93. La Malsingardema Leono: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 1: Linio 1:
 
  93. La Malsingardema Leono
 
  93. La Malsingardema Leono
  
  [Prizorgemo]
+
  [Zorgemo]
  
  Iam antaŭ longa tempo, la Kvin Trejnaj Ŝtupoj ankoraŭ ne konatiĝis en la mondo. En Benareso vivis granda riĉulo, kiu havis gregon da bovinoj. Li dungis paŝtiston por prizorgi ilin.
+
  Antaŭ tre longa tempo, la Kvin Trejnaj Ŝtupoj ankoraŭ ne konatiĝis en la mondo. En Benareso vivis granda riĉulo, kiu havis gregon da bovinoj. Li dungis paŝtiston por prizorgi ilin.
  
  Dum la rizplantoj ekhavis spikojn, la paŝtisto kondukis la bovinojn al arbaro por paŝti. De tie li prenis lakton, buteron kaj fromaĝon al la riĉulo en Benareso.
+
  Dum la rizplantoj ekhavis spikojn, la paŝtisto kondukis la bovinojn al arbaro por paŝti. De tie li alportis lakton, buteron kaj fromaĝon al la riĉulo en Benareso.
  
  Hazarde la bovinoj havis timigan situacion loĝante en la arbaro, ĉar feroca leono vivis proksime. Perceptinte la ekziston de la leono, la bovinoj sentis konstantan teruron. Tio tiel nervozigis kaj timigis la bovinojn, ke ili estis tro malfortaj por produkti lakton.
+
  Hazarde la bovinoj troviĝis en timiga situacio loĝante en la arbaro, ĉar feroca leono vivis proksime. Sentante la ekziston de la leono, la bovinoj sentis konstantan teruron. Tio tiel nervozigis kaj timigis la bovinojn, ke ili estis tro malfortaj por produkti lakton.
  
  Iutage la posedanto de la bovinoj demandis la paŝtiston, kial li portis tiel malmulte da lakto, butero kaj fromaĝo. Li respondis: "Sinjoro, bovinoj bezonas trankvilecon kaj kontentecon por produkti lakton. Viaj bovinoj ĉiam suferas de timo kaj nervozeco pro leono en la proksimo. Do estas malfacile por ili produkti lakton."
+
  Iutage la posedanto de la bovinoj demandis al paŝtisto, kial li alportas tiel malmulte da lakto, butero kaj fromaĝo. Li respondis: "Sinjoro, bovinoj bezonas trankvilecon kaj kontentecon por produkti lakton. Viaj bovinoj ĉiam suferas de timo kaj nervozeco pro leono en la proksimo. Do estas malfacile por ili produkti lakton."
  
  "Mi komprenas." diris la riĉulo. Pripensinte kiel kaptisto de bestoj, li demandis: "Ĉu la leono estas intima al iu alia besto?" La paŝtisto respondis: "Jes, sinjoro. Estas speco da cervoj vivantaj en la arbaro. Ili nomiĝas 'cervetoj', ĉar ili estas tro malgrandaj. Eĉ la plenaĝaj cervoj altas nur je ĉirkaŭ futo. La leono fariĝis bona amiko al tiu cervetino."
+
  "Mi komprenas," diris la riĉulo. Pripensinte kiel kaptisto de bestoj, li demandis: "Ĉu la leono estas intima al iu alia besto?" La paŝtisto respondis: "Jes, sinjoro. Estas speco da cervoj vivantaj en la arbaro. Ili nomiĝas 'cervetoj', ĉar ili estas tro malgrandaj. Eĉ la plenaĝaj cervoj altas nur je ĉirkaŭ futo. La leono fariĝis bona amiko al tiu cervetino."
  
  La riĉulo de Benareso diris: "Do miaj bovinoj trankviliĝos kaj produktos tiom da lakto kiel antaŭe. Jen kion vi faru. Kaptu la amikinon de la leono, ŝmiru venenon sur ŝian tutan korpon. Poste atendu kelkajn tagojn antaŭ ol liberigi ŝin. Ŝi estos la logaĵo en kaptilo por kapti la leonon. Post kiam li mortos, portu lian korpon al mi. Poste miaj bovinoj estos denove sekuraj kaj feliĉaj."
+
  La riĉulo de Benareso diris: "Do miaj bovinoj trankviliĝos kaj produktos tiom da lakto kiom antaŭe. Jen kion vi faru. Kaptu la amikinon de la leono, ŝmiru venenon sur ŝian tutan korpon. Poste atendu kelkajn tagojn antaŭ ol liberigi ŝin. Ŝi estos la logaĵo en kaptilo por kapti la leonon. Post kiam li mortos, portu lian korpon al mi. Poste miaj bovinoj estos denove sekuraj kaj feliĉaj."
  
  La paŝtisto precize faris laŭ la ordono de la mastro. Kiam la leono revidis sian amatan amikinon, li tiel ekzaltiĝis, ke li tute forgesis sian singardemon. Eĉ sen snufi la aeron ĉirkaŭ ŝi, li tuj ĝojplene lekis ŝian tutan korpon. Pro la troa ĝojo kaj ne sufiĉe da singardemo, li falis en la venenan kaptilon. La kompatinda leono tuj perdis la vivon.
+
  La paŝtisto precize faris laŭ la ordono de la mastro. Kiam la leono revidis sian amatan amikinon, li tiel ekzaltiĝis, ke li tute forgesis sian singardemon. Eĉ sen snufi la aeron ĉirkaŭ ŝi, li tuj ĝojplene lekis ŝian tutan korpon. Pro la troa ĝojo kaj ne sufiĉa singardemo, li falis en la venenan kaptilon. La kompatinda leono tuj perdis la vivon.
  
  La moralinstruo estas: Tro multe da bonaĵo eble estas venene danĝera.
+
  La moralinstruo estas: Troaĵo de bona afero eble estas danĝera.

Kiel registrite je 17:25, 30 Jun. 2012