"
  
  La reĝo bonvenigis sian filon, dirante: "Ha, mia delonge perdita filo! Kie vi estis dum tiel longa tempo? Mi sopiregis al vi." Poste li tiris lin en sian sinon kaj ĉirkaŭprenis lin. Li premadis lin pli kaj pli forte por mortigi lin. Sed la simia reĝido estis tiel forta kiel elefanto. Li ĉirkaŭprenis sian patron kontraŭstare. Li premis lin pli kaj pli forte, ĝis li sentis, ke ekkrakis la riboj de la maljuna reĝo!
+
  La reĝo bonvenigis sian filon, dirante: "Ha, mia delonge perdita filo! Kie vi estis dum tiel longa tempo? Mi sopiregis al vi." Poste li tiris lin en sian sinon kaj ĉirkaŭprenis lin. Li premadis lin forte por mortigi lin. Sed la simia reĝido estis tiel forta kiel elefanto. Li ĉirkaŭprenis sian patron kontraŭstare. Li premis lin pli forte, ĝis li eksentis, ke krakis la riboj de la maljuna reĝo!
  
  Post la terura renkontiĝo, la simia reĝo des pli timis, ke iutage lia filo mortigos lin. Li pensis: "Proksime troviĝas lageto posedata de akva demono. Estas facile por li manĝi mian filon. Tiam solviĝos ĉiuj miaj problemoj!"
+
  Post la terura renkontiĝo, la simia reĝo des pli timis, ke li mortos pro sia filo iutage. Li pensis: "Proksime troviĝas lageto posedata de akva demono. Li povos manĝi mian filon tre facile, kaj poste solviĝos ĉiuj miaj problemoj!"
  
  La simia reĝo diris: "Mia kara filo, nun estas perfekta tempo por via reveno. Mi estas maljuna kaj mi volas transdoni mian simian bandon al vi. Sed mi bezonas florojn por la krona ceremonio. Iru al la proksima lageto kaj alportu de ĝi du specojn da blankaj akvolilioj, tri specojn da bluaj akvolilioj kaj kvin specojn da lotusfloroj."
+
  La simia reĝo diris: "Nun estas perfekta tempo por via reveno, mia kara filo. Mi estas tro maljuna kaj volas transdoni al vi mian simian bandon. Sed mi bezonas florojn por la krona ceremonio. Iru al la proksima lageto kaj prenu de tie du specojn da blankaj akvolilioj, tri specojn da bluaj akvolilioj kaj kvin specojn da lotusfloroj."
  
  La simia reĝido respondis: "Jes, paĉjo. Mi iros por ili."
+
  La simia reĝido respondis: "Jes, Paĉjo. Mi iros por preni ilin."
  
  Atinginte la lageton, la reĝido vidis, ke estas multspecaj akvolilioj kaj lotusfloroj kreskantaj ĉie en la lageto, sed anstataŭ rekte salti en la lageton por pluki ilin, li ekesploris singardeme. Li iris malrapide laŭ la bordo kaj rimarkis, ke estas piedsignoj irintaj en la lageton, sed neniu elirintaj. Post momenta pripenso, li komprenis, ke tio estas la signo de lageto posedata de akvo demono. Li ankaŭ komprenis, ke lia patro sendis lin tien nur por mortigi lin.
+
  Atinginte la lageton, la reĝido vidis, ke la lageto plenas de diversaj akvolilioj kaj lotusfloroj, sed anstataŭ rekte salti en la lageton por pluki ilin, li esploris singardeme. Li iris malrapide laŭ la bordo kaj rimarkis, ke estas piedsignoj irintaj en la lageton, sed neniu elirinta. Post momenta pripenso, li komprenis, ke tio estas la signo de lageto posedata de akva demono. Li ankaŭ komprenis, ke lia patro sendis lin al la lageto nur por mortigi lin.
  
