13. Koleremo: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
||
| (2 intermediate revisions by the same user not shown) | |||
| Linio 1: | Linio 1: | ||
| − | + | 13. KOLEREMULO | |
| − | + | Foje en la pasinteco multaj homoj babilis en la ĉambro. Unu el ili laŭdis, ke iu havas tre bonan virton krom nur du mankoj: koleremo kaj senpripensemo. | |
| − | + | Ĝuste tiam la priparolato hazarde staris ekster la domo kaj kaptis la vortojn. Li tuj furioziĝis, sin trudis en la ĉambron, kaptis la parolinton kaj bategis lin per mano. | |
| − | + | La aliaj demandis: “Kial vi batas lin?” | |
| − | + | La batanto respondis: “Kiam mi estis kolerema kaj senpripensema? Sed tiu ĉi diraĉis, ke mi ĉiam estas tia. Mi batas lin ĝuste pro tio.” | |
| − | + | Oni diris: “Nun vi ja bone montras viajn koleremon kaj senpripensemon. Kial vi ankoraŭ neas tion?” | |
| − | + | Se iu koleriĝas kontraŭ la aliaj kiam ili diras pri lia manko, oni ridas lin pri lia malsaĝo. | |
| − | + | Drinkemuloj en la mondo dronas en drinkado kaj diboĉo. Kiam oni kulpigas ilin pri iliaj eraroj, ili koleriĝas kaj klopodas sin senkulpigi per diversaj pretekstoj, simile al la malsaĝulo, kiu rifuzis agnoski sian eraron kaj eĉ batis tiun, kiu diris tion. | |
Nuna versio ekde 09:27, 24 Nov. 2025
13. KOLEREMULO
Foje en la pasinteco multaj homoj babilis en la ĉambro. Unu el ili laŭdis, ke iu havas tre bonan virton krom nur du mankoj: koleremo kaj senpripensemo.
Ĝuste tiam la priparolato hazarde staris ekster la domo kaj kaptis la vortojn. Li tuj furioziĝis, sin trudis en la ĉambron, kaptis la parolinton kaj bategis lin per mano.
La aliaj demandis: “Kial vi batas lin?”
La batanto respondis: “Kiam mi estis kolerema kaj senpripensema? Sed tiu ĉi diraĉis, ke mi ĉiam estas tia. Mi batas lin ĝuste pro tio.”
Oni diris: “Nun vi ja bone montras viajn koleremon kaj senpripensemon. Kial vi ankoraŭ neas tion?”
Se iu koleriĝas kontraŭ la aliaj kiam ili diras pri lia manko, oni ridas lin pri lia malsaĝo.
Drinkemuloj en la mondo dronas en drinkado kaj diboĉo. Kiam oni kulpigas ilin pri iliaj eraroj, ili koleriĝas kaj klopodas sin senkulpigi per diversaj pretekstoj, simile al la malsaĝulo, kiu rifuzis agnoski sian eraron kaj eĉ batis tiun, kiu diris tion.