11. Antaŭvido de la Bramano: Malsamoj inter versioj
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) |
||
| (One intermediate revision by one other user not shown) | |||
| Linio 1: | Linio 1: | ||
| − | + | 11. BRAMANO, KIU MORTIGIS SIAN FILON | |
| − | + | Iam en la pasinteco bramano pretendis, ke li estas tre erudicia kaj ke li lertas pri astrologio kaj ĉiuj aliaj artoj. Depende de sia imagita eminenteco, li volis pavi pri sia kapablo. Li do iris al alia lando kaj ploregis tenante sian filon en la sino. | |
| − | + | Iu demandis lin: “Pro kio vi ploras?” | |
| − | + | La bramano respondis: “Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Mi ploras pro la bedaŭro pri lia mallonga vivo.” | |
| − | + | Oni konsolis lin: “La longeco de homa vivo estas malfacile antaŭdirebla, kaj oni facile eraras en la kalkulado. Eble li ne mortos en sep tagoj. Kial vi anticipe ploras pro tio?” | |
| − | + | La bramano respondis: “Miaj profetaĵoj neniam eraras eĉ se falus la steloj kaj mallumiĝus la suno kaj luno.” | |
| − | + | Sorĉite de la prestiĝo kaj profito, li mortigis la propran filon en la sepa tago por pravigi sian profetaĵon. Informiĝinte pri la morto de la knabo post sep tagoj, oni admiris lian kapablon: “Jen homo vere ĉioscia! Li profetis tute prave.” | |
| − | + | Ili ĉiuj kredis lin kaj venis al li por esprimi sian estimon. | |
| − | + | Por akiri profiton, iuj el la kvar kategorioj da disĉiploj de la Budho mensogas, ke ili jam atingis iluminiĝon. Iuj malsaĝuloj eĉ murdas bonajn budhanojn por sin ŝajnigi bonkoraj, sed senfine suferos en la estonteco pro tio. Ili similas al la bramano, kiu trompis homojn per mortigo de sia propra filo. | |
| − | + | ||
| − | + | ||
Nuna versio ekde 09:26, 24 Nov. 2025
11. BRAMANO, KIU MORTIGIS SIAN FILON
Iam en la pasinteco bramano pretendis, ke li estas tre erudicia kaj ke li lertas pri astrologio kaj ĉiuj aliaj artoj. Depende de sia imagita eminenteco, li volis pavi pri sia kapablo. Li do iris al alia lando kaj ploregis tenante sian filon en la sino.
Iu demandis lin: “Pro kio vi ploras?”
La bramano respondis: “Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Mi ploras pro la bedaŭro pri lia mallonga vivo.”
Oni konsolis lin: “La longeco de homa vivo estas malfacile antaŭdirebla, kaj oni facile eraras en la kalkulado. Eble li ne mortos en sep tagoj. Kial vi anticipe ploras pro tio?”
La bramano respondis: “Miaj profetaĵoj neniam eraras eĉ se falus la steloj kaj mallumiĝus la suno kaj luno.”
Sorĉite de la prestiĝo kaj profito, li mortigis la propran filon en la sepa tago por pravigi sian profetaĵon. Informiĝinte pri la morto de la knabo post sep tagoj, oni admiris lian kapablon: “Jen homo vere ĉioscia! Li profetis tute prave.”
Ili ĉiuj kredis lin kaj venis al li por esprimi sian estimon.
Por akiri profiton, iuj el la kvar kategorioj da disĉiploj de la Budho mensogas, ke ili jam atingis iluminiĝon. Iuj malsaĝuloj eĉ murdas bonajn budhanojn por sin ŝajnigi bonkoraj, sed senfine suferos en la estonteco pro tio. Ili similas al la bramano, kiu trompis homojn per mortigo de sia propra filo.