13. Koleremo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(One intermediate revision by the same user not shown)
Linio 1: Linio 1:
  13. Koleremo
+
13. KOLEREMULO
  
  Antaŭe viro babilis kun multaj homoj en la ĉambro. Li laŭdis, ke iu alia havas bonan virton, krom nur du mankoj: koleremo kaj hastemo.
+
Foje en la pasinteco multaj homoj babilis en la ĉambro. Unu el ili laŭdis, ke iu havas tre bonan virton krom nur du mankoj: koleremo kaj senpripensemo.
  
  Ĝuste tiam tiu homo pasis preter la pordo kaj kaptis la vortojn. Li tuj koleriĝis, sin trudis en la ĉambro, kaptis la parolanton kaj batis lin per ambaŭ manoj.
+
Ĝuste tiam la priparolato hazarde staris ekster la domo kaj kaptis la vortojn. Li tuj furioziĝis, sin trudis en la ĉambron, kaptis la parolinton kaj bategis lin per mano.
  
  Oni demandis: “Kial vi batas lin?”
+
La aliaj demandis: “Kial vi batas lin?”
  
  La batanto respondis: “Kiam mi estis kolerema kaj hastema? Sed tiu diraĉis, ke mi ĉiam estas kolerema kaj hastema. Do mi batas lin.”
+
La batanto respondis: “Kiam mi estis kolerema kaj senpripensema? Sed tiu ĉi diraĉis, ke mi ĉiam estas tia. Mi batas lin ĝuste pro tio.”
  
  Oni diris: “Nun vi bone montras viajn koleremon kaj hastemon. Kial vi ankoraŭ neas pri tio?”
+
Oni diris: “Nun vi ja bone montras viajn koleremon kaj senpripensemon. Kial vi ankoraŭ neas tion?”
  
  Se iu koleriĝas kontraŭ aliaj kiam ili diras pri lia manko, oni ridas pri lia malsaĝo.  
+
Se iu koleriĝas kontraŭ la aliaj kiam ili diras pri lia manko, oni ridas lin pri lia malsaĝo.
  
  La drinkemuoj en la mondo diboĉas en drinkado kaj diversaj amuzaĵoj. Kiam oni kulpigas ilin pri iliaj eraroj, ili koleriĝas, kaj klopodas sin senkulpigi per diversaj pretekstoj. Ili similas al la malsaĝulo, kiu rifuzis agnoski sian eraron, sed batis tiun, kiu diris pri tio.
+
Drinkemuloj en la mondo dronas en drinkado kaj diboĉo. Kiam oni kulpigas ilin pri iliaj eraroj, ili koleriĝas kaj klopodas sin senkulpigi per diversaj pretekstoj, simile al la malsaĝulo, kiu rifuzis agnoski sian eraron kaj eĉ batis tiun, kiu diris tion.

Nuna versio ekde 09:27, 24 Nov. 2025