  Li esploris plue ĝis li trovis mallarĝan parton de la lageto. Tie li kapablis perforte salti de unu bordo al la alia. Dum sia transsaltado, li sin klinis kaj prenis florojn sen tuŝi la lagakvon. Poste li retrosaltis kaj plukis pli da floroj. Do li senĉese saltadis tien kaj reen, kaj kolektis multe da floroj.
+
  Li esploris plue ĝis li trovis mallarĝan parton de la lageto. Tie li kapablis salti de unu bordo al la alia per forto. Do li eksaltis trans la lageton, kaj dum sia transsalto, li sin klinis kaj prenis florojn sen tuŝi la lagakvon. Poste li retrosaltis kaj plukis pli da floroj. Do li senĉese saltadis tien kaj reen, kaj kolektis multe da floroj.
  
  La akva demono subite etendis sian kapon super la akvosurfacon. Li ekkriis: "Mi ĉiam vivas ĉi tie, sed vidis neniun homon aŭ beston, tiel saĝan kiel tiun ĉi simion. Li plukis ĉiujn deziratajn florojn sen eniĝi en la sferon de mia povo en mia akva regno."
+
  La akva demono subite etendis sian kapon super la akvosurfacon. Li ekkriis: "Mi ĉiam vivas ĉi tie, sed vidis neniun homon aŭ beston, tiel saĝan kiel tiun ĉi simion. Li plukis ĉiujn deziratajn florojn sen tuŝi la sferon de mia povo en mia akva regno."
  
  Do la feroca demono faris vojon tra la akvo por si kaj iris sur la bordon. Li diris: "Via Reĝa Moŝto de simioj, estas tri meritoj, kiuj faras iun nevenkebla por ties malamikoj. Evidente vi posedas ĉiujn tri: sperto, kuraĝo kaj saĝo. Vi estas vere nevenkebla! Diru al mi, grandulo, pro kio vi kolektas tiujn florojn?"
+
  Do la feroca demono faris vojon tra la akvo por si kaj iris sur la bordon. Li diris: "Via Reĝa Moŝto de simioj, Per tri meritoj oni fariĝas nevenkebla por siaj malamikoj. Evidente vi posedas ĉiujn tri: sperto, kuraĝo kaj saĝo. Vi estas vere nevenkebla! Diru al mi, grandulo, pro kio vi kolektas tiujn florojn?"
  
  La simia reĝido respondis: "Mia patro volas fari min reĝo en lia trono. Laŭ lia ordono mi kolektis florojn por la krona ceremonio."
+
  La simia reĝido respondis: "Mia patro volas fari min reĝo de la regno, do laŭ lia ordono mi kolektis florojn por la krona ceremonio."
  
  La akva demono diris: "Vi estas tro honora por porti tiujn florojn per vi mem. Lasu min porti ilin por vi." Li do portis ĉiujn florojn kaj sekvis la reĝidon.
 
  La simia reĝo vidis de malproksime, ke la akva demono sekvas la reĝidon, portante florojn. Li pensis: "Mi sendis lin kolekti florojn, esperante, ke li estos manĝita de la demono. Sed anstataŭe la akva demono fariĝis lia servanto. Mi malsukcesis!"
+
  La simia reĝo vidis de malproksime, ke la reĝidon sekvas la akva demono portanta florojn. Li pensis: "Mi sendis lin kolekti florojn kun deziro, ke li estu manĝita de la demono. Sed anstataŭe, la akva demono fariĝis lia servanto. Mi malsukcesis!"
  
  La simia reĝo timis, ke lin trafos ĉiuj rezultoj de liaj malbonaj kondutoj. Li tiel teruriĝis, ke lia koro rompiĝis en sep pecojn. Kompreneble, tio tuj mortigis lin surloke!
+
  La simia reĝo timis, ke lin trafos ĉiuj rezultoj de liaj malbonaj kondutoj. Li tiel teruriĝis, ke lia koro rompiĝis en sep pecojn. Kompreneble, pro tio li tuj mortis surloke!
  
  La simia bando elektis la fortan junan reĝidon kiel novan reĝon.
+
  La simia bando elektis la fortan junan reĝidon kiel la novan reĝon.
  
  La moralinstruo estas: Esti singardema kostas multe.
+
  La moralinstruo estas: Singardemo kostas multe.

Nuna versio ekde 15:10, 2 Sep. 2012