9. Laŭdo pri merito de la patro: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
Linio 1: Linio 1:
  9. Laŭdo pri la merito de la patro
+
9. LAŬDO PRI LA PATRO
  
  Antaŭe iu laŭdis pri la virto de sia patro, dirante: "Mia patro estas bonkora. Li nek malhelpas nek ŝtelas. Li estas honesta kaj oferema."
+
En la pasinteco iu laŭdis la sian patron pri lia virto al la homoj kaj diris: “Mia patro estas tre bonkora. Li faras nek malutilon nek ŝtelon. Li estas kaj honesta kaj helpema.
  
  Aŭdinte tion, malsaĝulo diris: "La virto de mia patro estas pli granda ol tiu de la via."
+
Aŭdinte tion, malsaĝulo diris: “Mia patro estas multe pli virta ol la via.
  
  La aliaj homoj demandis: "Bonvolu diri al mi, kian virton via patro havas?"
+
La aliaj homoj demandis: “Kiajn virtojn via patro havas? Bonvolu diri al ni.”
  
  La malsaĝulo respondis: "Mia patro abstinas de volupto ekde sia infaneco kaj sin tenas pura kontraŭ seksumado."
+
La malsaĝulo respondis: “Mia patro abstinas de volupto ekde la infaneco, kaj sin tenas pura kontraŭ la seksa konduto.
  
  Oni diris: "Se via patro abstinas de volupto, kiel li povus generi vin?" Ĉiuj ridis pri tio.
+
Oni refutis: “Se via patro abstinus de volupto, kiel li povus generi vin?Ĉiuj ridis pri tio.
  
  Sensaĝa homo en la mondo volas laŭdi pri la virto de iu alia, sed kaŭzas al tiu humiligon pro sia senscieco pri la fakto. Ili similas al la malsaĝulo, kiu deziris laŭdi la patron, sed rezultigis eraron.
+
Stulta homo en la mondo intencas laŭdi iun, sed kaŭzas malhonoron pro sia nescio pri la fakto. Ili similas al la malsaĝulo, kiu deziris laŭdi la patron, sed rezultigis malon.

Nuna versio ekde 09:21, 24 Nov. 2025

9. LAŬDO PRI LA PATRO

En la pasinteco iu laŭdis la sian patron pri lia virto al la homoj kaj diris: “Mia patro estas tre bonkora. Li faras nek malutilon nek ŝtelon. Li estas kaj honesta kaj helpema.”

Aŭdinte tion, malsaĝulo diris: “Mia patro estas multe pli virta ol la via.”

La aliaj homoj demandis: “Kiajn virtojn via patro havas? Bonvolu diri al ni.”

La malsaĝulo respondis: “Mia patro abstinas de volupto ekde la infaneco, kaj sin tenas pura kontraŭ la seksa konduto.”

Oni refutis: “Se via patro abstinus de volupto, kiel li povus generi vin?” Ĉiuj ridis pri tio.

Stulta homo en la mondo intencas laŭdi iun, sed kaŭzas malhonoron pro sia nescio pri la fakto. Ili similas al la malsaĝulo, kiu deziris laŭdi la patron, sed rezultigis malon.