15. Rapida kreskigo al la reĝidino: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
||
| (2 intermediate revisions by 2 users not shown) | |||
| Linio 1: | Linio 1: | ||
| − | + | 15. RAPIDA KRESKO DE LA REĜIDINO | |
| − | + | Iam al reĝo naskiĝis knabino. La reĝo alvenigis kuraciston kaj ordonis al li: “Donu al mi la medicinaĵon, kiu povas tuj elkreskigi mian filinon.” | |
| − | + | La kuracisto respondis: “Mi donos al vi la raran medicinaĵon por ke ŝi tuj elkresku, sed mi ne posedas ĝin en la nuna momento. Mi devas serĉi ĝin en alia loko. Bonvolu ne vidi vian filinon antaŭ mia reveno. Mi kondukos ŝin al vi tuj post kiam ŝi prenos la medicinaĵon.” | |
| − | + | La kuracisto iris malproksimen por la medicinaĵo kaj revenis nur post dek du jaroj. Li kondukis la reĝidinon al la reĝo tuj post kiam ŝi prenis la medicinaĵon. | |
| − | + | La reĝo tre ĝojis vidinte la filinon. Li pensis: “Kiel bona kuracisto li ja estas! Li donis al mia filino medicinaĵon, kiu vere tuj kreskigis ŝin.” Li do ordonis al siaj subuloj premii la kuraciston per trezoroj. | |
| − | + | Tiam ĉiuj homoj ridis je la reĝo pri lia malsaĝo. Li ne scipovis kalkuli la tempon, sed atribuis la kreskon de la filino al la funkcio de la medicinaĵo. | |
| − | + | Iuj en la mondo kondutas ankaŭ same. Ili iras al instruisto kaj diras: “Mi volas strebi al iluminiĝo. Bonvolu instrui min, por ke mi tuj atingu iluminiĝon.” | |
| − | + | Per konvenaj metodoj la instruisto instruas al ili meditadon kaj kontempladon pri la dek du ligoj de la dependa origino14. Post akumulado de diversaj meritoj en sia praktikado ili fariĝas arahantoj. Do ili ege ĝojas pro tio kaj diras: “Kiel feliĉa mi estas! La instruisto donis al mi rapidan metodon por iluminiĝi.” | |
| + | |||
| + | *14. La dek du ligoj de la dependa origino: alinome dek du interrilataj kaŭzoj, kiuj estas 1) nescio, 2) agado, 3) konscio, 4) nomo kaj formo, 5) la ses sensorganoj, 6) kontakto, 7) sento, 8) deziro, 9) alkroĉiĝo, 10) estado, 11) naskiĝo, 12) maljuniĝo kaj morto. 十二因缘 | ||
Nuna versio ekde 09:29, 24 Nov. 2025
15. RAPIDA KRESKO DE LA REĜIDINO
Iam al reĝo naskiĝis knabino. La reĝo alvenigis kuraciston kaj ordonis al li: “Donu al mi la medicinaĵon, kiu povas tuj elkreskigi mian filinon.”
La kuracisto respondis: “Mi donos al vi la raran medicinaĵon por ke ŝi tuj elkresku, sed mi ne posedas ĝin en la nuna momento. Mi devas serĉi ĝin en alia loko. Bonvolu ne vidi vian filinon antaŭ mia reveno. Mi kondukos ŝin al vi tuj post kiam ŝi prenos la medicinaĵon.”
La kuracisto iris malproksimen por la medicinaĵo kaj revenis nur post dek du jaroj. Li kondukis la reĝidinon al la reĝo tuj post kiam ŝi prenis la medicinaĵon.
La reĝo tre ĝojis vidinte la filinon. Li pensis: “Kiel bona kuracisto li ja estas! Li donis al mia filino medicinaĵon, kiu vere tuj kreskigis ŝin.” Li do ordonis al siaj subuloj premii la kuraciston per trezoroj.
Tiam ĉiuj homoj ridis je la reĝo pri lia malsaĝo. Li ne scipovis kalkuli la tempon, sed atribuis la kreskon de la filino al la funkcio de la medicinaĵo.
Iuj en la mondo kondutas ankaŭ same. Ili iras al instruisto kaj diras: “Mi volas strebi al iluminiĝo. Bonvolu instrui min, por ke mi tuj atingu iluminiĝon.”
Per konvenaj metodoj la instruisto instruas al ili meditadon kaj kontempladon pri la dek du ligoj de la dependa origino14. Post akumulado de diversaj meritoj en sia praktikado ili fariĝas arahantoj. Do ili ege ĝojas pro tio kaj diras: “Kiel feliĉa mi estas! La instruisto donis al mi rapidan metodon por iluminiĝi.”
- 14. La dek du ligoj de la dependa origino: alinome dek du interrilataj kaŭzoj, kiuj estas 1) nescio, 2) agado, 3) konscio, 4) nomo kaj formo, 5) la ses sensorganoj, 6) kontakto, 7) sento, 8) deziro, 9) alkroĉiĝo, 10) estado, 11) naskiĝo, 12) maljuniĝo kaj morto. 十二因缘