91. Venenaj Kuboj: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  91. Venenaj Kuboj   [Trompo]   Iam antaŭe en Benareso vivis riĉulo, kiu tre ŝatis vetludi. Li ludis kubojn kun alia vetludemulo, kies menso laboris ruze.   L...')
 
Linio 3: Linio 3:
 
  [Trompo]
 
  [Trompo]
  
  Iam antaŭe en Benareso vivis riĉulo, kiu tre ŝatis vetludi. Li ludis kubojn kun alia vetludemulo, kies menso laboris ruze.
+
  Iam antaŭe en Benareso vivis riĉulo, kiu tre ŝatis vetludi. Li ludis kubojn kun alia ludemulo, kies menso laboris ruze.
  
  La riĉulo estis honesta kaj malkaŝema, dum la ruzulo estis malhonesta. Kiam la ruzulo daŭre venkis, li daŭre ludis. Sed kiam li ekperdis, li sekrete metis kubon en sian buŝon kaj englutis ĝin. Poste li pretekstis, ke kubo perdiĝis, kaj ĉesigis la ludon.
+
  La riĉulo estis honesta kaj malkaŝema, dum la ruzulo estis malhonesta. La ruzulo daŭre ludis kiam li daŭre venkis, sed kiam li ekperdis, li ŝtele metis kubon en sian buŝon kaj englutis ĝin. Poste li pretekstis, ke kubo perdiĝis, kaj ĉesigis la ludadon.
  
  Fine la riĉa ludisto rimarkis lian trompon. Iutage li decidis doni al li lecionon. Li ŝmiris venenon sur kubojn kaj sekigis ilin, por ke la veneno estu nevidebla. Li portis la kubojn al la kutima loko kaj proponis: "Ni ludu kubojn!"
 
Linio 13: Linio 13:
 
  Vidinte tion, la riĉulo diris: "Englutu ĝin, kaj poste al vi okazos io eksteratendita. Via propra malhonesteco ege suferigos vin mem."
 
  Englutinte la venenan kubon, la ruzulo falis teren suferanta kaj svenis. La bonintenca riĉulo pensis: "Jam sufiĉe. Nun mi devas savi lin."  
+
  Englutinte la venenan kubon, la ruzulo falis teren kaj svenis pro la sufero. La bonintenca riĉulo pensis: "Jam sufiĉe, nun mi devas savi lin."  
  
  Li faris medicinan miksaĵon por kaŭzi vomadon. Li englutigis la ruzulon kaj elvomigis la venenan kubon. Li donis al li trinkaĵon el klara butero, densa fruktsuko, mielo kaj kansukero. Tio bonfartigis la ruzulon.
 
  Post tio li admonis la ruzulon ne plu trompi fidelan amikon. Poste ambaŭ vetludantoj mortis kaj renaskiĝis laŭ siaj kondutoj.
+
  Post tio li admonis la ruzulon ne plu trompi fidelan amikon. Ambaŭ vetludantoj mortis kaj renaskiĝis laŭ siaj kondutoj poste.
  
  La moralinstruo estas: Trompi amikon eble estas danĝere al via vivo.
+
  La moralinstruo estas: Trompi amikon eble estas danĝere al via bonfarto.

Kiel registrite je 18:12, 22 Jun. 2012

  91. Venenaj Kuboj

  [Trompo]

  Iam antaŭe en Benareso vivis riĉulo, kiu tre ŝatis vetludi. Li ludis kubojn kun alia ludemulo, kies menso laboris ruze.

  La riĉulo estis honesta kaj malkaŝema, dum la ruzulo estis malhonesta. La ruzulo daŭre ludis kiam li daŭre venkis, sed kiam li ekperdis, li ŝtele metis kubon en sian buŝon kaj englutis ĝin. Poste li pretekstis, ke kubo perdiĝis, kaj ĉesigis la ludadon.

  Fine la riĉa ludisto rimarkis lian trompon. Iutage li decidis doni al li lecionon. Li ŝmiris venenon sur kubojn kaj sekigis ilin, por ke la veneno estu nevidebla. Li portis la kubojn al la kutima loko kaj proponis: "Ni ludu kubojn!"

  Lia amiko konsentis. Ili starigis la kubludan tablon kaj ekludis. Kiel kutime, la ruzulo komencis venki je ĉiu kubĵeto. Sed tuj kiam li ekperdis la ludon, li ŝtele metis kubon en sian buŝon.