5. Soifa malsaĝulo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
(One intermediate revision by the same user not shown)
Linio 1: Linio 1:
  5. Soifa malsaĝulo
+
5. SOIFA MALSAĜULO
  
  Iam antaŭe, malsaĝulo soifegis kaj deziris trinki akvon. Vidinte vaporon estiĝintan pro varma vetero, li opiniis, ke tio estas akvo. Li do iris al ĝia direkto ĝis li atingis riveron Hindu. Sed, atinginte la riveron, li nur gapis anstataŭ ektrinki.
+
Iam estis homo, al kiu mankis saĝo. Li soifegis kaj deziris trinki akvon. Vidinte surteran varmoondon de la arda suno, li opiniis, ke ĝi estas akvo. Li do sin direktis al ĝi ĝis li atingis Hindian Riveron. Sed, starante ĉe la rivero, li nur gapis al la akvo anstataŭ ektrinki.
  
  Oni demandis al li: “Vi serĉis akvon pro soifo, sed starante ĉe la akvo, kial vi ne trinkas?”
+
Oni demandis lin: “Vi serĉis akvon pro soifo, sed kial vi ne ektrinku starante ĉe la akvo?”
  
  La malsaĝulo respondis: “Mi trinkus se mi povus eltrinki la tutan riveron. Sed troviĝas tro multe da akvo por mi eltrinki, mi do neniom trinkos.”
+
La malsaĝulo respondis: “Mi trinkus la akvon se mi povus eltrinki la tutan riveron. Sed estas tro da akvo por mi eltrinki, mi do trinku neniom.”
  
  Aŭdinte tion, ĉiuj eksplodis de ridego.
+
Ĉiuj homoj eksplodis per ridego aŭdinte tion.
  
  Simile, iuj praktikantoj de aliaj religioj sin tenas al iu malĝusta vidpunkto. Ili ne akceptas la budhajn disciplinojn, opiniante, ke ili ne povas observi. Pro tio ili daŭre vivos en la ses vivcirkloj kaj havos neniom da ebleco por atingi liberiĝon. Ili similas al la malsaĝulo, kiu ne trinkis akvon ĉe la rivero kaj pro tio estis mokita de aliaj homoj.
+
Alireligiuloj same sin tenas al malĝusta vidpunkto. Ili ne akceptas budhisman disciplinon, opiniante, ke ili ne povas observi ĉiujn el ili. Pro tio ili daŭre trairos sennombrajn renaskiĝojn laŭ sia karmo, anstataŭ atingi liberiĝon. Ili similas al la malsaĝulo, kiu rifuzis trinki akvon ĉe la rivero kaj ricevis mokon de aliaj homoj.

Nuna versio ekde 09:19, 24 Nov. 2025